1 En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.

2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj.

3 Sed laŭ la ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris;

4 ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.

5 La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.

6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.

7 La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato.

8 La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem.

9 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro.

10 En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon.

11 Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis.

12 Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia reĝado.

13 Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.

14 Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando.

15 Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.

16 Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.

17 Kaj la reĝo de Babel faris reĝo anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je Cidkija.

18 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.

19 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.

20 Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.

1 约雅敬在位的时候, 巴比伦王尼布甲尼撒来攻打他, 约雅敬就臣服他三年, 后来却反悔, 背叛他。

2 耶和华差派迦勒底的军队、亚兰的军队、摩押的军队和亚扪人的军队攻打他, 他差他们攻击犹大, 毁灭它, 就像耶和华借着他的仆人众先知预言的话。

3 这事临到犹大完全是出于耶和华的命令, 因着玛拿西的罪, 就是他所行的一切, 要把他们从自己面前赶走;

4 又因着他所流无辜人的血, 他使耶路撒冷满了无辜人的血, 耶和华决不赦免。

5 约雅敬其余的事迹和他所行的一切, 不是都记在犹大列王的年代志上吗?

6 约雅敬和他的祖先一同长眠, 他的儿子约雅斤接续他作王。

7 埃及王不再从本国出征, 因为巴比伦王占据了所有从前属于埃及王的领土, 从埃及小河直到幼发拉底河。

8 约雅斤登基的时候是十八岁, 他在耶路撒冷作王三个月; 他母亲名叫尼护施他, 是耶路撒冷人以利拿单的女儿。

9 他行耶和华看为恶的事, 好像他的祖先一切所行的。

10 那时, 巴比伦王尼布甲尼撒的臣仆来到耶路撒冷, 城就被围困。

11 尼布甲尼撒的臣仆正在围城的时候, 巴比伦王尼布甲尼撒亲自来到耶路撒冷。

12 犹大王约雅斤和他的母亲、众臣仆、众领袖, 以及众太监, 出城投降巴比伦王。巴比伦王于是捉住他。那时, 是巴比伦王在位第八年。

13 他又从耶路撒冷把耶和华殿一切宝物和王宫的宝物取去, 并且把以色列王所罗门在耶和华殿所做的一切金器都捣毁, 就像耶和华所说的。

14 他又掳去耶路撒冷的众民、众领袖, 以及英勇的战士共一万人, 还有工匠、铁匠; 除了国民中最贫穷的以外, 没有剩下的。

15 他把约雅斤掳到巴比伦去, 又把太后、后妃、太监和国中的要员都从耶路撒冷掳到巴比伦;

16 还有七千位战士, 一千位工匠和铁匠, 全都是能作战的勇士, 巴比伦王把他们都掳到巴比伦去。

17 巴比伦王立约雅斤的叔叔玛探雅接续他作王, 并且把玛探雅的名字改为西底家。

18 西底家登基的时候是二十一岁, 他在耶路撒冷作王十一年; 他母亲名叫哈慕他, 是立拿人耶利米的女儿。

19 他行耶和华眼中看为恶的事, 像约雅敬一切所行的。

20 因为耶和华的怒气向耶路撒冷和犹大发作, 直到他把他们从自己的面前赶走。后来, 西底家背叛了巴比伦王。