1 En la dudek-sepa jaro de Jerobeam, reĝo de Izrael, ekreĝis Azarja, filo de Amacja, reĝo de Judujo.
2 Li havis la aĝon de dek ses jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
4 Nur la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
5 La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
6 La cetera historio de Azarja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
7 Kaj Azarja ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
8 En la tridek-oka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Zeĥarja, filo de Jerobeam, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis ses monatojn.
9 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kiel faradis liaj patroj; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
10 Kontraŭ li faris konspiron Ŝalum, filo de Jabeŝ, kaj frapis lin antaŭ la popolo kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
11 La cetera historio de Zeĥarja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
12 Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris al Jehu, nome:Viaj filoj sidos sur la trono de Izrael ĝis la kvara generacio. Tiel fariĝis.
13 Ŝalum, filo de Jabeŝ, fariĝis reĝo en la tridek-naŭa jaro de Uzija, reĝo de Judujo. Kaj li reĝis unu monaton en Samario.
14 Kaj iris Menaĥem, filo de Gadi, el Tirca, kaj venis en Samarion kaj frapis Ŝalumon, filon de Jabeŝ, en Samario, kaj mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
15 La cetera historio de Ŝalum, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
16 Tiam Menaĥem frapis Tifsaĥon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj ĝian regionon, komencante de Tirca, pro tio, ke ĝi ne malfermis al li la pordegon. Kaj li mortigis ĉiujn ĝiajn gravedulinojn, disfendinte ilin.
17 En la tridek-naŭa jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Menaĥem, filo de Gadi, fariĝis reĝo super Izrael, kaj li reĝis dek jarojn en Samario.
18 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; dum sia tuta vivo li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
19 Pul, reĝo de Asirio, venis en la landon. Kaj Menaĥem donis al Pul mil kikarojn da arĝento, por ke li helpu lin, por fortikigi la reĝecon en lia mano.
20 Kaj Menaĥem impostigis la arĝenton sur Izrael, sur ĉiuj riĉuloj, sur ĉiu po kvindek sikloj da arĝento, por doni al la reĝo de Asirio. Kaj la reĝo de Asirio iris returne kaj ne restis tie en la lando.
21 La cetera historio de Menaĥem, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
22 Menaĥem ekdormis kun siaj patroj; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Pekaĥja.
23 En la kvindeka jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥja, filo de Menaĥem, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis du jarojn.
24 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
25 Kaj faris kontraŭ li konspiron Pekaĥ, filo de Remalja, lia altrangulo, kaj frapis lin en Samario, en la salono de la reĝa domo, kune kun Argob kaj Arje, kaj kun li estis kvindek viroj el la Gileadanoj. Kaj li mortigis lin kaj ekreĝis anstataŭ li.
26 La cetera historio de Pekaĥja, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
27 En la kvindek-dua jaro de Azarja, reĝo de Judujo, Pekaĥ, filo de Remalja, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, kaj li reĝis dudek jarojn.
28 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
29 En la tempo de Pekaĥ, reĝo de Izrael, venis Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj prenis Ijonon, Abel-Bet-Maaĥan, Janoaĥon, Kedeŝon, Ĥacoron, Gileadon, Galileon, la tutan landon de Naftali; kaj forkondukis ilin en Asirion.
30 Hoŝea, filo de Ela, faris konspiron kontraŭ Pekaĥ, filo de Remalja, kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj ekreĝis anstataŭ li en la dudeka jaro de Jotam, filo de Uzija.
31 La cetera historio de Pekaĥ, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
32 En la dua jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, ekreĝis Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo.
33 Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
34 Li agadis bone antaŭ la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija.
35 Sed la altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. Li konstruis la supran pordegon ĉe la domo de la Eternulo.
36 La cetera historio de Jotam, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
37 En tiu tempo la Eternulo komencis sendadi sur Judujon Recinon, reĝon de Sirio, kaj Pekaĥon, filon de Remalja.
38 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
1 以色列王耶罗波安在位第二十七年, 犹大王亚玛谢的儿子亚撒利雅登基作王。
2 他登基的时候才十六岁, 他在耶路撒冷作王五十二年。他母亲名叫耶可利雅, 是来自耶路撒冷的。
3 他行耶和华看为正的事, 就像他父亲亚玛谢所行的一切。
4 只是邱坛还没有废去, 人民仍在邱坛献祭焚香。
5 耶和华击打王, 他就患了痲风病, 直到他死的日子。于是他住在隔离的房子, 他的儿子约坦执掌朝务, 治理国民。
6 亚撒利雅其余的事迹和他所行的一切, 不是都写在犹大列王的年代志上吗?
7 亚撒利雅和他的祖先一同长眠, 葬在大卫的城, 和他的祖先在一起。他的儿子约坦接续他作王。
8 犹大王亚撒利雅在位第三十八年, 耶罗波安的儿子撒迦利雅在撒玛利亚登基, 统治以色列共六个月。
9 他行耶和华看为恶的事, 好像他祖先所行的, 没有转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的那些罪。
10 雅比的儿子沙龙阴谋反叛他, 在人民面前把他杀死, 接续他作王。
11 撒迦利雅其余的事迹, 看哪, 都写在以色列诸王的年代志上。
12 这就是耶和华曾论到有关耶户的话说: "你的子孙必坐在以色列的王位上, 直到第四代。"这话果然应验了。
13 犹大王乌西雅在位第三十九年, 雅比的儿子沙龙登基作王; 他在撒玛利亚作王一个月。
14 迦底的儿子米拿现从得撒上去, 到撒玛利亚攻击雅比人沙龙, 把他杀死, 接续他作王。
15 沙龙其余的事迹和他反叛的经过, 看哪, 都写在以色列诸王的年代志上。
16 那时, 米拿现从得撒开始, 攻打提斐萨和城中所有的人, 以及它的四境; 因为他们不给他打开城门, 所以他攻击它, 把所有的孕妇剖腹。
17 犹大王亚撒利雅在位第三十九年, 迦底的儿子米拿现在撒玛利亚登基, 统治以色列共十年。
18 他行耶和华看为恶的事, 他在位的日子, 没有转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的那些罪。
19 亚述王普勒来攻打以色列地, 米拿现给普勒三万公斤银子, 请普勒帮助他坚固王位。
20 米拿现向以色列人, 就是所有大财主强索银子, 每人五百七十克, 好献给亚述王。于是亚述王回去了, 不在以色列地停留。
21 米拿现其余的事迹和他所行的一切, 不是都写在以色列诸王的年代志上吗?
22 米拿现和他的祖先一同长眠, 他的儿子比加辖接续他作王。
23 犹大王亚撒利雅在位第五十年, 米拿现的儿子比加辖在撒玛利亚登基, 统治以色列二年。
24 他行耶和华看为恶的事, 不转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的那些罪。
25 比加辖的军长, 利玛利的儿子比加阴谋背叛他, 在撒玛利亚王宫的卫所击杀他; 与比加同谋的, 有亚珥歌伯和亚利耶, 以及和他一起的五十个基列人; 比加把他杀死, 接续他作王。
26 比加辖其余的事迹和他所行的一切, 看哪, 都写在以色列诸王的年代志上。
27 犹大王亚撒利雅在位第五十二年, 利玛利的儿子比加在撒玛利亚作王统治以色列共二十年。
28 他行耶和华看为恶的事, 不转离尼八的儿子耶罗波安使以色列人陷于罪中的那些罪。
29 以色列王比加在位的日子, 亚述王提革拉.毗列色前来, 攻取了以云、亚伯.伯.玛迦、亚挪、基低斯、夏琐、基列、加利利和拿弗他利全地, 把居民掳到亚述去。
30 乌西雅的儿子约坦在位第二十年, 以拉的儿子何细亚阴谋背叛利玛利的儿子比加, 击打他, 把他杀死, 接续他作王。
31 比加其余的事迹和他所行的一切, 看哪, 都写在以色列诸王的年代志上。
32 以色列王利玛利的儿子比加在位第二年, 乌西雅的儿子约坦登基作犹大王。
33 他登基的时候是二十五岁, 在耶路撒冷作王十六年。他母亲名叫耶路沙, 是撒督的女儿。
34 他行耶和华看为正的事, 效法他父亲乌西雅一切所行的。
35 只是他没有把邱坛废去, 国民仍在邱坛献祭焚香。他就是那建造耶和华殿的上门的。
36 约坦所行其余的事迹, 不是都写在犹大列王的年代志上吗?
37 在那些日子, 耶和华开始派遣亚兰王利汛和利玛利的儿子比加去攻击犹大。
38 约坦和他的祖先一同长眠, 也和他的祖先葬在一起, 在他祖宗大卫的城里。他的儿子亚哈斯接续他作王。