1 Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.
2 Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
3 Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
4 Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustaĵo, efodo, tuniko, ĥitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.
5 Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj ruĝan teksaĵon, kaj bisinon.
6 Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.
7 Du surŝultraĵojn kunigantajn ĝi havu sur siaj du finoj, por ke ĝi estu ligita.
8 Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estu la sama laboraĵo, kiel ĝia kontinuaĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
9 Kaj prenu du oniksajn ŝtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:
10 ses el iliaj nomoj sur unu ŝtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua ŝtono, laŭ la ordo de ilia naskiĝo.
11 Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du ŝtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin ĉirkaŭataj per kadretoj el oro.
12 Kaj metu la du ŝtonojn sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaŭ la Eternulo sur siaj du surŝultraĵoj por memoro.
13 Kaj faru kadretojn el oro;
14 kaj du ĉenetojn el pura oro; faru ilin kuniĝantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj.
15 Kaj faru juĝan surbrustaĵon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru ĝin; el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino faru ĝin.
16 Kvarangula ĝi estu kaj duobla; manstreĉo estu ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo.
17 Kaj enmetu en ĝin enmetaĵon el ŝtonoj en kvar vicoj. La ŝtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;
18 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
19 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;
20 kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laŭ siaj vicoj.
21 Kaj la ŝtonoj estu laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
22 Kaj faru al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro.
23 Kaj faru por la surbrustaĵo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo.
24 Kaj metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.
25 Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko.
26 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur interna ĝia rando, direktita al la efodo.
27 Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo.
28 Kaj oni alligu la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo.
29 Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la juĝa surbrustaĵo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por ĉiama memoro antaŭ la Eternulo.
30 Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
31 Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo.
32 La aperturo por la kapo estu en ĝia mezo; ĉirkaŭ la aperturo estu teksita bordero, kiel ĉe aperturo de ŝildo, por ke ĝi ne disŝiriĝu.
33 Sur ĝia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, ĉirkaŭe sur ĝia malsupra rando, kaj inter ili ĉirkaŭe orajn tintilojn.
34 Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu ĉirkaŭe sur la malsupra rando de la tuniko.
35 Ĝi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni aŭdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaŭ la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.
36 Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.
37 Kaj alfortikigu ĝin per laĉo el blua ŝtofo, ke ĝi estu sur la cidaro; sur la antaŭa flanko de la cidaro ĝi devas esti.
38 Ĝi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraŭ la sanktaĵoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en ĉiuj siaj sanktaj donoj; kaj ĝi estos sur lia frunto ĉiam, por ke la Eternulo ilin favoru.
39 Kaj teksu la ĥitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.
40 Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.
41 Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.
42 Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo ĝis la femuroj ili estu.
43 Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aŭ kiam ili alproksimiĝos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna leĝo ĝi estu por li kaj por lia idaro post li.
1 "你要从以色列人中使你的哥哥亚伦和他的众子, 就是亚伦和他的众子: 拿答、亚比户、以利亚撒、以他玛, 都一同来到你面前, 作事奉我的祭司。
2 你要为你哥哥亚伦做圣衣, 使他有荣耀, 有华美。
3 你又要吩咐所有心中有智慧的, 就是我用智慧的灵充满的, 给亚伦做衣服, 使他成圣, 作事奉我的祭司。
4 这些就是他们要做的衣服: 胸牌、以弗得、长外袍、杂色内袍、礼冠、腰带。他们要为你哥哥亚伦和他的众子做圣衣, 使他们作事奉我的祭司。
5 他们要拿金线、蓝色紫色朱红色线和细麻去做。
6 "他们要拿金线、蓝色紫色朱红色线和捻的细麻, 用巧工来做以弗得。
7 以弗得要有两条肩带, 连接着两端, 好使它相连在一起。
8 以弗得上面的带子, 它的巧工要和以弗得一样, 用来束上以弗得, 要用金线、蓝色紫色朱红色线和捻的细麻做成。
9 你要取两块红宝石, 把以色列众子的名字刻在上面,
10 六个名字在一块宝石上, 其余六个名字在另一块宝石上, 都是照着他们出生的次序。
11 好像宝石雕刻匠刻印章一样, 你要把以色列众子的名字刻在这两块宝石上, 要把它们镶嵌在金槽中。
12 你要把这两块宝石安放在以弗得的肩带上, 作以色列民的记念石。亚伦在耶和华面前, 用两肩担当他们的名字, 作为记念。
13 你要做金槽,
14 和两条纯金的链子, 像做绳子一样拧成, 把这像绳子一样的链子放置在二槽上。
15 "你要用巧工做一个作判断用的胸牌, 像以弗得的做法一样, 要用金线、蓝色紫色朱红色线和捻的细麻做成。
16 胸牌要四方的, 双层的, 长二十二公分, 宽二十二公分。
17 你要在胸牌上面镶上四行宝石: 第一行是红宝石、黄玉、翡翠;
18 第二行是紫宝石、蓝宝石、金钢石;
19 第三行是黄玛瑙、白玛瑙、紫晶;
20 第四行是水苍玉、红玛瑙、碧玉。这些宝石都是镶在金槽里。
21 按着以色列众子的名字, 这些宝石要有十二块; 按着他们的名字刻印章, 按他们的名字各代表十二个支派。
22 你要在胸牌上做纯金的链子, 像做绳子一样拧成。
23 你要在胸牌上做两个金环, 把这两个金环安在胸牌的两端之上。
24 你要把那两条金链子穿在胸牌两端的两个环子里。
25 你又要把那两条链子的另两端接在两槽上, 连在以弗得前面的肩带上。
26 你又要做两个金环, 安在胸牌下边的两端, 就是靠近以弗得里面的边缘上。
27 你又要做两个金环, 把它们安在以弗得前面两条肩带的下面, 靠近相接的地方, 在以弗得巧工织成的带子上面。
28 你要用紫蓝色细线把胸牌的环子系在以弗得的环子上, 使胸牌贴在以弗得巧工织成的带子上, 免得胸牌从以弗得上脱下来。
29 亚伦进入圣所的时候, 要把作决断用的胸牌, 上面有以色列众子的名字, 带在胸前, 在耶和华面前常作记念。
30 你要把乌陵和土明放在作决断用的胸牌里。亚伦进入耶和华面前的时候, 它们要带在胸前; 这样, 亚伦就在耶和华面前常常把以色列众子的决断带在胸前。
31 "你要做以弗得的长外袍, 全件要紫蓝色。
32 在长外袍的正中, 头部的地方, 要有一个领口, 领口的周围要有领边, 是用纺织的细工织成, 如同战袍的领口一样, 免得长外袍破裂。
33 在长外袍下摆的周围, 你要用蓝色紫色朱红色线做石榴, 在长外袍下摆周围的石榴中间, 要缀上金铃。
34 在长外袍下摆的周围缀上一个金铃、一个石榴、一个金铃、一个石榴,
35 长外袍要穿在亚伦的身上, 好作事奉。他进入圣所到耶和华面前, 以及出来的时候, 他的声音必被听见, 免得他死亡。
36 "你要用精金做一面牌子, 在牌上像刻印章般刻着: ‘归耶和华为圣’。
37 你要用一条紫蓝色细线把牌子系住, 好使它安在礼冠上, 就是在礼冠的前面。
38 这牌要在亚伦的额上, 亚伦要担当干犯圣物的罪过, 这些圣物是以色列人在一切圣礼物上分别为圣的; 这牌要常在亚伦的额上, 好使他们在耶和华面前可以得蒙悦纳。
39 你要用细麻线编织杂色内袍, 用细麻布做礼冠, 又用刺绣的手工做腰带。
40 "你也要为亚伦的儿子做内袍, 为他们做腰带, 又为他们做头巾, 使他们有荣耀, 有华美。
41 你要把这些给你哥哥亚伦和他的儿子们穿上, 又要膏抹他们, 按立他们, 把他们分别为圣, 好使他们可以作我的祭司。
42 你要给他们做白麻布裤子, 遮盖裸体, 裤子遮盖腰间, 直到大腿。
43 亚伦和他儿子进入会幕, 或走近祭坛, 在圣所里事奉的时候, 都必须穿上裤子, 免得他们担当罪过而死。这要给亚伦和他的后裔作永远的条例。"