1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li:Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
2 Tiam diris al ili Aaron:Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.
3 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.
4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
5 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris:Morgaŭ estos festo de la Eternulo.
6 Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.
7 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.
8 Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris:Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.
9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka.
10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.
11 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris:Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?
12 Por kio la Egiptoj diru:Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo.
13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris:Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.
14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.
15 Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.
16 Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.
17 Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo:Bruo de batalo estas en la tendaro.
18 Sed tiu diris:Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas.
19 Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.
20 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj.
21 Kaj Moseo diris al Aaron:Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon?
22 Kaj Aaron diris:Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;
23 ili diris al mi:Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.
24 Kaj mi diris al ili:Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido.
25 Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj,
26 tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris:Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi.
27 Kaj li diris al ili:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.
28 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj.
29 Kaj Moseo diris:Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno.
30 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo:Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.
31 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris:Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;
32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.
33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.
34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.
35 Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.
1 人民见摩西迟迟不下山, 就聚集到亚伦那里去, 对他说: "起来, 为我们做神像可以走在我们前头领路, 因为那摩西, 就是把我们从埃及地领出来的那个人, 我们不知道他遭遇了什么事。"
2 亚伦对他们说: "把你们妻子和儿女戴在耳上的金环摘下来, 送来给我。"
3 全体人民就把他们耳上的金耳环都摘下来, 送来给亚伦。
4 亚伦从他们手中接过来, 用雕刻的工具雕刻, 铸造了一个牛像; 他们就说: "以色列啊, 这就是你们的神, 就是把你从埃及地领出来的那位。"
5 亚伦看见了, 就在牛像面前筑了一座祭坛, 并且宣告, 说: "明日是耶和华的节日。"
6 次日清早, 人民起来, 就献上了燔祭, 也带来了平安祭; 然后他们坐下吃喝, 起来玩乐。
7 耶和华对摩西说: "你下山去吧, 因为你的人民, 就是你从埃及地领出来的, 已经败坏了。
8 他们很快就偏离了我吩咐他们的道路, 为自己铸造了一个牛像, 向它跪拜, 向它献祭, 说: ‘以色列啊, 这就是你的神, 就是把你从埃及地领出来的那位。’"
9 耶和华对摩西说: "我看这人民, 真是硬着颈项的人民。
10 现在, 你且由得我, 让我向他们发烈怒, 把他们消灭; 我要使你成为大国。"
11 摩西就恳求耶和华他的 神施恩, 说: "耶和华啊, 你为什么向你的人民发烈怒呢?这人民是你用大能和全能的手从埃及地领出来的。
12 为什么让埃及人议论, 说: ‘把他们领出来是出于恶意的, 要在山上杀死他们, 在地上消灭他们’呢?求你回心转意, 不发烈怒; 求你改变初衷, 不降祸给你的人民。
13 求你记念你的仆人亚伯拉罕、以撒、雅各; 你曾经指着自己向他们起誓, 说: ‘我必使你的后裔增多, 好像天上的星一样; 我必把我应许的这全地赐给你的后裔, 他们必永远承受这地作产业。’"
14 于是, 耶和华改变初衷, 不把他所说的祸降在他的人民身上。
15 摩西转身, 从山上下来, 手里拿着两块法版; 法版是两面写的, 这面和那面都写着字。
16 法版是 神的工作, 字是 神写的, 刻在法版上。
17 约书亚听见人民呼喊的声音的时候, 就对摩西说: "营里有战争的声音。"
18 摩西回答: "这不是战胜的呼声, 也不是战败的呼声; 我听见的是歌唱的声音。"
19 摩西走近营前的时候, 看见了那牛犊, 又看见了有人唱歌跳舞, 他就发烈怒, 把两块法版从他的手中摔掉, 在山下把它们摔碎了。
20 又把他们所做的那牛犊拿过来, 用火焚烧, 磨到粉碎, 撒在水面上, 让以色列人喝。
21 摩西对亚伦说: "这人民向你作了什么, 你竟使他们陷在大罪里呢?"
22 亚伦回答: "求我主不要发烈怒, 你知道这人民倾向罪恶。
23 他们对我说: ‘给我们做神像, 可以在我们前面引路, 因为那摩西, 就是把我们从埃及地领出来的那个人, 我们不知道他遭遇了什么事。’
24 我对他们说: ‘凡是有金子的, 都可以摘下来’, 他们就给了我; 我把它丢在火里, 这牛犊就出来了。"
25 摩西看见人民放肆原来是亚伦纵容他们, 使他们成为那些起来与他们为敌的人的笑柄,
26 就站在营门中, 说: "凡是属耶和华的, 都可以到我这里来。"于是, 所有利未的子孙都到他那里聚集。
27 摩西对他们说: "耶和华以色列的 神这样说: ‘你们各人要把自己的剑佩在大腿上, 在营中往来行走, 从这门到那门; 你们各人要杀自己的兄弟、邻舍和亲人。’"
28 利未的子孙照着摩西的话作了; 那一天, 人民中被杀的约有三千人。
29 摩西说: "今天你们要奉献自己归耶和华为圣, 因为各人牺牲了自己的儿子和兄弟, 好使耶和华今天赐福给你们。"
30 第二天, 摩西对人民说: "你们犯了大罪, 现在我要上耶和华那里去, 或者我可以为你们赎罪。"
31 于是, 摩西回到耶和华那里, 说: "唉, 这人民犯了大罪, 为自己做了金神像。
32 现在, 如果你肯赦免他们的罪, 那就好了; 如果不肯, 求你从你所写的册上把我涂抹吧。"
33 耶和华对摩西说: "谁得罪了我, 我就要从我的册上把谁涂抹。
34 现在你去吧, 领这人民到我吩咐你的地方去。看哪, 我的使者必在你前面引路; 只是在我追讨的日子, 我必追讨他们的罪。"
35 耶和华击杀人民是因为他们敬拜亚伦做的牛犊。