1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
2 Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
3 Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
4 Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj.
5 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
6 Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
7 Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
8 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
9 Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento.
10 Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.
11 Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel.
12 Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.
13 Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
14 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.
15 Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon.
16 Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
17 Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon.
18 Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.
19 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj.
20 Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon.
21 Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
22 Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
23 Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion.
24 Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.
25 Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.
1 耶和华对摩西说: "看哪, 我使你在法老面前好像 神一样; 你哥哥亚伦要作你的先知。
2 我吩咐你的一切, 你都要说; 你哥哥亚伦要告诉法老, 法老就让以色列人离开他的地。
3 我要使法老心硬, 我也要在埃及地加增我的神迹奇事。
4 可是法老不听你们的话, 我必下手击打埃及; 借着严厉的刑罚把我的军队, 我的人民以色列人, 从埃及地领出来。
5 我向埃及伸手, 把以色列人从他们中间领出来的时候, 埃及人就必知道我是耶和华。"
6 摩西和亚伦这样行了; 耶和华怎样吩咐摩西和亚伦, 他们就照样行了。
7 摩西和亚伦与法老说话的时候, 摩西八十岁, 亚伦八十三岁。
8 耶和华告诉摩西和亚伦说:
9 "如果法老告诉你们说: ‘你们行件奇事吧’, 你就要对亚伦说: ‘拿你的手杖来, 把它丢在法老面前, 它就会变作蛇。’"
10 摩西和亚伦就进到法老那里, 照着耶和华吩咐他们的行了; 亚伦把手杖丢在法老和法老的臣仆面前, 手杖就变了蛇。
11 于是, 法老也把智慧人和行法术的人召了来; 他们本是埃及的术士, 也用他们的巫术照样行了。
12 他们各人都丢下自己的手杖, 手杖就变了蛇; 亚伦的手杖却吞了他们的手杖。
13 法老心里刚硬, 不肯听他们的话, 就像耶和华所说的一样。
14 耶和华对摩西说: "法老心里固执, 拒绝让人民离去。
15 明天早晨你要到法老那里去。看哪, 法老出来到水边去的时候, 你要站在河边迎见他; 那变过蛇的手杖, 你要拿在手里。
16 你要对法老说: ‘耶和华希伯来人的 神差我到你这里来, 说: "让我的人民离开这里, 好使他们可以在旷野事奉我", 你看, 直到现在你还是不听。
17 耶和华这样说: "看哪, 我要用我手里的杖击打河中的水, 水就必变成血; 因此你就知道我是耶和华。
18 河中的鱼必死亡, 河水也必发臭, 埃及人就必厌恶喝这河里的水。"’"
19 耶和华对摩西说: "你要对亚伦说: ‘拿你的手杖来, 把你的手伸在埃及的众水之上, 就是在他们的江、河、池和所有水塘之上, 使水都变成血。因此, 在埃及全地, 连木器石器中都必有血。’"
20 摩西和亚伦就这样行了, 就像耶和华所吩咐的; 亚伦在法老面前和法老的臣仆面前举起手杖, 击打河里的水, 河里的水就都变了血。
21 河里的鱼死了, 河水发臭了, 埃及人也不能喝这河里的水了; 在埃及, 全地都有血。
22 埃及的术士也用他们的巫术这样行了; 可是法老却心里刚硬, 不肯听摩西和亚伦, 就像耶和华所说的。
23 法老转身回到宫里去, 也不把这事放在心上。
24 所有的埃及人都在河的周围掘地, 要得水喝, 因为他们不能喝这河里的水。
25 耶和华击打尼罗河以后, 满了七天。