1 Sed la Eternulo diris al Moseo:Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
2 Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li:Mi estas la ETERNULO.
3 Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
4 Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj.
5 Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.
6 Tial diru al la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
7 Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
8 Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo.
9 Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj.
10 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
11 Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
12 Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante:Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? kaj mi havas nelertajn lipojn.
13 Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
14 Jen estas la ĉefoj de iliaj familioj:la filoj de Ruben, unuenaskito de Izrael:Ĥanoĥ kaj Palu, Ĥecron kaj Karmi. Tio estas la familioj de Ruben.
15 Kaj la filoj de Simeon:Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jaĥin kaj Coĥar, kaj Ŝaul, filo de Kanaanidino. Tio estas la familioj de Simeon.
16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laŭ ilia naskiĝo:Gerŝon kaj Kehat kaj Merari. La daŭro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.
17 La filoj de Gerŝon:Libni kaj Ŝimei, kun iliaj familioj.
18 Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj Ĥebron kaj Uziel. La daŭro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.
19 Kaj la filoj de Merari:Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ ilia naskiĝo.
20 Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La daŭro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.
21 Kaj la filoj de Jichar:Koraĥ kaj Nefeg kaj Ziĥri.
22 Kaj la filoj de Uziel:Miŝael kaj Elcafan kaj Sitri.
23 Aaron prenis al si Eliŝeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Naĥŝon, kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron.
24 Kaj la filoj de Koraĥ:Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Koraĥidoj.
25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj ŝi naskis al li Pineĥason. Tio estas la ĉefoj de la Leviidoj laŭ iliaj familioj.
26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
27 Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
28 En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,
29 la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi.
30 Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo:Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?
1 耶和华对摩西说: "你现在必看见我要向法老行的事; 因为我施展大能的手, 他必让他们离去; 我施展大能的手, 他必把他们从自己的地赶出去。"
2 神告诉摩西说: "我是耶和华。
3 我曾向亚伯拉罕、以撒、雅各显现为全能的 神, 至于我的名字‘耶和华’, 他们是不认识的。
4 我不但与他们确立了我的约, 要把迦南地, 就是他们作客寄居之地赐给他们;
5 而且我也听见了以色列人因埃及人所加的奴役而发的哀声, 就记念我的约。
6 所以, 你要对以色列人说: ‘我是耶和华, 我要把你们从埃及人的重担底下救出来; 我要拯救你们脱离他们的奴役; 我要用伸出来的膀臂, 并借着严厉的刑罚来救赎你们。
7 我要以你们作我的人民, 我也要作你们的 神; 你们要知道我是耶和华你们的 神, 是把你们从埃及人的重担底下救出来的。
8 我举手起誓要给亚伯拉罕、以撒、雅各的地, 我必领你们进去; 我也必把那地赐给你们作产业; 我是耶和华。’"
9 摩西这样告诉以色列人, 只是他们因为心里愁烦和苦工的缘故, 就不肯听摩西的话。
10 耶和华告诉摩西说:
11 "你要告诉埃及王法老, 叫他让以色列人离开他的地。"
12 摩西在耶和华面前说: "看哪, 以色列人尚且不肯听我的话, 法老又怎会听我的话呢?因为我是个拙口笨舌的人。"
13 耶和华吩咐摩西和亚伦, 命令他们到以色列人和埃及王法老那里去, 把以色列人从埃及地领出来。
14 他们各家族首领的名字记在下面: 以色列的长子流本的儿子是哈诺、法路、希斯伦、迦米; 这些是流本的各家族。
15 西缅的儿子是耶母利、雅悯、阿辖、雅斤、琐辖和迦南女子的儿子扫罗; 这些是西缅的各家族。
16 利未众子的名字按着他们的世代记在下面, 就是革顺、哥辖、米拉利。利未一生的岁数是一百三十七岁。
17 革顺的儿子, 按着他们的家族, 是立尼、示每。
18 哥辖的儿子是暗兰、以斯哈、希伯伦、乌薛。哥辖一生的岁数是一百三十三岁。
19 米拉利的儿子是抹利和母示。按着他们的世代, 这些是利未的家族。
20 暗兰娶了自己的姑母约基别为妻; 约基别给他生了亚伦和摩西; 暗兰一生的岁数是一百三十七岁。
21 以斯哈的儿子是可拉、尼斐、细基利。
22 乌薛的儿子是米沙利、以利撒反、西提利。
23 亚伦娶了亚米拿达的女儿拿顺的妹妹以利沙巴作妻子; 她给亚伦生了拿答、亚比户、以利亚撒、以他玛。
24 可拉的儿子是亚惜、以利加拿、亚比亚撒; 这些是可拉的各家族。
25 亚伦的儿子以利亚撒娶了普铁的一个女儿为妻; 她给以利亚撒生了非尼哈。按照他们的家族, 这些就是利未人的各首领。
26 这亚伦和摩西, 耶和华曾经对他们说过: "你们要按着他们的军队, 把以色列人从埃及地领出来。"
27 那对埃及王法老说要把以色列人从埃及领出来的, 就是这摩西和亚伦。
28 耶和华在埃及地对摩西说话的日子,
29 耶和华告诉摩西说: "我是耶和华, 你要把我对你所说的一切话都告诉埃及王法老。"
30 摩西在耶和华面前说: "你看, 我是个拙口笨舌的人, 法老怎肯听我呢?"