1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Permesu al Mia popolo iri, por ke ĝi faru servon al Mi.
2 Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;
3 kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormoĉambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;
4 kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur ĉiujn viajn servantojn rampos la ranoj.
5 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.
6 Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.
7 Tion saman faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.
8 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Preĝu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke ĝi alportu oferon al la Eternulo.
9 Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas preĝi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.
10 Tiu diris:Por morgaŭ. Kaj li diris:Ĝi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.
11 Kaj foriĝos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.
12 Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.
13 Kaj la Eternulo faris laŭ la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.
14 Kaj oni kunŝovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodoriĝis.
15 Sed kiam Faraono vidis, ke fariĝis faciliĝo, li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
16 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el ĝi fariĝos pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
17 Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
18 Tiel faris la sorĉistoj per siaj sorĉoj, por elirigi pikmuŝojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmuŝoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.
19 Tiam la sorĉistoj diris al Faraono:Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
20 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Leviĝu frue matene, kaj stariĝu antaŭ Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru servon al Mi.
21 Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas.
22 Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Goŝen, sur kiu troviĝas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciiĝu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.
23 Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaŭ okazos tiu signo.
24 Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektiĝis la tero kaŭze de la fiinsektoj.
25 Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.
26 Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; ĉar abomenindaĵo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaŭ iliaj okuloj, ĉu ili tiam nin ne ŝtonmortigos?
27 Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.
28 Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; preĝu pro mi.
29 Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi preĝos al la Eternulo, ke foriĝu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaŭ; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.
30 Moseo eliris for de Faraono kaj preĝis al la Eternulo.
31 Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis eĉ unu.
32 Sed Faraono obstinigis sian koron ankaŭ ĉi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.
1 耶和华对摩西说: "你到法老那里去, 对他说: ‘耶和华这样说: "让我的人民离开这里, 使他们可以事奉我。
2 如果你拒绝让他们离开这里, 看哪, 我必用青蛙击打你的全境。
3 河里必滋生青蛙; 青蛙必上来, 进到你的宫殿和卧房里去, 跳上你的床, 进你臣仆的房屋, 跳上你人民的身上, 进你的炉子和抟面盆。
4 青蛙也必跳上你、你的人民和臣仆的身上。"’"(本章第1-4节在《马索拉抄本》为7:26-29)
5 耶和华对摩西说: "你要对亚伦说把手中的杖伸在江、河、池之上, 使青蛙上到埃及地来。"(本节在《马索拉抄本》为8:1)
6 亚伦把手一伸在埃及的众水之上, 青蛙就上来了, 并且遮盖了埃及地。
7 众术士也用他们的巫术照样行了, 使青蛙上了埃及地来。
8 法老把摩西和亚伦召了来, 说: "请你们恳求耶和华, 好叫他使青蛙离开我和我的人民, 我就必让这人民离开这里, 使他们可以向耶和华献祭。"
9 摩西回答法老: "请指示, 我要在什么时候为你和你的臣仆, 以及你的人民, 恳求耶和华除灭青蛙, 使青蛙离开你和你的宫殿, 只留在河里呢?"
10 法老说: "明天。"摩西回答: "就照着你的话行吧, 好叫你知道没有神像耶和华我们的 神。
11 青蛙必离开你和你的宫殿、你的臣仆和你的人民, 只留在河里。"
12 于是, 摩西和亚伦离开法老走了出来; 摩西为了耶和华加在法老身上青蛙的灾害向耶和华呼求。
13 耶和华就照着摩西的话行了; 在房屋里、院子里和田野中的青蛙都死了。
14 有人把青蛙一堆一堆积聚起来, 那地就发臭了。
15 法老一见灾祸平息了, 就心里刚硬, 不肯听他们的话, 就像耶和华所说的。
16 耶和华对摩西说: "你要对亚伦说: ‘伸出你的手杖, 击打地上的尘土, 使尘土在埃及全地都变成虱子。’"
17 他们就这样行了; 亚伦伸出手中的杖, 击打地上的尘土, 就在人身上和牲畜身上有了虱子; 埃及全地所有地上的尘土都变成了虱子。
18 众术士也用他们的巫术照样行, 要生出虱子来, 却不能办到; 所以在人身上和牲畜身上都有虱子。
19 众术士就对法老说: "这是 神的手指头。"法老却心里刚硬, 不肯听摩西和亚伦, 就像耶和华所说的。
20 耶和华对摩西说: "你要清早起来, 站在法老面前; 看哪, 法老到水边来的时候, 你要对他说: ‘耶和华这样说: 你要让我的人民离开这里, 使他们可以事奉我。
21 如果你不让我的人民离开这里, 看哪, 我必叫苍蝇落在你和你臣仆, 以及人民的身上, 进到你的宫殿; 埃及人的房屋都必充满苍蝇, 他们所在的地方也是这样。
22 那日, 我必把我人民居住的地方歌珊分别出来, 使那里没有苍蝇, 为要使你知道在全地上只有我是耶和华。
23 我必把我的人民和你的人民分别出来, 明天必有这神迹。’"
24 耶和华就这样行了; 无数的苍蝇进了法老的宫殿和他臣仆的房屋, 并且遍布埃及全地; 那地就因为苍蝇的缘故毁坏了。
25 法老把摩西和亚伦召了来, 对他们说: "你们去, 在这地献祭给你们的 神吧。"
26 摩西回答: "决不可以这样行, 因为我们要把埃及人看为可憎的祭物献给耶和华我们的 神; 如果我们把埃及人看为可憎的祭物在他们眼前献上, 难道他们不拿石头打死我们吗?
27 我们要走三天的路程进到旷野, 好照着耶和华吩咐我们的, 向耶和华我们的 神献祭。"
28 法老回答: "我必让你们离开这里, 你们可以在旷野献祭给耶和华你们的 神, 只是你们不可走得太远; 请你们为我祈祷。"
29 摩西说: "看哪, 我要离开你出去, 祈求耶和华, 使苍蝇明天可以离开法老和法老的臣仆, 以及法老的人民, 只是不可再行欺骗, 不让以色列人离开这里去献祭给耶和华。"
30 于是, 摩西从法老那里出来, 去祈求耶和华。
31 耶和华就照着摩西的话行了, 使苍蝇离开了法老和他的臣仆, 以及他的人民, 连一只也没有留下。
32 可是, 这一次法老还是心里刚硬, 不肯让以色列人离开。