1 Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.

2 Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.

3 Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo.

4 Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj.

5 Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!

6 Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante:

7 Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.

8 Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.

9 Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn.

10 Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon;

11 iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.

12 Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.

13 Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.

14 Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun?

15 La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?

16 Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.

17 Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.

18 Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.

19 Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite:Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj.

20 Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono.

21 Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.

22 Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?

23 De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.

1 后来, 摩西和亚伦去对法老说: "耶和华以色列的 神这样说: 让我的人民离开这里, 叫他们可以在旷野向我守节。"

2 法老回答: "耶和华是谁, 我要听他的话, 让以色列人离开呢?我不认识耶和华, 也不让以色列人离开。"

3 他们说: "希伯来人的 神遇见了我们; 求你让我们走三天的路程到旷野去, 献祭给耶和华我们的 神, 免得他用瘟疫或刀剑击杀我们。"

4 埃及王对他们说: "摩西、亚伦哪, 你们为什么使人民懒惰不作工呢?去挑你们的担子吧。"

5 法老又说: "你看, 现在这地的民很多, 你们竟叫他们歇下担子?"

6 就在那天, 法老吩咐众民的督工和首领说:

7 "你们不要像往日一样再把草给人民做砖, 叫他们自己去捡草。

8 他们往日做砖的数量, 你们还是向他们要, 一点也不可减少, 因为他们是懒惰的, 所以他们才呼喊说: ‘让我们去献祭给我们的 神。’

9 你们要把更重的工作加在这些人的身上, 好使他们专心作工, 不听谎言。"

10 众民的督工和首领出来, 告诉人民说: "法老这样说: ‘我不再给你们草。

11 你们自己能在哪里找到草, 就到哪里去捡吧, 但你们的工作一点也不可减少。’"

12 于是, 人民就分散到埃及全地, 去拾禾秸作草。

13 督工们催着说: "你们的工作, 每天的本分, 要在当天完成, 像以前有草的时候一样。"

14 法老的督工责打他们派定的以色列人的首领, 说: "你们昨天今天为什么没有做完指定要你们做的砖, 像往日一样呢?"

15 以色列人的首领就来, 向法老呼求说: "你为什么这样待你的仆人呢?

16 没有草给你的仆人, 但他们对我们说: ‘你们做砖吧! ’看哪, 你的仆人受了责打, 其实这是你自己人民的错。"

17 法老说: "你们确实是懒惰的, 所以你们才说: ‘让我们去献祭给耶和华。’

18 现在你们去作工吧; 草是不给你们的, 砖却要如数交上。"

19 以色列人的首领因有命令说: "你们每天本分要做的砖数不可减少", 就知道自己有祸了。

20 他们从法老那里出来的时候, 遇见摩西和亚伦, 正在站着等候他们,

21 就对他们说: "愿耶和华鉴察你们, 审判你们, 因为你们使我们的香气在法老眼前和他的臣仆眼前都发臭了, 把刀放在他们的手里来杀我们。"

22 摩西回到耶和华那里, 说: "主啊! 你为什么苦待这人民呢?为什么差派我呢?

23 自从我到法老那里, 奉你的名说话以来, 他就苦待这人民, 你一点也没有拯救你自己的人民。"