1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj:al Mi li apartenas.
3 Kaj Moseo diris al la popolo:Memoru ĉi tiun tagon, en kiu vi eliris el Egiptujo, el la domo de sklaveco; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el tie; kaj ne manĝu fermentaĵon.
4 Hodiaŭ vi eliras, en la monato Abib.
5 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Amoridoj kaj la Ĥividoj kaj la Jebusidoj, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, ke Li donos al vi, en la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, tiam servu ĉi tiun servon en ĉi tiu monato.
6 Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.
7 Macoj estu manĝataj dum la sep tagoj, kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentaĵo kaj ne vidiĝu ĉe vi fermentinta pasto, en la tuta regiono, kiu apartenas al vi.
8 Kaj sciigu al via filo en tiu tago, dirante:Ĝi estas pro tio, kion la Eternulo faris al mi ĉe mia elirado el Egiptujo.
9 Kaj tio estu ĉe vi kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj, por ke la instruo de la Eternulo estu en via buŝo; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis vin el Egiptujo.
10 Plenumu ĉi tiun leĝon en ĝia tempo en ĉiu jaro.
11 Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi,
12 tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
13 Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu.
14 Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante:Kio tio estas? tiam diru al li:Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco;
15 kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.
16 Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
17 Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filiŝta, kiu estis proksima; ĉar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam ĝi ekvidos militon, kaj ĝi reiros Egiptujon.
18 Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.
19 Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, ĉar tiu ĵurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi.
20 Kaj ili elmoviĝis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.
21 Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
22 Ne foriĝadis de antaŭ la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.
1 耶和华告诉摩西说:
2 "在以色列人中, 你要把所有头生的都分别为圣归我; 无论是人或是牲畜, 凡是头生的都是我的。"
3 摩西对人民说: "你们要记念这一天, 就是从埃及为奴之家出来的这一天, 因为耶和华用大能的手把你们从这里领出来; 所以有酵之物都不可以吃。
4 你们是在亚笔月这一日出来的。
5 日后耶和华领你进到迦南人、赫人、亚摩利人、希未人、耶布斯人之地, 就是他向你的列祖起誓要赐给你的那流奶与蜜之地, 那时你要在这月守这敬拜之礼。
6 你要吃无酵饼七日, 第七日要向耶和华守节。
7 七日之中你要吃无酵饼; 在你四境之内, 不可见有发过酵之物在你面前, 也不可见有酵在你那里。
8 在那日, 你要告诉你的儿子说: ‘这是因为耶和华在我从埃及出来的时候为我所行的事。’
9 这要在你的手上作记号, 在你额上作记念, 好使耶和华的律法常在你的口中, 因为耶和华曾用大能的手把你从埃及领出来。
10 所以, 你要年年按着定期遵守这定例。
11 "日后, 耶和华照着他向你和你的列祖所起的誓, 把你领进迦南人之地, 把这地赐给你之后,
12 你要把所有头生的奉献给耶和华, 也要把你一切牲畜中所有头生的小牲口奉献给耶和华; 公的都属耶和华。
13 凡是头生的驴, 你要用羊羔代赎; 如果你不代赎, 就要打断它的颈项; 凡是你儿子中头生的人, 你都要代赎。
14 日后你的儿子若是问你们: ‘这是什么意思?’你就要回答他: ‘耶和华曾经用大能的手把我们从埃及为奴之家领出来。
15 那时法老心里刚硬, 不让我们离开, 耶和华就把埃及地所有头生的, 无论是人或是牲畜都杀了; 所以, 我把所有头生的公牲口都献给耶和华为祭; 但我所有头生的儿子, 却都要代赎回来。
16 这要在你的手上作记号, 在你的额上作头带; 因为耶和华曾用大能的手把我们从埃及领出来。’"
17 法老让人民离开的时候, 虽然非利士的路很近, 神却不领他们从那里走, 因为 神说: "恐怕百姓看见战争而后悔, 就回埃及去。"
18 所以 神领人民绕道而行, 走旷野的路到红海去; 以色列人从埃及地上来的时候, 都带着兵器。
19 摩西带了约瑟的骸骨同去, 因为约瑟曾经叫以色列人严肃地起誓, 说: " 神必定眷顾你们; 你们要把我的骸骨从这里也一同带去。"
20 他们从疏割起程, 在旷野边界的以倘安营。
21 耶和华在他们前面行, 日间用云柱领他们的路, 夜间用火柱光照他们, 使他们日夜都可以行走。
22 日间云柱, 夜间火柱, 都不离开众民的面前。