1 Se iu ŝtelos bovon aŭ ŝafon kaj buĉos ĝin aŭ vendos ĝin, tiam li pagu kvin bovojn pro la bovo kaj kvar ŝafojn pro la ŝafo.
2 Se iu trovos ŝtelanton ĉe subfosado kaj batos lin kaj tiu mortos, tiam oni ne juĝu lin pro la sango.
3 Sed se lumis super li la suno, tiam oni juĝu lin pro la sango. La ŝtelinto pagu kompenson; se li ne havas, tiam oni lin vendu pro lia ŝtelo.
4 Se la ŝtelitaĵo, ĉu ĝi estas bovo, ĉu azeno, ĉu ŝafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.
5 Se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton, ke ĝi difektu kampon de aliulo, tiam li devas pagi per plejbonaĵo el sia kampo kaj per plejbonaĵo el sia vinberejo.
6 Se eliros fajro kaj trafos dornojn kaj ekstermos garbojn aŭ starantan grenon aŭ kampon, tiam tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon.
7 Se iu donos al sia proksimulo monon aŭ uzataĵojn, por konservi, kaj ili estos ŝtelitaj el la domo de tiu homo, tiam, se la ŝtelinto estos trovita, li kompensu duoble.
8 Se la ŝtelinto ne estos trovita, tiam la mastro de la domo venu al la potenculoj, kaj ĵuru, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo.
9 Pri ĉiu maljustaĵo, ĉu ĝi estos pri bovo, ĉu pri azeno, ĉu pri ŝafo, ĉu pri vesto, pri ĉiu perditaĵo, pri kiu iu diros, ke ĝi estas lia, la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.
10 Se iu donos al sia proksimulo azenon aŭ bovon aŭ ŝafon aŭ alian bruton, por konservi, kaj ĝi mortos aŭ estos difektita aŭ forkaptita, kaj neniu tion vidos,
11 tiam ĵuro antaŭ la Eternulo estu inter ili, ke li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de sia proksimulo, kaj ĝia mastro ĝin prenos kaj li ne kompensos.
12 Sed se oni ĝin ŝtelos de li, tiam li devas kompensi al ĝia mastro.
13 Se ĝi estos disŝirita, li prezentu ateston, kaj la disŝiritaĵon li ne kompensos.
14 Se iu ĝin prenos prunte de sia proksimulo, kaj ĝi estos difektita aŭ mortos dum foresto de sia mastro, tiam li devas kompensi.
15 Se ĝia mastro estis apud ĝi, tiam li ne devas kompensi. Se ĝi estis dungita, li perdis sian dungomonon.
16 Se iu forlogos virgulinon, kiu ne estas fianĉinigita, kaj kuŝos kun ŝi, tiam li donu al ŝi doton kaj prenu ŝin al si kiel edzinon.
17 Se ŝia patro ne volos doni ŝin al li, tiam li pagu tiom da mono, kiom virgulinoj ordinare ricevas dote.
18 Sorĉistinon ne lasu vivi.
19 Ĉiu, kiu kuŝis kun bruto, estu mortigita.
20 Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.
21 Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
22 Vidvinon kaj orfon ne premu.
23 Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion;
24 kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.
25 Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.
26 Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiaĵon, tiam antaŭ la subiro de la suno redonu ĝin al li;
27 ĉar ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? kaj kiam li krios al Mi, Mi aŭdos, ĉar Mi estas favorkora.
28 Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.
29 Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.
30 Tiel same agu kun via bovo kaj via ŝafo; sep tagojn ĝi restu kun sia patrino, en la oka tago donu ĝin al Mi.
31 Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.
1 "如果人偷了牛或是羊, 无论是宰了或是卖了, 他必须赔偿, 以五牛还一牛, 以四羊还一羊。(本节在《马索拉抄本》为21:37)
2 "窃贼挖窟窿入屋的时候, 如果被人发现, 把他打了, 以致打死, 打死人的就没有流人血的罪。(本节在《马索拉抄本》为22:1)
3 如果太阳出来了, 他就有流人血的罪。窃贼必须赔偿, 如果他一无所有, 就要卖身, 还他所偷之物。
4 所偷之物, 无论是牛、是驴, 或是羊, 如果发现在他手中仍然活着, 他必须双倍偿还。
5 如果有人在田间或葡萄园里放牲畜吃草, 任由牲畜到别人的田里去吃草, 就必须拿自己田间最好的, 或自己葡萄园中最好的赔偿。
6 "如果火烧起来, 烧着了荆棘, 以致把别人堆积的禾捆、竖立的庄稼, 或是田园都烧尽了, 那点火的必须赔偿。
7 "如果人把银子或家中物件交给邻舍看守, 这些东西从那人的家被偷去; 如果把窃贼抓到了, 窃贼就要双倍偿还。
8 如果找不到窃贼, 那家主必要到审判官("审判官"原文作" 神")那里, 查明他有没有下手拿去邻舍的财物。
9 任何争讼的案件, 无论是为了牛、驴、羊、衣服, 或是什么遗失了的东西, 如果一方说: ‘这是我的’, 这样, 双方的案件就要带到审判官("审判官"原文作" 神")面前, 审判官定谁有罪, 谁就要双倍偿还给他的邻舍。
10 "如果人把驴、牛、羊, 或是任何牲畜交给邻舍看守, 牲畜死亡、受伤, 或是被赶去, 又没有人看见,
11 两人必须在耶和华面前起誓, 表明他没有下手拿去邻舍的财物; 如果物主接受那誓言, 看守的人就不必赔偿。
12 如果牲畜真的从看守的人那里被偷去, 他就要赔偿给物主。
13 如果真的被野兽撕碎了, 看守的人就要把被撕碎的带来作证据, 这样, 他就不必赔偿。
14 "如果人向邻舍借什么, 所借的无论是受了伤, 或是死了, 物主不在场, 借的人就必须偿还。
15 如果物主在场, 他就不必偿还; 若是雇来的, 也不必偿还, 因为他为雇价来的。
16 "如果人引诱还没有许配人的处女, 与她同寝, 他必须交出聘礼, 娶她为妻。
17 如果处女的父亲坚决不肯把女儿嫁给他, 他就要按照处女的聘礼, 交出聘银来。
18 "不可让行巫术的女人活着。
19 "凡与牲畜同寝的, 那人必须处死。
20 "除了独一的耶和华以外, 还献祭给别神的, 那人必须灭绝。
21 不可欺负寄居的, 也不可压迫他, 因为你们在埃及地也作过寄居的。
22 不可苦待任何孤儿寡妇。
23 如果你们真的苦待他们, 他们一向我呼求, 我必定听他们的呼求,
24 并且我要发怒, 用刀杀死你们, 使你们的妻子成为寡妇, 你们的儿女成为孤儿。
25 "如果你借钱给我的人民, 就是与你们在一起的穷人, 你对待他们不可像放债的人一样, 不可在他们身上取利。
26 如果你拿了邻居的衣服作抵押, 必须在日落之前归还给他。
27 因为这是他唯一的铺盖, 是他蔽体的衣服; 如果没有了它, 他拿什么睡觉呢?如果他向我呼求, 我必应允, 因为我是满有恩惠的。
28 "不可咒骂 神, 也不可咒诅你人民的领袖。
29 要把你丰收的五谷和初榨的新酒献上, 不可迟延; 要把你头生的儿子献给我。
30 对于牛羊头生的, 你也要这样作; 七天之内, 可以和母的在一起, 第八天就要把它献给我。
31 你们要归我作圣洁的人; 因此田间被野兽撕碎的肉, 你们不可以吃, 要把它丢给狗吃。"