1 En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.

2 Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la monto.

3 Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:

4 Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.

5 Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.

6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

7 Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.

8 Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

10 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn.

11 Kaj ili estu pretaj por la tria tago, ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.

12 Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita.

13 Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.

14 Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.

15 Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimiĝu al virino.

16 En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.

17 Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto.

18 Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.

19 Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo.

20 Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.

21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu perforte al la Eternulo, por vidi, ĉar tiam multaj el ili falus.

22 Eĉ la pastroj, kiuj alproksimiĝos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.

23 Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, ĉar Vi avertis nin, dirante:Faru limon ĉirkaŭ la monto, kaj sanktigu ĝin.

24 Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.

25 Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.

1 以色列人从埃及地出来以后, 满了三个月的那一天, 就来到西奈的旷野。

2 他们从利非订起行, 来到西奈的旷野, 就在旷野安营; 以色列人在那座山前安了营。

3 摩西上到 神那里去, 耶和华从山上呼唤他, 说: "你要这样告诉雅各家, 吩咐以色列人说:

4 ‘我向埃及人所行的, 你们都看见了; 也看见了我怎样像鹰一样把你们背在翅膀上, 带领你们到我这里来。

5 现在你们若是实在听我的话, 遵守我的约, 你们就必在万民中作属我的产业, 因为全地都是我的。

6 你们要归我作君尊的祭司和圣洁的国民。’这些话你都要对以色列人说。"

7 摩西去把人民的长老召了来, 把耶和华吩咐他的这一切话都摆在他们面前。

8 人民都一致地回答, 说: "凡是耶和华吩咐的, 我们都要遵行。"摩西就去把人民的话回复耶和华。

9 耶和华对摩西说: "看哪, 我要在密云中降临到你那里, 为要使人民在我与你说话的时候可以听见, 也可以永远信你。"于是, 摩西把人民的话告诉了耶和华。

10 耶和华对摩西说: "你到人民那里去, 要他们今天明天分别为圣, 又要他们洗净自己的衣服;

11 第三天, 他们要准备好了, 因为第三天耶和华要在全体人民眼前降临在西奈山。

12 你要在山的周围给人民定界限, 说: ‘你们要谨慎, 不可上山来, 也不可触摸山脚; 凡是触摸着那山的, 必要把他处死。

13 不可用手触摸他, 必须用石头把他打死, 或用箭射透; 无论是牲畜, 是人, 都不得生存。’当号角声拖长的时候, 你们才可以上到山上来。"

14 摩西从山上下来到人民那里去, 使人民分别为圣, 他们就把自己的衣服洗净了。

15 他对人民说: "第三天, 你们要预备好了; 不可亲近女人。"

16 到了第三天早晨的时候, 山上有雷声、闪电和密云, 并且角声非常强大, 以致所有在营中的人民都颤抖。

17 摩西率领人民出营去迎接 神, 他们都站在山下。

18 西奈全山冒烟, 因为耶和华在火中降临到山上; 山的烟向上升, 好像火窑的烟一样。全山猛烈震动。

19 角声越来越大, 大到极点的时候, 摩西就说话, 神用雷声回答摩西。

20 耶和华降临在西奈山上, 就是降临到山顶上; 耶和华呼召摩西上山顶, 他就上去了。

21 耶和华对摩西说: "你下去警告人民, 不可闯过来, 到我这里观看, 免得他们中间有很多人灭亡。

22 又叫那些亲近耶和华的祭司分别为圣, 恐怕耶和华忽然击杀他们。"

23 摩西对耶和华说: "人民不能上西奈山, 因为你曾经警告我们, 说: ‘要给山定界限, 也要把山分别为圣。’"

24 耶和华对他说: "下去吧, 你要和亚伦一起再上来, 只是祭司和人民都不可闯过来, 上到我这里, 恐怕我忽然击杀他们。"

25 于是, 摩西下到人民那里告诉他们。