1 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virŝafojn sendifektajn;

2 kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, ŝmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.

3 Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaŭ la bovidon kaj la du virŝafojn.

4 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

5 Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la ĥitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustaĵon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.

6 Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.

7 Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj verŝu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.

8 Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj.

9 Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.

10 Kaj alvenigu la bovidon antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.

11 Kaj buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

12 Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elverŝu ĉe la bazo de la altaro.

13 Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.

14 Kaj la karnon de la bovido kaj ĝian felon kaj ĝian malpuraĵon forbruligu per fajro ekster la tendaro; ĝi estas pekofero.

15 Kaj unu virŝafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.

16 Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu ĝian sangon kaj aspergu la altaron ĉirkaŭe.

17 Kaj la virŝafon dishaku en partojn, kaj lavu ĝian internaĵon kaj ĝiajn krurojn, kaj metu ilin sur ĝiajn partojn kaj sur ĝian kapon.

18 Kaj forbruligu la tutan virŝafon sur la altaro; ĝi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo ĝi estas.

19 Kaj prenu la duan virŝafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virŝafo.

20 Kaj buĉu la virŝafon, kaj prenu iom el ĝia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron ĉirkaŭe.

21 Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktiĝos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.

22 Kaj prenu de la virŝafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, ĉar tio estas virŝafo de konsekrado;

23 kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaŭ la Eternulo;

24 kaj metu ĉion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaŭ la Eternulo.

25 Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo.

26 Kaj prenu la brustaĵon de la virŝafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu ĝin kiel skuoferon antaŭ la Eternulo; kaj tio estos via parto.

27 Kaj sanktigu la brustaĵon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virŝafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;

28 kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porĉiama destinitaĵo de la Izraelidoj; ĉar ĝi estas levofero, kaj levofero ĝi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.

29 Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.

30 Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataŭ li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.

31 Kaj la virŝafon de konsekrado prenu, kaj kuiru ĝian viandon sur sankta loko.

32 Kaj Aaron kaj liaj filoj manĝu la viandon de la virŝafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

33 Kaj ili tion manĝu, ĉar per tio ili puriĝis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta.

34 Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom ĝis la mateno, tiam forbruligu la restaĵon per fajro; ĝi ne estu manĝata, ĉar ĝi estas sankta.

35 Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi ĉion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.

36 Kaj propekan bovidon oferu ĉiutage por senpekiĝo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur ĝi, kaj oleu ĝin, por ĝin sanktigi.

37 Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu ĝin; kaj la altaro fariĝu plejsanktaĵo; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta.

38 Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaraĝajn ŝafidojn ĉiutage, ĉiam;

39 unu ŝafidon oferu matene, kaj la duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero;

40 kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi.

41 La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo,

42 ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi.

43 Kaj Mi aperados tie antaŭ la Izraelidoj, kaj la loko sanktiĝos per Mia gloro.

44 Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.

45 Kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.

46 Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi loĝu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.

1 "你要把他们分别为圣, 使他们作我的祭司, 就必须这样作: 取一头小公牛和两只没有残疾的公绵羊,

2 以及无酵饼、调油的无酵饼和抹油的无酵薄饼。这些你都要用细麦面来做。

3 你要把这些饼放在篮子里, 用篮子把饼带来献上, 又把小公牛和两只绵羊牵来。

4 你要把亚伦和他儿子们带到会幕门口, 用水给他们洗身。

5 你要拿衣服来, 给亚伦穿上杂色内袍、以弗得的长外袍、以弗得和胸牌, 又束上巧工织成的以弗得的带子。

6 你要把礼冠戴在他头上, 又把圣冠放在礼冠上。

7 你要把膏油拿来, 倒在他头上, 膏立他。

8 你也要把他的儿子带来, 给他们穿上杂色内袍。

9 要给亚伦和他儿子束上腰带, 包上头巾; 这样, 他们就按永远的定例, 得了祭司的职分。你又要把亚伦和他儿子们分别为圣。

10 "你要把公牛带到会幕来献上, 亚伦和他儿子们要按手在公牛的头上。

11 你要在耶和华面前, 在会幕门口, 宰杀那公牛。

12 你要取些公牛的血, 用你的指头抹在祭坛的角上, 把其余的血都倒在祭坛脚前。

13 你要把一切遮盖内脏的脂油、肝叶、两个腰子和腰子上的脂油, 都取出来, 把它们焚烧在祭坛上。

14 至于公牛的肉、皮和粪, 你都要在营外用火焚化。因为这是赎罪祭。

15 "你要把一只公绵羊牵来, 亚伦和他儿子们要按手在这公绵羊的头上。

16 你要宰杀这公绵羊, 取些羊血, 洒在祭坛的周围。

17 你要把公绵羊切成块子, 再把内脏和羊腿洗净, 放在肉块和羊头上面。

18 你要把整只公绵羊焚烧在祭坛上; 这是献给耶和华的燔祭, 是献给耶和华馨香的火祭。

19 "你要把另一只公绵羊也牵来, 亚伦和他儿子们要按手在这公绵羊的头上。

20 你要宰杀这公绵羊, 取些血, 抹在亚伦的右耳垂上, 以及他儿子们的右耳垂上, 又抹在他们右手的大拇指上, 和他们右脚的大拇趾上; 并且要把血洒在祭坛的周围。

21 你要从坛上取一点血, 也取一点膏油, 弹在亚伦身上和他的衣服上, 并且要弹在他儿子的身上和他们的衣服上。这样, 他和他的衣服, 他儿子和他们的衣服就都一同成圣。

22 你要从这公绵羊身上取出脂油和肥尾巴, 遮盖内脏的脂油和肝叶、两个腰子和腰子上的脂油, 以及右腿, 因为这是授圣职的时候, 所要献的公绵羊,

23 你要从摆在耶和华面前载无酵饼的篮子里取一个圆饼、一个油饼和一个薄饼。

24 你要把这一切都放在亚伦和他儿子的手上; 你要在耶和华面前把他们摇动作摇祭。

25 你要从他们手中接过来, 向着祭坛把这些东西烧在燔祭之上, 在耶和华面前作馨香之气, 这是献给耶和华的火祭。

26 "你要取亚伦授圣职的时候, 所献的公绵羊的胸, 在耶和华面前把它摇动作摇祭, 这就是你的分。

27 那作摇祭的胸和举祭的腿, 你都要使它们成圣, 就是亚伦和他儿子授圣职的时候, 所献的公绵羊, 被摇过被举过的部分。

28 这要作为亚伦和他儿子们从以色列人所得的分, 作为永远的定例, 因为这是举祭。这举祭要从以色列人的平安祭中分别出来, 归给耶和华作举祭。

29 "亚伦的圣衣要传给他的子孙, 要穿着受膏, 也要穿着受圣职。

30 亚伦的子孙中, 凡是接替他作祭司的, 每逢进入会幕在圣所里事奉的时候, 都要穿圣衣七天。

31 "你要把授圣职的时候所献的公绵羊取来, 在圣洁的地方烧它的肉。

32 亚伦和他的儿子要在会幕的门口吃这公绵羊的肉和篮子里的饼。

33 他们要吃那些用来赎罪的东西, 好使他们可以接受圣职, 可以成圣; 只是外人不可吃, 因为这些东西是圣物。

34 授圣职的时候所献的肉和饼, 如果有一点留到早晨, 你要把留下的用火烧了, 不可吃, 因为这是圣物。

35 "这样, 你要照我吩咐你的, 向亚伦和他的儿子行接受圣职的礼七天。

36 你要每天献公牛一头作赎罪祭, 用来赎罪; 你为祭坛行赎罪祭的时候, 你要洁净祭坛。而且你要用膏抹祭坛, 使祭坛成圣。

37 你要为祭坛行赎罪祭七天, 也要使它成圣, 这样, 祭坛就成为至圣; 一切触着祭坛的东西, 都要成圣。

38 "这就是你要献在祭坛的: 每天两只一岁的羊羔。

39 第一只羊你要在早晨献上; 第二只在傍晚的时候献上,

40 和这一只羊同献的, 要用一公斤细面与一公升榨成的油混和, 又要用一公升酒作奠祭。

41 那另一只羊你要在傍晚的时候献上, 照着早晨的素祭和它的奠祭一样办理, 作馨香之气, 作献给耶和华的火祭。

42 这要作你们世世代代常献的燔祭, 献在会幕的门口, 耶和华的面前, 我要在那里与你们相会, 在那里和你们说话。

43 我要在那里与以色列人相会, 会幕就会因我的荣耀被尊为圣。

44 我要使会幕和祭坛成圣, 也要使亚伦和他的儿子成圣, 作祭司事奉我。

45 我要住在以色列人中间, 我也要作他们的 神。

46 他们必知道我是耶和华他们的 神, 就是从埃及地把他们领出来的, 为要住在他们中间。我是耶和华他们的 神。"