1 Kaj el la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
2 Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
3 Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo kaj de la bisino per artista laboro.
4 Surŝultraĵojn kunigantajn ili faris al ĝi; sur siaj du finoj ĝi estis ligita.
5 Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estis kontinuaĵo de ĝi, la sama laboraĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
6 Kaj ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laŭ la nomoj de la filoj de Izrael.
7 Kaj li metis ilin sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
8 Kaj ili faris la surbrustaĵon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino.
9 Ĝi estis kvarangula; ili faris la surbrustaĵon duobla; manstreĉo estis ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo; ĝi estis duobla.
10 Kaj ili enmetis en ĝin kvar vicojn da ŝtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo;
11 kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;
12 kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;
13 kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. Ĉiuj vicoj estis en oraj kadretoj.
14 Kaj la ŝtonoj estis laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj.
15 Kaj ili faris al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro.
16 Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo.
17 Kaj ili metis la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo.
18 Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko.
19 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur ĝia rando interna, direktita al la efodo.
20 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo.
21 Kaj ili alligis la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
22 Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksaĵo.
23 Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de ŝildo; borderon havis la aperturo ĉirkaŭe, por ke ĝi ne disŝiriĝu.
24 Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa ŝtofo, tordita.
25 Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe inter la granatoj;
26 tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
27 Kaj ili faris la ĥitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,
28 kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,
29 kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
30 Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.
31 Kaj ili alfortikigis al ĝi laĉon el blua ŝtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
32 Tiel finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
33 Kaj ili alportis la konstruaĵon al Moseo, la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;
34 kaj la kovron el ruĝaj virŝafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;
35 la keston de atesto kaj ĝiajn stangojn kaj la fermoplaton;
36 la tablon, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la panon de propono;
37 la puran kandelabron, ĝiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la oleon por lumigado;
38 kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;
39 la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon;
40 la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, ĝiajn ŝnurojn kaj najlojn, kaj ĉion, kio apartenas al la servado en la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno;
41 la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.
42 Konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.
43 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris ĝin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.
1 他们用蓝色紫色朱红色线做彩衣, 在圣所供职时穿着; 又照着耶和华吩咐摩西的, 为亚伦做圣衣。
2 又用金线、蓝色紫色朱红色线和捻的细麻做以弗得。
3 他们把金子锤成薄片, 剪成细线, 用巧工织在蓝色紫色朱红色线和细麻之中。
4 又为以弗得做相连的肩带, 把以弗得的两端连接起来。
5 上面的带子, 做法好像以弗得一样, 与以弗得连在一起, 都用金线、蓝色紫色朱红色线和捻的细麻做的, 是照着耶和华吩咐摩西的。
6 他们预备了两块红玛瑙宝石, 镶嵌在金槽里, 又用刻图章的方法刻上以色列众子的名字,
7 把这两块宝石放在以弗得的两条肩带上, 作以色列人的记念石, 是照着耶和华吩咐摩西的。
8 他又用巧设的图案手工做胸牌, 像做以弗得一样, 用金线、蓝色紫色朱红色线和捻的细麻做的。
9 胸牌是正方形的; 他们把胸牌做成双层, 长二十二公分, 宽二十二公分, 是双层的。
10 又把四行宝石镶在上面, 一行是红宝石、黄玉、翡翠, 这是第一行。
11 第二行是紫宝石、蓝宝石、金钢石。
12 第三行是黄玛瑙、白玛瑙、紫晶。
13 第四行是水苍玉、红玛瑙、碧玉; 这些宝石都是镶在金槽里。
14 这些宝石代表以色列众子的名字, 共有十二块; 用刻图章的方法, 每块刻上一个名字, 十二块代表十二个支派。
15 又在胸牌上用纯金做链子, 像拧绳子一般做成。
16 又做两个金槽和两个金环, 把两个金环安放在胸牌的两端,
17 把那两条金绳穿在胸牌两端的环子里;
18 又把金绳的另两端接在两槽上, 再把它们连在以弗得前面的肩带上。
19 他又做两个金环, 安放在胸牌的两端, 在胸牌的两边, 就是在以弗得里面的边上。
20 他又做两个金环, 安放在以弗得前面两条肩带的下边, 靠近相连的地方, 在以巧工做成的以弗得的肩带上面。
21 他们用蓝色细带子把胸牌系住, 就是把胸牌的环子和以弗得的环子系在一起, 使胸牌可以贴在以巧工织成的以弗得的带子上, 免得胸牌从以弗得上脱落, 这是照着耶和华吩咐摩西的。
22 又做以弗得的外袍, 是织成的, 全件是蓝色的。
23 在外袍的中间有一领口, 如同战袍的领口, 领口的周围有领边, 免得领口破裂。
24 又在外袍的底边上, 用蓝色紫色朱红色线和捻的细麻做石榴。
25 他又用纯金做铃铛, 把金铃安放在石榴中间, 就是安放在外袍周围底边上的石榴中间:
26 一个金铃, 一个石榴, 一个金铃, 一个石榴, 在外袍周围的底边上, 在供职时穿用; 都是照着耶和华吩咐摩西的。
27 他又用织成的细麻布替亚伦和他的儿子做内袍,
28 并且用细麻做礼冠, 用细麻做头巾, 用捻的细麻做细麻布裤子,
29 以及用捻的细麻和蓝色紫色朱红色线, 用刺绣的手工做腰带; 都是照着耶和华吩咐摩西的。
30 他们用纯金做圣冠上的牌子, 又用刻图章的方法, 在上面刻着"归耶和华为圣"的字样。
31 又用一条蓝色细带子把牌子系住, 系在礼冠的上面, 都是照着耶和华吩咐摩西的。
32 于是, 帐幕, 就是会幕的一切工程都完成了; 凡是耶和华吩咐摩西的, 以色列人都照着作了; 这样, 他们就作完了会幕的一切工程。
33 他们把帐幕、会幕和会幕的一切器具都带到摩西那里, 就是钩子、木板、横闩、柱子、柱座、
34 染红公山羊皮的盖、海狗皮的盖和遮盖至圣所的幔子、
35 法柜、柜杠和施恩座,
36 桌子、桌子上的一切器具和陈设饼,
37 纯金的灯台与灯盏, 就是摆列在灯台上的灯盏和灯台上的一切器具, 以及点灯用的油;
38 金坛、膏油、芬芳的香和会幕的门帘;
39 铜坛、坛上的铜网、坛杠、坛上的一切器具、洗濯盆和盆座;
40 院子的幔幕、柱子、柱座、院子的门帘、绳子、钉子和帐幕, 以及会幕一切使用的器具;
41 在圣所供职用的彩衣、祭司亚伦的圣衣和他儿子供祭司职的衣服。
42 这一切工作, 耶和华怎样吩咐摩西, 以色列人就怎样作。
43 摩西查看了一切工作, 见他们所作的, 完全是耶和华吩咐的, 就给他们祝福。