1 Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj:

2 Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;

3 Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen;

4 Dan kaj Naftali, Gad kaj Aŝer.

5 Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

6 Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.

7 Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.

8 Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon.

9 Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;

10 ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando.

11 Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.

12 Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo.

13 Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.

14 Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

15 Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua.

16 Li diris:Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi.

17 Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.

18 Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?

19 Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono:Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj:antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj.

20 Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis.

21 Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.

22 Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante:Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.

1 以色列的众子, 各人带着家眷和雅各一同来到埃及。他们的名字是:

2 流本、西缅、利未、犹大、

3 以萨迦、西布伦、便雅悯、

4 但、拿弗他利、迦得、亚设。

5 他们全是雅各所生的, 共有七十人; 那时约瑟已经在埃及了。

6 后来, 约瑟和他所有的兄弟, 以及那一代的人都死了。

7 以色列人生养繁殖众多, 人数增加, 极其强盛, 遍满了那地。

8 那时, 有一位不认识约瑟的新王兴起来, 统治埃及。

9 他对自己的人民说: "看哪, 以色列民比我们众多强盛。

10 来吧, 我们要用巧计对付他们, 恐怕他们增多起来, 一旦发生战争, 他们就与我们的仇敌联合, 攻击我们, 并且离开这地。"

11 于是, 他们指派督工管辖他们, 加重他们的重担苦害他们, 他们为法老建造两座贮货城, 就是比东和兰塞。

12 但是, 埃及人越苦害他们, 他们就越发增多, 越发繁殖。埃及人就惧怕以色列人。

13 于是, 埃及人严严地使以色列人作苦工。

14 埃及人使他们因作苦工而觉得命苦, 他们要和泥、做砖、作田间各样的工; 这一切苦工, 埃及人都严严地驱使以色列人去作。

15 埃及王吩咐两个希伯来接生妇, 一个名叫施弗拉, 一个名叫普阿,

16 说: "你们给希伯来妇人接生的时候, 要看着她们临盆; 若是男孩, 你们要杀死他; 若是女孩, 她就可以活着。"

17 但是, 接生妇却敬畏 神, 不照着埃及王吩咐她们的去作, 竟让男孩活着。

18 于是, 埃及王把接生妇叫了来, 对她们说: "你们为什么作这事, 让男孩活着呢?"

19 接生妇回答法老: "希伯来妇人与埃及妇人不同; 她们很有活力, 接生妇还没有来到, 她们已经生产了。"

20 神恩待接生妇; 以色列民增多起来, 而且非常强盛。

21 接生妇因为敬畏 神, 神就为她们建立家室。

22 法老吩咐他的众民说: "凡是希伯来人所生的男孩, 你们都要把他投在河里; 凡是女孩, 就让她活着。"