1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

2 Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro.

3 Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis.

4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.

5 Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?

6 Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon.

7 Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro.

8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.

9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-Cefon.

10 Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

11 Kaj ili diris al Moseo:Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?

12 Tion ni diris ja al vi en Egiptujo:Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.

13 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.

14 La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

15 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.

16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.

17 Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.

18 Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.

19 Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili;

20 kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.

21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis.

22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.

24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.

25 Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.

26 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn.

27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro.

28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.

29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

30 Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.

31 Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

1 耶和华告诉摩西说:

2 "你要吩咐以色列人转回过来, 在比.哈希录前, 密夺和海之间安营; 你们要在巴力.洗分前, 对着巴力.洗分, 靠近海边的地方安营。

3 法老必论到以色列人的事, 说: ‘他们在这地走迷了路, 旷野把他们困住了。’

4 我要使法老的心刚硬, 他就必追赶他们; 这样, 我就可以在法老身上和他的全军身上得到荣耀, 埃及人就必知道我是耶和华。"于是以色列人就这样行了。

5 有人告诉埃及王说: "以色列人逃走了。"法老和他的臣仆对以色列人的心就改变了, 他们说: "我们让以色列人离开, 不再服事我们, 我们作了什么事呢?"

6 法老就预备他的马车, 带着他的人民一同去,

7 并且带着六百辆特选的马车和埃及所有的马车, 每辆马车上都有马车长。

8 耶和华使埃及王法老的心刚硬, 法老就追赶以色列人; 因为以色列是靠着耶和华高举的手出来的。

9 埃及人追赶他们, 法老所有的马匹、战车和他的马兵与军队, 就在海边, 靠近比.哈希录, 对着巴力.洗分他们安营的地方追上了他们。

10 法老走近的时候, 以色列人举目观看, 看见埃及人正追赶过来, 就非常惧怕, 向耶和华呼求。

11 他们对摩西说: "难道埃及没有坟墓, 你要把我们带来死在旷野吗?你为什么这样待我们, 把我们从埃及领出来呢?

12 我们在埃及的时候, 不是对你说过: ‘不要管我们, 我们要服事埃及人’这话吗?因为服事埃及人比死在旷野还好。"

13 摩西对人民说: "不要惧怕, 要站着, 观看耶和华今天为你们施行的拯救; 因为你们今天看见的埃及人, 必永远不再看见了。

14 耶和华必为你们争战, 你们必须安静, 不要作声。"

15 耶和华对摩西说: "你为什么向我呼求呢?吩咐以色列人往前走。

16 你要把你的杖举起来, 向海伸手, 把海分开, 叫以色列人下到海中走干地。

17 看哪, 我要使埃及人的心刚硬, 他们就必跟着以色列人下去; 这样, 我必在法老和他的全军身上, 以及他的马车和马兵身上得到荣耀。

18 我在法老身上, 以及他的马车和马兵身上得到荣耀的时候, 埃及人就知道我是耶和华。"

19 在以色列营前行走的 神的使者, 转到他们后面去; 云柱也从他们前面转过去, 立在他们后面。

20 云柱来到埃及营和以色列营中间; 云柱一边是黑暗的, 一边却光照着黑夜。这样整夜彼此都不能接近。

21 摩西向海伸手, 耶和华就用极强的东风, 一夜之间使海水退去; 他使海变成干地, 海水也分开了。

22 以色列人下到海中走干地, 水在他们的左右作了墙垣。

23 埃及人追赶过来, 法老所有的马匹、马车和马兵, 都跟着以色列人下到海中去。

24 到了晨更的时候, 耶和华透过云柱火柱向下观看埃及人的军兵, 并且使埃及人的军兵大起混乱。

25 又使他们的车轮脱落, 行驶困难, 因此埃及人说: "我们从以色列人面前逃跑吧, 因为耶和华为他们争战, 攻击埃及人了。"

26 耶和华对摩西说: "你要向海伸手, 使水回流到埃及人身上, 流到他们的战车和马兵身上。"

27 摩西就向海伸手, 到了天亮的时候, 海水流回原处; 埃及人逆流逃跑的时候, 耶和华就把他们投在海中。

28 海水一回流, 就淹没了马车、马兵和那些跟着以色列人下海去的法老的全军, 连一个也没有余下。

29 以色列人却在海中走干地, 水在他们的左右作了墙垣。

30 这样, 耶和华就在那一天把以色列人从埃及人的手里拯救了出来; 以色列人看见埃及人都死在海边。

31 以色列人看见耶和华向埃及人所显大能的手, 就敬畏耶和华, 又信服耶和华和他的仆人摩西。