1 Al la ĥorestro. Kanto-psalmo. Ĝoje kriu al Dio tuta la tero.
2 Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
3 Diru al Dio:Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
4 La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
5 Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
6 Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
7 Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
8 Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
9 Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
10 Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
11 Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13 Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14 Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
15 Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
16 Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
17 Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
18 Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
19 Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo.
20 Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.
1 全地的居民哪! 你们应当向 神欢呼。(本节在《马索拉抄本》包括细字标题)
2 你们要歌颂他名的荣耀, 把荣耀和赞美都归给他。
3 要对 神说: "你的作为多么可畏! 因你伟大的能力, 你的仇敌必向你假意归顺。
4 全地的居民都必敬拜你, 向你歌颂, 歌颂你的名。"(细拉)
5 你们来看 神的作为, 他向世人所作的事是可畏惧的。
6 他把海变为干地, 众人就步行过河, 我们要在那里因他欢喜。
7 他以自己的权能永远统管万有, 他的眼睛鉴察万国, 悖逆的人不可自高。(细拉)
8 万民哪! 你们要称颂我们的 神, 宣扬赞美他的声音。
9 他保全我们的性命, 不使我们的脚动摇。
10 神啊! 你试炼了我们, 熬炼了我们, 如同熬炼银子一般。
11 你使我们进入网罗, 把重担放在我们的背上。
12 你使人驾车轧我们的头, 我们经过水火, 你却把我们领到丰盛之地。
13 我要带着燔祭进你的殿, 我要向你还我的愿,
14 就是在急难的时候, 我嘴唇所许的, 我口里所说的。
15 我要把肥美的牲畜作燔祭, 连同公绵羊的馨香祭献给你, 我并且要把公牛和公山羊献上。(细拉)
16 所有敬畏 神的人哪! 你们都要来听, 我要述说他为我所行的事。
17 我曾用口向他呼求, 我曾用舌头颂赞他。
18 如果我心里偏向罪孽, 主必不听;
19 神却垂听了, 他留心听了我祷告的声音。
20 神是应当称颂的, 他没有拒绝我的祷告, 也没有使他的慈爱离开我。