1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
2 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
3 Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
4 Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
5 Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
6 Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
7 Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
8 Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.
10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
11 Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
13 Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
1 耶和华啊! 王因你的力量快乐, 因你的救恩大大欢呼。
2 他心里所愿的, 你赐给了他; 他嘴唇所求的, 你没有拒绝。(细拉)
3 你以美福迎接他, 把精金的冠冕戴在他头上。
4 他向你求寿, 你就赐给他, 就是长久的日子, 直到永远。
5 他因你的救恩大有荣耀, 你又把尊荣和威严加给他。
6 你把永远的福分赐给他, 又使他因与你同在的喜乐欢欣。
7 王倚靠耶和华, 靠着至高者的慈爱, 他必不至动摇。
8 你的手要搜出你所有的仇敌, 你的右手必搜出那些恨你的人。
9 你出现的时候, 就要使他们像炽热的火炉; 耶和华必在他的震怒中吞灭他们, 火必烧灭他们。
10 你必从地上除灭他们的子孙, 从人间除灭他们的后裔。
11 虽然他们定下恶计害你, 他们所设的阴谋却不能成功。
12 你的箭扣上弦, 对准他们的脸的时候, 他们必转身而逃。
13 耶和华啊! 愿你因自己的能力被尊崇, 好让我们歌唱, 颂赞你的大能。