1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.7 Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.8 Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.10 Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.
1 神啊! 你是我的 神, 我要切切寻求你; 在干旱、疲乏、无水之地, 我的心, 我的身, 都渴想你, 切慕你。 2 因此, 我在圣所中瞻仰你, 为要见你的能力和荣耀。 3 因你的慈爱比生命更好, 我的嘴唇要颂赞你。 4 我要一生称颂你, 我要奉你的名举手祷告。 5 我的心满足, 就像饱享了骨髓肥油; 我要用欢乐的嘴唇赞美你。 6 我在床上记念你, 我整夜默想你。 7 因为你帮助了我, 我要在你翅膀的荫下欢呼。 8 我心紧紧追随你; 你的右手扶持我。 9 但那些寻索我、要杀我的人, 必下到地的深处。 10 他们必交在刀剑之下, 成了野狗的食物。 11 但王必因 神欢喜; 所有指着 神起誓的, 都必可以夸耀; 说谎的人的口却必被塞住。