1 De David, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris. Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.

4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.

8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.

11 Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.

12 Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:

13 Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.

19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.

20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.

21 La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.

22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

1 我要时常称颂耶和华, 赞美他的话必常在我口中。

2 我的心要因耶和华夸耀, 困苦的人听见了就喜乐。

3 你们要跟我一起尊耶和华为大, 我们来一同高举他的名。

4 我曾求问耶和华, 他应允了我, 救我脱离一切恐惧。

5 人仰望他, 就有光彩, 他们的脸必不蒙羞。

6 我这困苦人呼求, 耶和华就垂听, 拯救我脱离一切患难。

7 耶和华的使者, 在敬畏他的人周围扎营, 搭救他们。

8 你们要亲自体验, 就知道耶和华是美善的; 投靠他的人, 都是有福的。

9 耶和华的圣民哪! 你们要敬畏他, 因为敬畏他的一无所缺。

10 少壮狮子有时还缺食挨饿, 但寻求耶和华的, 什么好处都不缺。

11 孩子们! 你们要来听我; 我要教导你们敬畏耶和华。

12 谁喜爱生命, 爱慕长寿, 享受美福,

13 就要禁止舌头不出恶言, 嘴唇不说诡诈的话;

14 也要离恶行善, 寻找并追求和睦。

15 耶和华的眼睛看顾义人, 他的耳朵垂听他们的呼求。

16 耶和华的脸敌对作恶的人, 要把他们的名从世上除掉。

17 义人哀求, 耶和华就垂听, 搭救他们脱离一切患难,

18 耶和华亲近心中破碎的人, 拯救灵里痛悔的人,

19 义人虽有许多苦难, 但耶和华搭救他脱离这一切。

20 耶和华保全他一身的骨头, 连一根也不容折断。

21 恶人必被恶害死; 憎恨义人的, 必被定罪。

22 耶和华救赎他仆人的性命; 凡是投靠他的, 必不被定罪。