1 Kanto de suprenirado. Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,2 Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.3 Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.4 La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.5 Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.6 Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;7 Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.8 Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.
1 愿以色列说: "从我幼年以来, 敌人就多次苦害我。(本节在《马索拉抄本》包括细字标题) 2 从我幼年以来, 敌人虽然多次苦害我, 却没有胜过我。 3 他们好像犁田的人犁在我的背上, 所犁的沟甚长。 4 但耶和华是公义的, 他砍断了恶人的绳索。" 5 愿所有恨恶锡安的, 都蒙羞退后。 6 愿他们像屋顶上的草, 尚未长大, 就枯干了; 7 收割的不够一把, 捆禾的不够满怀。 8 过路的人也不说: "愿耶和华所赐的福临到你们; 我们奉耶和华的名祝福你们。"