Publicidade

Salmos 146

1 Haleluja! Gloru, ho mia animo, la Eternulon.2 Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.3 Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.4 Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.5 Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,6 Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;7 Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;8 La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;9 La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.10 La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!

1 你们要赞美耶和华。我的心哪! 要赞美耶和华。 2 我还活着的时候, 我要赞美耶和华; 我还在世上的时候, 我要歌颂我的 神。 3 你们不要倚靠权贵, 不要倚靠世人, 他们一点都不能救助你们。 4 他们的气一断, 就归回尘土; 他们所计划的, 当天就幻灭了。 5 以雅各的 神为自己的帮助, 仰望耶和华他的 神的, 这人就是有福的。 6 耶和华造天、地、海, 和其中的万物; 他持守信实, 直到永远。 7 他为受欺压的人伸冤, 赐食物给饥饿的人, 耶和华使被囚的得自由。 8 耶和华开了瞎子的眼睛, 耶和华扶起被压迫的人, 耶和华喜爱义人。 9 耶和华保护寄居的, 扶持孤儿寡妇, 却使恶人的行动挫败。 10 愿耶和华作王, 直到永远! 锡安哪! 愿你的 神作王, 直到万代。你们要赞美耶和华。

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-