1 Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.2 La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.3 De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.4 Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro.5 Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,6 Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron,7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,8 Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?9 Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!
1 你们要赞美耶和华。耶和华的仆人哪! 你们要赞美, 要赞美耶和华的名。 2 耶和华的名是应当称颂的, 从现在直到永远。 3 从日出之地到日落之处, 耶和华的名都该受赞美。 4 耶和华高过万国, 他的荣耀超越诸天。 5 谁像耶和华我们的 神呢?他坐在至高之处, 6 他俯首垂顾天上和地下的事。 7 他从灰尘中抬举贫寒人, 从粪堆中提拔穷乏人, 8 使他们和权贵同坐, 就是和他子民中的权贵同坐, 9 他使不能生育的妇人安居家中, 成了有许多儿女的快乐母亲。你们要赞美耶和华。