1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.3 Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?6 Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.9 Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.
1 耶和华啊! 求你不要在烈怒中责备我, 也不要在气忿中管教我。 2 耶和华啊! 求你恩待我, 因为我软弱; 耶和华啊! 求你医治我, 因为我的骨头发抖。 3 我的心也大大战栗, 耶和华啊! 要等到几时呢? 4 耶和华啊! 求你回转搭救我, 因你慈爱的缘故拯救我。 5 因为在死亡之地无人记念你, 在阴间有谁称谢你呢? 6 我因悲叹而疲惫, 我夜夜流泪, 把床漂起, 把床榻浸透。 7 我因愁烦眼目昏花, 因众多的仇敌视力衰退。 8 你们所有作恶的人, 离开我去吧, 因为耶和华听了我哀哭的声音。 9 耶和华听了我的恳求, 耶和华必接纳我的祷告。 10 我所有的仇敌都必蒙羞, 大大惊惶; 眨眼之间, 他们必蒙羞后退。