1 Kaj la Izraelidoj ĵuris en Micpa, dirante:Neniu el ni donos sian filinon edzinige al Benjamenido.

2 Kaj la popolo venis en Bet-Elon, kaj restis tie ĝis la vespero antaŭ Dio, kaj levis sian voĉon kaj forte ploris,

3 kaj diris:Kial, ho Eternulo, Dio de Izrael, fariĝis tio en Izrael, ke malaperis nun el Izrael unu tribo?

4 La morgaŭan tagon la popolo leviĝis frue kaj konstruis tie altaron kaj oferis bruloferojn kaj pacoferojn.

5 Kaj la Izraelidoj diris:Kiu homo el ĉiuj triboj de Izrael ne venis kun la komunumo al la Eternulo? Ĉar estis farita granda ĵuro pri tiuj, kiuj ne venis al la Eternulo en Micpan, ke ili estos mortigitaj.

6 Kaj la Izraelidoj ekpentis pri siaj fratoj la Benjamenidoj, kaj diris:Forhakita estas hodiaŭ unu tribo el Izrael!

7 kion ni faros al ili, al la restintoj, koncerne edzinojn? ni ĵuris ja per la Eternulo, ke ni ne donos al ili edzinojn el niaj filinoj.

8 Kaj ili diris:Kiu homo el la triboj de Izrael ne venis al la Eternulo en Micpan? Kaj tiam montriĝis, ke en la tendaron al la komunumo venis neniu el Jabeŝ en Gilead.

9 Kaj oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead.

10 Tiam la komunumo sendis tien dek du mil homojn el la viroj batalkapablaj, kaj ordonis al ili jene:Iru kaj mortigu per glavo la loĝantojn de Jabeŝ en Gilead, ankaŭ la virinojn kaj infanojn.

11 Kaj tiel agu:ĉiun virseksulon, kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis kuŝejon de viro, ekstermu.

12 Kaj ili trovis inter la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead kvarcent junajn virgulinojn, kiuj ne ekkonis kuŝejon de viro; kaj ili venigis ilin en la tendaron en Ŝilon, kiu estas en la lando Kanaana.

13 Kaj la tuta komunumo sendis, por paroli kun la Benjamenidoj, kiuj estis ĉe la roko Rimon, kaj anonci al ili pacon.

14 Tiam la Benjamenidoj revenis, kaj oni donis al ili la virinojn, kiuj restis vivaj el la virinoj de Jabeŝ en Gilead; sed ne estis sufiĉe por ili.

15 Kaj la popolo bedaŭris pri Benjamen, ĉar la Eternulo faris fendon en la triboj de Izrael.

16 Kaj la plejaĝuloj de la komunumo diris:Kion ni faru al la restintoj koncerne edzinojn? ekstermitaj estas ja la virinoj de Benjamen.

17 Kaj ili diris:La restintoj el la Benjamenidoj bezonas ja heredontojn, por ke ne malaperu tribo el Izrael;

18 kaj ni ne povas doni al ili edzinojn el niaj filinoj, ĉar la Izraelidoj ĵuris, dirante:Malbenita estu tiu, kiu donos edzinon al Benjamenido.

19 Sed ili diris:Jen ĉiujare estas festo de la Eternulo en Ŝilo, kiu estas norde de Bet-El, oriente de la vojo, kiu kondukas de Bet-El al Ŝeĥem, kaj sude de Lebona.

20 Kaj ili ordonis al la Benjamenidoj jene:Iru kaj faru insidon en la vinberĝardenoj;

21 kaj kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci en rondoj, tiam eliru el la vinberĝardenoj kaj kaptu al vi ĉiu edzinon el la knabinoj de Ŝilo kaj iru en la landon de la Benjamenidoj.

22 Kaj se venos iliaj patroj aŭ fratoj kun plendo al ni, ni diros al ili:Pardonu nin pro ili; ĉar ni ne prenis por ĉiu edzinon en la milito, kaj vi ne donis al ili; tial vi estas nun senkulpaj.

23 Kaj tiel agis la Benjamenidoj, kaj prenis edzinojn laŭ sia nombro el la dancrondoj, rabinte ilin; kaj ili iris kaj revenis al sia posedaĵo kaj konstruis urbojn kaj ekloĝis en ili.

24 Kaj en la sama tempo disiris de tie la Izraelidoj, ĉiu al sia tribo kaj al sia familio, kaj ĉiu foriris de tie al sia posedaĵo.

25 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.

1 以色列人在米斯巴曾经起誓说: "我们中间不可有人把自己的女儿嫁给便雅悯人作妻子。"

2 众人来到伯特利, 在那里坐在 神面前直到晚上, 放声大哭,

3 说: "耶和华以色列的 神啊, 今日以色列中缺少了一个支派, 为什么在以色列中发生这事呢?"

4 次日, 众人清早起来, 在那里筑了一座祭坛, 献上燔祭和平安祭。

5 以色列人彼此说: "以色列各支派中, 谁没有与会众上到耶和华面前来呢?"因为他们曾经起过很严厉的誓, 说: "不上米斯巴到耶和华面前的, 必把他处死。"

6 以色列人为他们的兄弟便雅悯难过, 说: "今天以色列中有一个支派被剪除了。

7 我们曾经指着耶和华起过誓, 必不把我们的女儿给便雅悯人作妻子, 那么现在我们当怎样办理, 使他们剩下的人有妻子呢?"

8 他们又彼此问: "以色列各支派中, 有谁没有上米斯巴到耶和华面前来的呢?"他们就发现基列.雅比中没有一人去到营中会众那里。

9 众人被数点的时候, 就发现基列.雅比的居民中没有一人在那里。

10 因此会众从勇士中差派一万二千人到那里去, 吩咐他们说: "你们去用刀击杀基列.雅比的居民, 连妇女与孩子都要杀。

11 你们要这样行, 你们要把所有的男子, 和所有与男子同过房的女子, 完全毁灭。"

12 他们在基列.雅比的居民中, 找到了四百个未曾与人同房, 也未曾与男子同寝的年轻少女, 就把她们带到迦南地的示罗营那里。

13 全体会众又派人到临门的磐石那里, 对便雅悯人说话, 向他们宣告和平。

14 那时便雅悯人回来了, 以色列人就把他们保留的基列.雅比的女子给他们作妻子, 但还是不够。

15 众人为便雅悯人难过, 因为耶和华使以色列众支派中有了缺口。

16 会众中的长老说: "便雅悯的女子既然都被除灭了, 我们应怎样行, 使那些余下的人有妻子呢?"

17 又说: "便雅悯逃脱的人应有地业, 免得有个支派从以色列中被消灭。

18 但是我们不能把我们自己的女儿给他们作妻子。"因为以色列人曾经起誓说: "把女儿给便雅悯人作妻子的, 是可咒诅的。"

19 他们又说: "看哪, 每年在示罗都举行耶和华的节期; 示罗就是在伯特利的北面, 从伯特利上示剑的大路的东面, 在利波拿的南面。"

20 于是他们吩咐便雅悯人说: "你们去在葡萄园中设下埋伏;

21 在那里观看, 示罗的女子出来跳舞的时候, 你们就从葡萄园出来, 从示罗的女子中, 各抢一个作妻子, 然后回便雅悯地去。

22 如果她们的父亲或是兄弟来与我们争论, 我们就对他们说: ‘求你们恩待他们吧, 因为我们在战场上没有给他们留下女子作妻子, 而且这次又不是你们把女儿给他们; 若是你们给的, 你们就有罪了。’"

23 于是便雅悯人照样行了: 按着他们的数目, 从跳舞的女子中强抢她们作妻子, 然后离开那里, 回到自己的地业去, 重建城市, 住在其中。

24 那时, 以色列人离开那里, 各人回到自己的支派和自己的家族去; 他们离开那里, 各人回到自己的地业去。

25 在那些日子, 以色列中没有王, 各人都行自己看为对的事。