1 Estis homo sur la monto de Efraim; lia nomo estis Miĥa.
2 Li diris al sia patrino:La mil kaj cent arĝentaj moneroj, kiujn oni prenis de vi kaj pro kiuj vi malbenis antaŭ miaj oreloj, jen la arĝento estas ĉe mi; mi prenis ĝin. Kaj lia patrino diris:Mia filo estu benata de la Eternulo.
3 Kaj li redonis la mil kaj cent arĝentajn monerojn al sia patrino. Kaj lia patrino diris:Mi dediĉis la arĝenton al la Eternulo el mia mano por mia filo, por fari figuron kaj idolon; nun mi redonas ĝin al vi.
4 Sed li redonis la arĝenton al sia patrino. Lia patrino prenis ducent arĝentajn monerojn kaj donis ilin al orfandisto, kaj li faris el tio figuron kaj idolon, kiu restis en la domo de Miĥa.
5 Tiu homo Miĥa havis domon de dio; kaj li faris efodon kaj domajn diojn, kaj konsekris unu el siaj filoj, ke li estu por li pastro.
6 En tiu tempo ne ekzistis reĝo ĉe Izrael; ĉiu faradis tion, kio plaĉis al li.
7 Estis junulo el Bet-Leĥem de Jehuda, el familio de Jehudaidoj, li estis Levido kaj loĝis tie.
8 Tiu homo iris el la urbo, el Bet-Leĥem de Jehuda, por ekloĝi tie, kie li trovos oportune. Kaj li venis dum sia vojirado sur la monton de Efraim al la domo de Miĥa.
9 Kaj Miĥa diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:Mi estas Levido el Bet-Leĥem de Jehuda, kaj mi iras, por ekloĝi tie, kie mi trovos oportune.
10 Tiam Miĥa diris al li:Restu ĉe mi kaj estu por mi patro kaj pastro, kaj mi donados al vi po dek arĝentaj moneroj ĉiujare kaj necesajn vestojn kaj manĝaĵon. Kaj la Levido iris.
11 Kaj la Levido konsentis resti ĉe tiu homo, kaj la junulo estis por li kiel unu el liaj filoj.
12 Kaj Miĥa konsekris la Levidon, kaj la junulo fariĝis por li pastro kaj loĝis en la domo de Miĥa.
13 Kaj Miĥa diris:Nun mi scias, ke la Eternulo bonfaros al mi, ĉar Levido fariĝis por mi pastro.
1 以法莲山地有一个人, 名叫米迦。
2 他对自己的母亲说: "你那十二公斤银子被人拿去了, 关于这事你曾说了咒诅的话, 我也亲自听见了。看哪! 那些银子在我这里, 是我拿去了。"他母亲说: "愿我儿蒙耶和华赐福。"
3 米迦就把那十二公斤银子归还给他母亲; 他母亲说: "我把这些银子从我手中分别为圣, 为我的儿子归给耶和华, 好做一个雕像, 一个铸像; 现在, 我要还给你。"
4 米迦把银子还给他母亲以后, 他母亲取出二千三百克银子交给银匠, 制造一个雕像和一个铸像, 都放在米迦的家里。
5 米迦这人有一间神庙, 又制造以弗得和家中的神像, 并且立了他的一个儿子作祭司。
6 在那些日子, 以色列中没有王, 各人都行自己看为对的事。
7 有一个犹大伯利恒的青年人, 是属犹大家族的; 他本是个利未人, 在那里寄居。
8 这人离开犹大的伯利恒城, 要找一个可以寄居的地方; 途中, 他到了以法莲山地, 米迦的家那里。
9 米迦问他: "你是从哪里来的?"他回答米迦: "我是个利未人, 是从犹大的伯利恒来的, 我来要找一个可以寄居的地方。"
10 米迦对他说: "你与我住在一起吧, 作我的师父和祭司; 我每年给你一百一十四克银子、一套衣服和食用。"利未人就进了米迦的家。
11 他同意与那人同住; 那人看待这青年人好像自己的一个儿子一样。
12 米迦立了这利未青年作他的祭司, 住在米迦的家里。
13 米迦说: "现在我知道耶和华必善待我, 因为有一个利未人作我的祭司。"