1 Post kelka tempo, en la tempo de rikoltado de tritiko, Ŝimŝon vizitis sian edzinon, alportante kapridon, kaj diris:Mi envenos al mia edzino en la internan ĉambron. Sed ŝia patro ne permesis al li eniri.

2 Kaj ŝia patro diris:Mi pensis, ke vi ekmalamis ŝin, kaj mi donis ŝin al via amiko. Jen ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi; ŝi fariĝu via, anstataŭ tiu.

3 Sed Ŝimŝon diris al ili:Ĉi tiun fojon mi estos senkulpa antaŭ la Filiŝtoj, se mi faros al ili malbonon.

4 Kaj Ŝimŝon iris, kaj kaptis tricent vulpojn kaj prenis torĉojn, kaj turnis voston al vosto kaj alligis po unu torĉo meze inter ĉiuj du vostoj.

5 Kaj li ekbruligis per fajro la torĉojn kaj pelis ilin sur la grenkampojn de la Filiŝtoj kaj forbruligis la garbojn kaj la ankoraŭ ne rikoltitan grenon kaj la vinberĝardenojn kaj la olivarbojn.

6 Kaj la Filiŝtoj diris:Kiu tion faris? Kaj oni respondis:Ŝimŝon, bofilo de la Timnaano; ĉar ĉi tiu prenis lian edzinon kaj fordonis ŝin al lia amiko. Kaj la Filiŝtoj iris kaj forbruligis per fajro ŝin kaj ŝian patron.

7 Tiam Ŝimŝon diris al ili:Se vi agas tiel, tiam mi ne ĉesos, antaŭ ol mi faros venĝon kontraŭ vi.

8 Kaj li forte batis al ili la krurojn kaj la lumbojn; poste li iris kaj ekloĝis en la fendego de la roko Etam.

9 Tiam la Filiŝtoj iris kaj stariĝis tendare en la regiono de Jehuda kaj etendiĝis ĝis Leĥi.

10 Kaj la Jehudaidoj diris:Pro kio vi eliris kontraŭ nin? Kaj ili respondis:Ni venis, por ligi Ŝimŝonon, por agi kun li, kiel li agis kun ni.

11 Tiam iris tri mil homoj el Jehuda al la fendego de la roko Etam, kaj diris al Ŝimŝon:Ĉu vi ne scias, ke la Filiŝtoj regas super ni? kion do vi faris al ni? Kaj li diris al ili:Kiel ili agis kun mi, tiel mi agis kun ili.

12 Kaj ili diris al li:Ni venis, por ligi vin, por doni vin en la manojn de la Filiŝtoj. Tiam Ŝimŝon diris al ili:Ĵuru al mi, ke vi ne mortigos min.

13 Kaj ili diris al li jene:Ne; ni nur ligos vin kaj transdonos vin en iliajn manojn, sed certe ni ne mortigos vin. Kaj ili ligis lin per du novaj ŝnuroj kaj elkondukis lin el la roko.

14 Kiam li venis al Leĥi, la Filiŝtoj ĝojkriante iris renkonte al li. Sed venis sur lin la spirito de la Eternulo, kaj la ŝnuroj, kiuj estis sur liaj brakoj, fariĝis kiel lino, bruligita de fajro, kaj liaj katenoj disfalis de liaj manoj.

15 Kaj li trovis freŝan makzelon de azeno, kaj li etendis sian manon kaj prenis ĝin kaj mortigis per ĝi mil homojn.

16 Kaj Ŝimŝon diris: Per makzelo de azeno grandegan amason, Per makzelo de azeno mi mortigis mil homojn.

17 Kiam li finis paroli, li forĵetis el sia mano la makzelon; kaj li donis al tiu loko la nomon Ramat-Leĥi.

18 Kaj li eksentis grandan soifon, kaj li ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Vi faris per la mano de Via sklavo tiun grandan savon; kaj nun mi devas morti de soifo kaj fali en la manojn de la necirkumciditoj!

19 Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago:Fonto de la Vokanto en Leĥi.

20 Kaj li estis juĝisto de Izrael en la tempo de la Filiŝtoj dum dudek jaroj.

1 过了些日子, 到收割麦子的时候, 参孙带着一只山羊羔去看他的妻子; 他心里说: "我要进内室去见我的妻子。"但是他妻子的父亲不让他进去。

2 她父亲说: "我以为你非常恨她, 所以我把她给了你的一个同伴; 她的妹妹不是比她更美丽吗?你可以娶来代替她啊。"

3 参孙对他们说: "这次如果我加害非利士人, 就可以不必负责了。"

4 于是参孙去捉了三百只狐狸, 又拿了火把来, 把狐狸尾巴对尾巴缚在一起, 又把一枝火把插在两条尾巴中间。

5 他点着了火把, 就放狐狸进入非利士人的禾田里, 把堆积的禾捆, 和未割的禾稼, 以及橄榄园都烧了。

6 非利士人问: "这是谁作的呢?"有人回答: "是亭拿人的女婿参孙作的, 因为他岳父把他的妻子给了他的同伴。"于是非利士人上去, 放火烧了那女子和她的父亲。

7 参孙对他们说: "你们既然这样行, 我必在你们身上报仇, 然后才肯罢休。"

8 参孙击打他们, 连腿带腰都砍断了, 那是一场极大的杀戮; 然后他下去, 住在以坦磐石的穴中。

9 非利士人上去, 在犹大安营, 在利希散开。

10 犹大人说: "你们为什么上来攻打我们呢?"他们说: "我们上来是要捆绑参孙, 要报复他向我们所行的。"

11 于是有三千犹大人下到以坦磐石的穴中去, 对参孙说: "非利士人统治我们, 你不知道吗?你为什么向我们行这事呢?"参孙对他们说: "他们怎样待我, 我也怎样待他们。"

12 犹大人对他说: "我们下来要捆绑你, 把你交在非利士人手里。"参孙对他们说: "你们要向我发誓, 你们不亲自杀害我。"

13 他们告诉他说: "我们不会杀害你, 我们只要把你捆绑住, 交在非利士人手里, 我们决不杀死你。"于是他们用两条新绳子把参孙捆绑起来, 从磐石的穴里把他带上来。

14 参孙来到利希, 非利士人就吶喊着出来迎接他, 耶和华的灵大大临到参孙身上, 他臂上的绳子就像被火烧的麻一样, 他的捆绑都从他的手上落下来。

15 他找着一块新鲜的驴腮骨, 就伸手拾起来, 击杀了一千人。

16 参孙说: "我用驴腮骨杀人成堆; 我用驴腮骨击杀了一千人。"

17 说完了, 就把那腮骨从手里拋出去, 因此那地方就叫拉末.利希("拉末.利希"意即"腮骨的山")。

18 参孙非常口渴, 就呼求耶和华说: "你既然借着你仆人的手施行这么大的拯救, 现在我怎可以渴死, 落在未受割礼的人手中呢?"

19 于是 神在利希使一洼地裂开, 就有水从那里涌出来; 参孙喝了, 就恢复精神, 活力充足; 因此那泉名叫隐.哈歌利("隐.哈歌利"意即"呼求者之泉"), 那泉直到今日还在利希。

20 在非利士人统治的日子, 参孙治理以色列人二十年。