1 Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
2 Kaj la Eternulo diris al Gideon:La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante:Mia mano helpis min.
3 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene:Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.
4 Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi:Ĉi tiu iru kun vi-tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi:Ĉi tiu ne iru kun vi-tiu ne devas iri.
5 Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon:Ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki.
6 Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.
7 Kaj la Eternulo diris al Gideon:Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia loko.
8 Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
9 En tiu nokto la Eternulo diris al li:Leviĝu, iru malsupren en la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn.
10 Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
11 kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro.
12 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
13 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras:Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis.
14 Tiam lia kamarado respondis, dirante:Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
15 Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris:Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
16 Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj.
17 Kaj li diris al ili:Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi.
18 Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu:Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj.
20 Tiam ekblovis la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis:Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!
21 Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris.
22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel-Meĥola apud Tabat.
23 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Aŝer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.
24 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri:Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan.
25 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.
1 耶路.巴力, 就是基甸, 和所有与他在一起的人, 清早起来, 在哈律泉旁安营; 米甸营就在他们的北面, 靠近摩利山冈的平原上。
2 耶和华对基甸说: "与你在一起的人太多, 我不能把米甸人交在你们手中, 免得以色列人向我自夸: ‘是我们自己的手救了我们。’
3 现在你要向众民宣告: ‘害怕战栗的, 可以回去, 离开基列山。’"于是众民中有二万二千人回去, 只剩下一万人。
4 耶和华对基甸说: "人还是太多, 你要领他们下到水旁去, 我要在那里为你试验他们。我指着谁对你说: ‘这人可以与你同去’, 他就可以与你同去; 我指着谁对你说: ‘这人不可以与你同去’, 他就不可以与你同去。"
5 于是基甸带他们下到水边去; 耶和华对基甸说: "用舌头舔水, 像狗舔水的, 你要把他们安置在一处; 屈膝跪下喝水的, 也要把他们安置在一处。"
6 用手捧到嘴边舔水的, 总数共有三百人; 其余的人都屈膝跪下喝水。
7 耶和华对基甸说: "我要用这舔水的三百人拯救你们, 把米甸人交在你们的手里, 所有其他的人都可以各回自己的地方去。"
8 于是众民手里拿着食物和号角; 所有其他的以色列人, 基甸都打发他们各回自己的帐棚去, 只留下这三百人。当时米甸营就在他们下面的平原里。
9 当夜, 耶和华对基甸说: "起来, 下去攻营, 因为我已经把他们交在你手里了。
10 如果你害怕一人下去, 可以带着你的童仆普拉一同下到营地那里去;
11 你要听听他们说什么, 然后你的手就必坚强起来, 有胆量下去攻营了。"于是基甸带着他的童仆普拉一同下去, 到营中驻军的边缘。
12 那时米甸人、亚玛力人和所有的东方人, 都散布在平原上, 好像蝗虫那么多; 他们的骆驼无数, 好像海边的沙那么多。
13 基甸到了, 就听见一个人正在把他的梦告诉他的同伴, 说: "我作了一个梦, 梦见一个大麦饼滚入米甸营中, 到了帐幕, 把帐幕撞倒, 帐幕就翻转朝上了。"
14 他的同伴回答: "这不是别的, 这是以色列人约阿施的儿子基甸的刀; 神已经把米甸和全营交在他手中了。"
15 基甸听见了这梦的叙述和梦的讲解, 就敬拜 神; 然后返回以色列营中, 说: "起来, 因为耶和华已经把米甸的军队交在你们手里了。"
16 于是他把三百人分作三队, 把角和空瓶交在各人手里, 又把火把放在瓶里。
17 然后对他们说: "你们要看着我, 也要照样行事。注意! 我到了营的边缘, 我怎样行事, 你们也要怎样行事。
18 我和所有与我在一起的人吹角的时候, 你们也要在全营的四周吹角, 喊叫说: ‘为耶和华! 为基甸! ’"
19 基甸和所有与他在一起的一百人, 在半夜三更的起初, 换更的时候, 来到了营的边缘, 就吹起角来, 打破手中的瓦瓶。
20 三队的人就都吹角, 打破瓦瓶, 左手紧握着火把, 右手紧握着角不住地吹, 并且喊叫说: "耶和华和基甸的刀! "
21 他们在营的四周各站在自己的位置; 全营的人都乱跑, 他们一面叫喊, 一面逃跑。
22 三百人吹那三百枝角的时候, 耶和华使全营的人用刀互相击杀, 然后他们向着西利拉逃到伯.哈示他, 直到靠近他巴的亚伯.米何拉河边。
23 以色列人就从拿弗他利、亚设和玛拿西全地被召来, 追赶米甸人。
24 基甸派遣了使者走遍以法莲山地, 说: "你们要下来迎战米甸人, 在他们前面把守约旦河的渡口, 直到伯.巴拉。"于是以法莲的人都被召来, 把守约旦河的渡口, 直到伯.巴拉。
25 他们捉住了米甸人的两个首领: 俄立和西伊伯; 把俄立杀在俄立磐石上, 把西伊伯杀在西伊伯榨酒池那里; 然后追赶米甸人, 又把俄立和西伊伯的人头带到约旦河对岸, 基甸那里。