1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.
2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron:la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.
4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.
5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin.
7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.
8 Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.
9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.
10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.
11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;
13 ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu:Mi estas la Eternulo.
14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:
15 Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu.
16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.
17 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj:Gerŝon kaj Kehat kaj Merari.
18 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj:Libni kaj Ŝimei.
19 Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj:Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel.
20 Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj:Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.
21 De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj.
22 Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.
23 La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente.
24 Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.
25 Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.
27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.
28 Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.
29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.
30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.
31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.
32 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.
33 De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari.
34 Kaj iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.
35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.
36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo,
37 kaj la kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj ŝnuroj.
38 Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.
39 Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.
40 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.
41 Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.
42 Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.
43 Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.
44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
45 Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi:Mi estas la Eternulo.
46 Kaj elaĉete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,
47 prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;
48 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete pro la superfluaj inter ili.
49 Kaj Moseo prenis la monon de la elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj per la Levidoj.
50 De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo.
51 Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.
1 耶和华在西奈山上与摩西说话的日子, 亚伦和摩西的后代如下。
2 亚伦的儿子的名字如下: 长子是拿答, 还有亚比户、以利亚撒、以他玛。
3 这就是亚伦的儿子的名字, 他们是受膏的祭司, 是摩西叫他们承受圣职担任祭司的职分的。
4 拿答和亚比户在西奈旷野把凡火献在耶和华面前的时候, 死在耶和华面前; 他们没有儿子; 以利亚撒和以他玛, 就在他们的父亲亚伦面前, 担任祭司的职分。
5 耶和华对摩西说:
6 "你要叫利未支派近前来, 使他们站在亚伦祭司面前, 可以服事他。
7 他们要替亚伦和全体会众, 在会幕前尽上本分, 办理帐幕的事。
8 他们又要看守管理会幕里的一切器具, 也要替以色列人尽上本分, 办理帐幕的事。
9 你要把利未人派给亚伦和他的儿子, 因为他们是从以色列人中选出来完全给他的。
10 你要委派亚伦和他的儿子, 使他们谨守自己祭司的职分; 外人走近, 必被治死。"
11 耶和华告诉摩西:
12 "看哪, 我从以色列人中, 拣选了利未人, 代替以色列人所有头生的, 就是他们的长子, 所以利未人要归我。
13 因为所有头生的, 都是我的; 我在埃及地击杀所有头生的那天, 就把以色列中所有头生的, 无论人畜, 都分别为圣归我; 他们要归我, 我是耶和华。"
14 耶和华在西奈旷野对摩西说:
15 "你要照着利未人的父家、宗族, 数点他们; 所有男丁, 一个月以上的, 你都要数点。"
16 于是, 摩西照着耶和华的命令, 就是耶和华吩咐他的, 数点了利未人。
17 利未众子的名字是: 革顺、哥辖、米拉利。
18 革顺儿子的名字, 按着宗族, 是立尼和示每。
19 哥辖的儿子, 按着宗族, 是暗兰、以斯哈、希伯伦、乌薛。
20 米拉利的儿子, 按着宗族, 是抹利、母示。这些人按着他们的父家, 都是利未人的宗族。
21 属革顺的, 有立尼家族和示每家族; 这是革顺人的家族。
22 根据所有男丁的数目, 一个月以上, 被数点的, 共有七千五百人。
23 革顺人的家族, 要在帐幕的后面, 就是西方安营;
24 革顺人家族的领袖是拉伊勒的儿子以利雅萨。
25 革顺的子孙在会幕中的职分, 是看守帐幕、罩棚、罩棚的顶盖和会幕门口的帘子,
26 还有院子的帐幕、院子门口的帘子(院子是环绕帐幕和祭坛的), 以及院子使用的一切绳子。
27 属哥辖的, 有暗兰家族、以斯哈家族、希伯伦家族和乌薛家族; 这是哥辖人的家族。
28 根据所有男丁的数目, 一个月以上的, 共有八千六百人; 他们要尽看守圣所的职分。
29 哥辖子孙的家族要在帐幕的南方安营。
30 哥辖家族的领袖是乌薛的儿子以利撒反。
31 他们的职分是管理约柜、桌子、灯台、两座坛, 以及他们在圣所内使用的器具、帘子和帐幕里使用的一切东西。
32 亚伦祭司的儿子以利亚撒要作利未人众领袖中的领袖, 要监察那些尽看守圣所职分的人。
33 属米拉利的, 有抹利家族和母示家族; 这些是米拉利的家族。
34 根据所有男丁的数目, 一个月以上, 被数点的, 共有六千二百人。
35 米拉利二家族的领袖, 是亚比亥的儿子苏列; 他们要在帐幕的北方安营。
36 米拉利子孙的职分, 是看守帐幕的木板、门闩、柱子、插座、一切器具, 以及负责一切有关的事务,
37 还有看守院子四周的柱子、插座、橛子和绳子。
38 在帐幕前面东边, 就是在会幕向日出的方向安营的, 是摩西、亚伦和亚伦的儿子; 他们代替以色列人应尽的职责, 看守圣所; 外人近前来, 必被治死。
39 摩西和亚伦照着耶和华的命令, 数点了所有的利未人; 按着家族, 凡是男丁, 一个月以上被数点的, 共有二万二千人。
40 耶和华对摩西说: "以色列人中所有头生的男子, 一个月以上的, 你都要数点; 登记他们的姓名。
41 我是耶和华, 你要把利未人归我, 代替以色列人所有头生的; 也要把利未人的牲畜归我, 代替以色列人中一切头生的牲畜。"
42 摩西就照着耶和华吩咐他的, 把以色列人所有头生的都数点了。
43 根据人名的数目, 一个月以上, 凡是头生的男子, 被数点的, 共有二万二千二百七十三个。
44 耶和华对摩西说:
45 "你要拣选利未人代替以色列人所有头生的, 也要拣选利未人的牲畜代替以色列人的牲畜; 利未人要归我, 我是耶和华。
46 至于那超过利未人总数的二百七十三个, 需要赎回的以色列人的长子,
47 你要每人收取赎银五十七克, 要按照人数, 根据圣所的秤收取, 就是按照圣所的标准重量("就是按照圣所的标准重量", 原文作"一舍客勒是二十季拉")。
48 你要把那超额人数的赎银, 交给亚伦和他的儿子。"
49 于是, 摩西就从那些被利未人赎回以外的人收取赎银;
50 从头生的以色列人收取的银子, 根据圣所的秤, 共有六百八十二公斤。
51 摩西照着耶和华的吩咐, 把这赎银交给了亚伦和他的儿子, 正如耶和华吩咐摩西的。