1 Kaj la popolo komencis murmuri pri sia malfeliĉo al la oreloj de la Eternulo; kaj kiam la Eternulo tion aŭdis, Lia kolero ekflamis; kaj ekbrulis inter ili fajro de la Eternulo, kaj ĝi komencis ekstermadon en la rando de la tendaro.
2 Tiam la popolo ekkriis al Moseo, kaj Moseo preĝis al la Eternulo, kaj la fajro estingiĝis.
3 Kaj li donis al tiu loko la nomon Tabera, ĉar brulis inter ili la fajro de la Eternulo.
4 Kaj la aliĝinta popolamaso inter ili komencis aperigi kapricojn; kaj ankaŭ la Izraelidoj ekploris, kaj diris:Kiu manĝigos al ni viandon?
5 Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.
6 Kaj nun nia animo velkas; estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj.
7 Kaj la manao estis kiel semo de koriandro, kaj ĝia aspekto estis kiel la aspekto de bedelio.
8 La popolo disiradis kaj kolektadis kaj mueladis per muelŝtonoj aŭ pistadis en pistujo, kaj kuiradis en kaldrono kaj faradis el ĝi kukojn; kaj ĝia gusto estis kiel la gusto de oleaj kukoj.
9 Kaj kiam la roso faladis sur la tendaron en la nokto, tiam faladis sur ĝin ankaŭ la manao.
10 Moseo aŭdis, ke la popolo ploras en siaj familioj, ĉiu ĉe la pordo de sia tendo; kaj forte ekflamis la kolero de la Eternulo, kaj Moseon tio afliktis.
11 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Kial Vi faris malbonon al Via sklavo? kaj kial mi ne plaĉis al Vi, ke Vi metis la ŝarĝon de tiu tuta popolo sur min?
12 Ĉu mi embriigis tiun tutan popolon? aŭ ĉu mi ĝin naskis, ke Vi diris al mi:Portu ĝin sur via brusto, kiel portas nutristino suĉinfanon, en la landon, pri kiu Vi ĵuris al ĝiaj patroj?
13 Kie mi prenos viandon, por doni al tiu tuta popolo? ĉar ili ploras antaŭ mi, dirante:Donu al ni viandon por manĝi.
14 Ne povas mi sola porti tiun tutan popolon, ĉar ĝi estas tro peza por mi.
15 Kaj se Vi tiel agas kun mi, tiam mortigu min, se mi plaĉas al Vi, por ke mi ne vidu mian malfeliĉon.
16 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Kolektu al Mi sepdek virojn el la plejaĝuloj de Izrael, pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejaĝuloj de la popolo kaj ĝiaj gvidantoj, kaj prenu ilin al la tabernaklo de kunveno, ke ili stariĝu tie kun vi.
17 Kaj Mi malleviĝos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la ŝarĝon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.
18 Kaj al la popolo diru:Prepariĝu por morgaŭ, kaj vi manĝos viandon; ĉar vi ploris al la oreloj de la Eternulo, dirante:Kiu manĝigos al ni viandon? bone estis al ni en Egiptujo-tial la Eternulo donos al vi viandon, kaj vi manĝos.
19 Ne dum unu tago vi manĝos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj;
20 sed dum tuta monato, ĝis ĝi eliros tra viaj nazotruoj kaj fariĝos al vi abomenaĵo, pro tio, ke vi malŝatis la Eternulon, kiu estas inter vi, kaj vi ploris antaŭ Li, dirante:Por kio ni eliris el Egiptujo?
21 Kaj Moseo diris:El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras:Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato!
22 Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? aŭ ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili?
23 Tiam la Eternulo diris al Moseo:Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, aŭ ne.
24 Kaj Moseo eliris, kaj transdiris al la popolo la vortojn de la Eternulo; kaj li kolektis sepdek virojn el la plejaĝuloj de la popolo, kaj li starigis ilin ĉirkaŭ la tabernaklo.
25 Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo kaj parolis kun li, kaj Li deprenis iom de la spirito, kiu estis sur li, kaj metis sur la sepdek virojn plejaĝulojn. Kaj kiam haltis sur ili la spirito, ili ekprofetis kaj ne ĉesis.
26 Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito-ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo-kaj ili ekprofetis en la tendaro.
27 Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris:Eldad kaj Medad profetas en la tendaro.
28 Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris:Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili.
29 Sed Moseo diris al li:Ĉu vi ĵaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.
30 Kaj revenis Moseo en la tendaron, li kaj la plejaĝuloj de Izrael.
31 Kaj vento elmoviĝis de la Eternulo, kaj alportis de la maro koturnojn kaj ĵetis ilin sur la tendaron, sur la spaco de unutaga irado sur unu flanko kaj sur la spaco de unutaga irado sur la dua flanko, ĉirkaŭ la tendaro kaj en denseco de du ulnoj super la tero.
32 Kaj la popolo staris tiun tutan tagon kaj la tutan nokton kaj la tutan morgaŭan tagon kaj kolektis la koturnojn; kiu kolektis plej malmulte, kolektis dek ĥomerojn; kaj ili diskuŝigis ilin al si ĉirkaŭ la tendaro.
33 Kiam la viando estis ankoraŭ inter iliaj dentoj kaj ankoraŭ ne estis konsumita, ekflamis kontraŭ la popolo la kolero de la Eternulo, kaj la Eternulo frapis la popolon per tre granda frapo.
34 Kaj oni donis al tiu loko la nomon Kibrot-Hataava, ĉar tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis.
35 De Kibrot-Hataava la popolo ekvojiris al Ĥacerot kaj restis en Ĥacerot.
1 人民发怨言, 恶声达到耶和华的耳中; 耶和华听见了, 就发烈怒; 耶和华的火就在他们中间焚烧, 烧毁了营地的边界。
2 人民向摩西呼求, 摩西恳求耶和华, 火就熄了,
3 就称那地方作他备拉, 因为耶和华的火曾在他们中间焚烧。
4 他们中间的闲杂人起了贪欲, 甚至连以色列人也哭着说: "谁给我们肉吃呢?
5 我们记得在埃及的时候, 可以不花钱吃鱼, 还有黄瓜、西瓜、韭菜、葱和蒜。
6 现在我们的心都枯干了; 除了这吗哪以外, 在我们眼前, 什么都没有。"
7 这吗哪仿佛芫荽子, 又好像珍珠。
8 人民走来走去, 把吗哪拾起来, 或用磨磨碎, 或用臼捣碎, 或用锅煮, 或做成饼, 它的滋味好像油饼的滋味。
9 夜间露水降在营上的时候, 吗哪也随着降下来。
10 摩西听见人民都在各人的帐棚门口哀哭, 耶和华就大发烈怒, 摩西也不高兴。
11 摩西对耶和华说: "你为什么苦待你的仆人, 为什么我没有在你面前蒙恩呢?竟把管理这人民的重担全放在我身上呢?
12 这人民岂是我怀的胎, 岂是我生的吗?你竟对我说: ‘把他们抱在怀里, 像养育之父抱吃奶的孩子, 直抱到你起誓应许给他们们列祖的地方去。’
13 我从哪里得肉给这人民吃呢?因为他们都向我哭着说: ‘你给我们肉吃吧! ’
14 我不能独自担当管理这人民的责任, 因为实在太重了。
15 你既然这样待我, 如果我在你面前蒙恩, 求你把我杀了, 免得我看见自己的苦楚。"
16 耶和华对摩西说: "你要从以色列的长老中为我召聚七十个人, 就是你认识的民间的长老和官长, 领他们到会幕那里, 叫他们与你一同站在那里。
17 我要在那里降临, 与你说话, 也要把在你身上的灵, 分给他们, 他们就与你一同担当管理人民的责任, 免得你独自担当。
18 你要对人民说: ‘你们应当自洁, 预备明天可以吃肉, 因为你们哭着向耶和华说: "谁给我们肉吃呢?"所以耶和华必给你们肉吃。
19 你们不是吃一天两天, 不是吃五天十天, 也不是吃二十天,
20 而是吃一个整月, 直到肉从你们的鼻孔里喷出来, 成为你们厌恶的东西; 因为你们轻视了住在你们中间的耶和华, 在他面前哭着说: "我们为什么出埃及呢?"’"
21 摩西说: "这与我同住的人, 能行的男人就有六十万, 你还说: ‘我要给他们肉吃, 使他们可以吃一个整月。’
22 难道把羊群和牛群都给他们宰了, 就够他们吃吗?或是把海里所有的鱼都给他们聚了来, 就够他们吃吗?"
23 耶和华对摩西说: "耶和华的手臂缩短了吗?现在你要看看我的话应验不应验。"
24 于是摩西出来, 把耶和华的话告诉人民, 又从民间的长老中召聚了七十个人来, 使他们站在会幕的周围。
25 耶和华在云中降临, 对摩西说话, 把摩西身上的灵, 分给那七十个长老; 灵停在他们身上的时候, 他们就说预言, 以后却没有再说。
26 那时还有两个人留在营里; 一个名叫伊利达, 一个名叫米达; 灵也停在他们身上。他们原是在被录取的人中, 却没有到会幕那里去; 他们就在营里说预言。
27 有个少年人跑来, 告诉摩西: "伊利达和米达在营中说预言。"
28 摩西的侍从, 嫩的儿子约书亚, 就是摩西所拣选的, 回答说: "我主, 摩西, 请你制止他们。"
29 摩西对他说: "你为我的缘故嫉妒吗?但愿耶和华的人民都是先知, 但愿耶和华把他的灵降在他们身上。"
30 于是摩西和以色列的长老, 都回营去了。
31 有风从耶和华那里吹起, 把鹌鹑由海面刮来, 散落在营地; 鹌鹑在营的四周, 这边约有一天的路程, 那边约有一天的路程, 离地面约有一公尺。
32 人民起来, 那一天终日终夜, 并次日一整天, 都在捕捉鹌鹑, 最少的也捕捉了约二千公升; 他们都摆在营地的四周。
33 肉在他们牙齿之间, 还没有嚼烂, 耶和华的怒气就向人民发作, 用极重的灾祸击打他们。
34 于是那地方名叫基博罗.哈他瓦, 因为他们在那里埋葬起了贪欲的人。
35 人民从基博罗.哈他瓦起行, 到哈洗录去, 就住在哈洗录。