1 Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la Sudo, aŭdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.

2 Tiam Izrael faris sanktan promeson al la Eternulo, kaj diris:Se Vi donos ĉi tiun popolon en mian manon, tiam mi detruos iliajn urbojn.

3 Kaj la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon Ĥorma.

4 Kaj ili elmoviĝis de la monto Hor laŭ la vojo al la Ruĝa Maro, por ĉirkaŭiri la landon de Edom. Kaj senkuraĝiĝis la animo de la popolo sur la vojo.

5 Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo:Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo.

6 Tiam la Eternulo sendis sur la popolon venenajn serpentojn, kaj ili mordis la popolon, kaj mortis multe da homoj el Izrael.

7 Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris:Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo.

8 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faru al vi serpenton kupran kaj metu ĝin sur stangon; kaj ĉiu mordita, kiu ekrigardos ĝin, restos viva.

9 Kaj Moseo faris kupran serpenton kaj metis ĝin sur stangon; kaj se serpento mordis iun kaj ĉi tiu ekrigardis la kupran serpenton, li restis viva.

10 Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en Obot.

11 Kaj ili elmoviĝis el Obot, kaj starigis sian tendaron en Ije-Abarim en la dezerto, kiu estas kontraŭ Moab, en la oriento.

12 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron en la valo de Zared.

13 De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.

14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon,

15 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turniĝas al la kolonio Ar Kaj apogiĝas al la limo de Moab.

16 Kaj de tie al Beer; tio estas tiu puto, pri kiu la Eternulo diris al Moseo:Kunvenigu la popolon, kaj Mi donos al ili akvon.

17 Tiam kantis Izrael ĉi tiun kanton: Leviĝu, puto, ni kantu pri ĝi;

18 Puto, kiun fosis princoj, Boris eminentuloj de la popolo, Per la sceptro, per siaj bastonoj. Kaj el tiu dezerto al Matana,

19 kaj el Matana al Naĥaliel, kaj el Naĥaliel al Bamot,

20 kaj el Bamot al la valo, kiu estas sur la kampo de Moab, ĉe la supro de Pisga, kiu estas turnita al la dezerto.

21 Kaj Izrael sendis senditojn al Siĥon, reĝo de la Amoridoj, por diri:

22 Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn.

23 Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael.

24 Kaj Izrael frapis lin per la glavo, kaj ekposedis lian landon de Arnon ĝis Jabok, ĝis la Amonidoj; ĉar forta estis la limo de la Amonidoj.

25 Kaj Izrael prenis ĉiujn tiujn urbojn; kaj Izrael ekloĝis en ĉiuj urboj de la Amoridoj, en Ĥeŝbon kaj en ĉiuj ĝiaj dependantaĵoj.

26 Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon.

27 Tial diras alegoriistoj: Iru Ĥeŝbonon; Konstruiĝu kaj fortikiĝu la urbo de Siĥon.

28 Ĉar fajro eliris el Ĥeŝbon, Flamo el la urbo de Siĥon; Ĝi formanĝis Ar-Moabon, La mastrojn de la altaĵoj de Arnon.

29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemoŝ! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la reĝo de la Amoridoj Siĥon.

30 Ni faligis ilin; pereis Ĥeŝbon ĝis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin ĝis Nofaĥ, Kiu estas apud Medba.

31 Kaj Izrael loĝis en la lando de la Amoridoj.

32 Kaj Moseo sendis, por esplorrigardi Jazeron, kaj ili militakiris ĝiajn vilaĝojn, kaj forpelis la Amoridojn, kiuj tie estis.

33 Kaj ili forturniĝis kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Tiam eliris al ili renkonte Og, la reĝo de Baŝan, li kaj lia tuta popolo, por batali ĉe Edrei.

34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.

35 Kaj ili venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon, ĝis neniu restis; kaj ili ekposedis lian landon.

1 住在南地的迦南人亚拉得王, 听说以色列人从亚他林路来, 就与以色列人交战, 掳了他们几个人。

2 于是以色列人向耶和华许愿, 说: "如果你把这民交在我手里, 我就必把他们的城尽行毁灭。"

3 耶和华听了以色列人的祈求, 就把迦南人交给他们, 于是他们把迦南人和他们的城尽行毁灭; 那地方的名就叫何珥玛。

4 他们从何珥山沿着到红海的路起行, 要绕过以东地; 众民因为这条路, 心里烦躁,

5 就反抗 神和摩西, 说: "你们为什么把我们从埃及领上来, 使我们死在旷野呢?这里没有粮食, 又没有水, 我们的心厌恶这淡薄的食物。"

6 于是耶和华打发火蛇进入人民中间; 蛇咬他们, 许多以色列人就死了。

7 人民来见摩西, 说: "我们有罪了, 因为我们出恶言攻击耶和华和你; 求你向耶和华祷告, 叫这些蛇离开我们。"于是摩西为众人祷告。

8 耶和华对摩西说: "你要做一条火蛇, 挂在杆上; 被咬的, 一看这蛇, 就必得存活。"

9 摩西就做了一条铜蛇, 挂在杆上; 被蛇咬了的人, 一望这铜蛇, 就活了。

10 以色列人又起行, 在阿伯安营。

11 再从阿伯起行, 在以耶.亚巴琳安营, 就是摩押对面的旷野, 向日出之地。

12 他们又从那里起行, 在撒烈谷安营。

13 又从那里起行, 在亚嫩河那边安营; 这亚嫩河是在旷野, 从亚摩利人的境内流出来; 原来亚嫩河就是摩押的边界, 在摩押与亚摩利人之间。

14 因此, 在耶和华的战书上记着: "在苏法的哇哈伯, 和亚嫩河的河谷,

15 以及河谷的斜坡, 这斜坡伸展到亚珥城的地方, 就是靠近摩押边境的。"

16 以色列人又从那里到了比珥("比珥"意即"井"); 从前耶和华对摩西说: "你要聚集众民, 我好把水给他们喝", 说的就是这个井。

17 那时, 以色列人就唱了这首歌, 说: "井啊, 涌上水来。你们要向这井歌唱。

18 这井是领袖挖掘的, 是民间的尊贵人, 用圭用杖挖掘的。"以色列人从旷野到了玛他拿,

19 从玛他拿到拿哈列, 从拿哈列到巴末,

20 从巴末到摩押地的谷, 又到了俯瞰荒野的毗斯迦山顶。

21 以色列人派使者去见亚摩利人的王西宏说:

22 "求你容我们从你的地经过; 我们不偏入田间和葡萄园, 也不喝井里的水; 我们只走大路, 直到过了你的境界。"

23 西宏不容以色列人从他的境界经过, 反而聚集了自己的人民, 出到旷野去攻击以色列人, 西宏到了雅杂, 与以色列人交战。

24 以色列人用刀击杀了他, 占领了他的地, 从亚嫩河到雅博河, 直到亚扪人那里, 因为雅谢是亚扪人的边界。

25 以色列人夺取了这一切城, 也住在亚摩利人的各城, 就是希实本, 与属于希实本的一切村庄。

26 这希实本是亚摩利人的王西宏的京城; 西宏曾经与摩押以前的王交战, 从他手中夺去了所有的地, 直到亚嫩河。

27 因此诗人说: "你们来到希实本! 愿西宏的城被重建, 愿西宏的城坚立。

28 因为有火从希实本发出, 有火焰从西宏的城冒出, 吞灭了摩押的亚珥, 烧毁了亚嫩河的高冈。

29 摩押啊, 你有祸了, 基抹的民哪, 你们灭亡了; 基抹使自己的男子逃亡, 使自己的女子被掳, 交给了亚摩利人的王西宏。

30 我们射击他们, 希实本就毁灭, 直到底本。我们使地荒凉, 直到挪法, 挪法直伸到米底巴。"

31 这样, 以色列人就住在亚摩利人的地。

32 摩西派人去窥探雅谢, 以色列人就占领了雅谢的村镇, 把那里的亚摩利人赶走。

33 以色列人回头, 沿着到巴珊的路上走; 巴珊王噩和他的众民都出来迎着以色列人, 在以得来与他们交战。

34 耶和华对摩西说: "不要怕他, 因为我已经把他和他的众民, 以及他的地都交在你手里; 你要待他, 像从前待那住在希实本的亚摩利人的王西宏一样。"

35 于是, 他们杀了噩和他的儿子, 以及他的众民, 没有留下一个, 就占领了他的地。