1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
2 Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
4 kaj la suda limo turniĝos ĉe vi al la altaĵo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros suden ĝis Kadeŝ-Barnea kaj atingos ĝis Ĥacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
5 kaj de Acmon la limo turniĝos al la Egipta torento, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la maro.
6 Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
7 Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros ĝin al vi ĝis la monto Hor;
8 de la monto Hor tiru ĝin ĝis Ĥamat, kaj la elstaraĵoj de la limo iros al Cedad;
9 kaj la limo iros ĝis Zifron, kaj ĝiaj elstaraĵoj iros ĝis Ĥacar- Enan; tio estu por vi la limo norda.
10 Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
11 de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
12 kaj pluen la limo iros ĝis Jordan, kaj ĝiaj elstaraĵoj estos ĝis la Sala Maro. Tia estos via lando laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe.
13 Kaj Moseo ordonis al la Izraelidoj, dirante:Tio estas la lando, kiun vi dividos inter vi per loto kaj kiun la Eternulo ordonis doni al naŭ triboj kaj al duontribo;
14 ĉar la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj la tribo de la Gadidoj laŭ iliaj patrodomoj, kaj duono de la tribo de la Manaseidoj prenis sian parton;
15 la du triboj kaj la duontribo prenis sian parton transe de la Jeriĥa Jordan, oriente, sur la flanko de sunleviĝo.
16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
17 Jen estas la nomoj de la viroj, kiuj disdividos inter vi la landon:Eleazar, la pastro, kaj Josuo, filo de Nun.
18 Kaj po unu estro el ĉiu tribo prenu por la dividado de la lando.
19 Kaj jen estas la nomoj de la viroj:por la tribo de Jehuda, Kaleb, file de Jefune;
20 kaj por la tribo de la Simeonidoj, Ŝemuel, filo de Amihud;
21 por la tribo de Benjamen, Elidad, filo de Kislon;
22 kaj por la tribo de la Danidoj, la estro Buki, filo de Jogli;
23 por la filoj de Jozef:por la tribo de la Manaseidoj, la estro Ĥaniel, filo de Efod,
24 kaj por la tribo de la Efraimidoj, la estro Kemuel, filo de Ŝiftan;
25 kaj por la tribo de la Zebulunidoj, la estro Elicafan, filo de Parnaĥ;
26 kaj por la tribo de la Isaĥaridoj, la estro Paltiel, filo de Azan;
27 kaj por la tribo de la Aŝeridoj, la estro Aĥihud, filo de Ŝelomi;
28 kaj por la tribo de la Naftaliidoj, la estro Pedahel, filo de Amihud.
29 Tio estas tiuj, al kiuj la Eternulo ordonis, ke ili disdonu la posedaĵojn al la Izraelidoj en la lando Kanaana.
1 耶和华对摩西说:
2 "你要吩咐以色列人说: ‘你们进了迦南地的时候, 归你们作产业的迦南地及它的四境就是以下这些地区。
3 你们南面的地区要从寻的旷野, 贴着以东边界; 你们的南界要从盐海东面的尽头起;
4 你们的边界要转到亚克拉滨坡的南边, 经过寻, 直达加低斯.巴尼亚的南边, 又出到哈萨.亚达, 过到押们;
5 你们的边界要从押们转到埃及河, 直达到海。
6 "‘西界方面, 你们有大海和海岸; 这要作你们的西界。
7 "‘你们的北界如下: 从大海起画界, 直到何珥山;
8 从何珥山起画界, 直到哈马口, 使边界直到西达达;
9 这边界再伸到西斐仑, 直到哈萨.以难; 这要作你们的北界。
10 "‘你们要从哈萨.以难, 画到示番为东界。
11 这边界要从示番下到亚延东面的利比拉; 这边界要继续伸展直达基尼烈湖的东边。
12 这边界要下到约旦河, 直到盐海。这要作你们的土地四周的边界。’"
13 摩西吩咐以色列人说: "这就是你们要抽签承受为业之地, 是耶和华吩咐给九个半支派的;
14 因为流本子孙的支派和迦得子孙的支派, 按着父家已经取得了产业, 玛拿西的半个支派也取得了产业;
15 这两个半支派已经在耶利哥对面, 约旦河东岸, 向日出之地得了产业。"
16 耶和华对摩西说:
17 "这是要把地业分配给你们的人的名字: 以利亚撒祭司和嫩的儿子约书亚。
18 你们又要从每支派中选出一个领袖, 来帮助分配地业。
19 这些人的名字是: 犹大支派有耶孚尼的儿子迦勒。
20 西缅子孙的支派有亚米忽的儿子示母利。
21 便雅悯支派有基斯伦的儿子以利达。
22 但子孙的支派有一个领袖, 是约利的儿子布基。
23 约瑟的后裔, 玛拿西子孙的支派有一个领袖, 是以弗的儿子汉聂。
24 以法莲子孙的支派有一个领袖, 是拾弗但的儿子基母利。
25 西布伦子孙的支派有一个领袖, 是帕纳的儿子以利撒番。
26 以萨迦子孙的支派有一个领袖, 是阿散的儿子帕铁。
27 亚设子孙的支派有一个领袖, 是示罗米的儿子亚希忽。
28 拿弗他利子孙的支派有一个领袖, 是亚米忽的儿子比大黑。"
29 这些人, 就是耶和华所吩咐, 把产业分给迦南地的以色列人的。