1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
2 Jen estas la instrukcio de la leĝo, kiun la Eternulo starigis, dirante:Diru al la Izraelidoj, ke ili venigu al vi bovinon ruĝan, sanan, kiu ne havas difekton kaj sur kiun ne estis metita jugo.
3 Kaj donu ĝin al Eleazar, la pastro, kaj li elkonduku ĝin ekster la tendaron, kaj oni buĉu ĝin antaŭ li.
4 Kaj Eleazar, la pastro, prenu iom el ĝia sango per sia fingro kaj aspergu sep fojojn per ĝia sango en la direkto al la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno.
5 Kaj oni forbruligu la bovinon antaŭ liaj okuloj:ĝian felon kaj ĝian karnon kaj ĝian sangon kune kun ĝia sterko oni forbruligu.
6 Kaj la pastro prenu cedran lignon kaj hisopon kaj ruĝan lanon kaj ĵetu en la brulaĵon de la bovino.
7 Kaj la pastro lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en akvo, kaj poste li venu en la tendaron, kaj la pastro restos malpura ĝis la vespero.
8 Kaj tiu, kiu ĝin forbruligis, lavu siajn vestojn per akvo kaj banu sian korpon en akvo, kaj li restos malpura ĝis la vespero.
9 Kaj viro pura kolektu la cindron de la bovino kaj metu ĝin ekster la tendaro sur puran lokon, kaj ĝi estos konservata por la komunumo de la Izraelidoj por la akvo puriga:tio estas ofero propeka.
10 Kaj la kolektinto de la cindro de la bovino lavu siajn vestojn, kaj li restos malpura ĝis la vespero. Tio estos leĝo eterna por la Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili.
11 Kiu ektuŝis la kadavron de ia homo, tiu restos malpura dum sep tagoj;
12 li senpekigos sin per ĝi en la tria tago kaj en la sepa tago, kaj li fariĝos pura; kaj se li ne senpekigos sin en la tria tago kaj en la sepa tago, li ne fariĝos pura.
13 Ĉiu, kiu ektuŝis la kadavron de homo, kiu mortis, kaj ne senpekigos sin, tiu malpurigas la loĝejon de la Eternulo; kaj tiu homo ekstermiĝos el inter Izrael; ĉar li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura, lia malpureco estas ankoraŭ sur li.
14 Jen estas la leĝo:se homo mortis en tendo, tiam ĉiu, kiu venas en la tendon, kaj ĉio, kio troviĝas en la tendo, estos malpura dum sep tagoj.
15 Kaj ĉiu nefermita vazo, sur kiu ne estas kovrilo kun ŝnureto, estas malpura.
16 Kaj ĉiu, kiu ektuŝis sur kampo glavmortigiton aŭ mortinton aŭ oston de homo aŭ tombon, estos malpura dum sep tagoj.
17 Oni prenu por la malpurulo iom el la cindro de la bruligita pekofero kaj verŝu sur ĝin akvon vivan en vazon;
18 kaj viro pura prenu hisopon kaj trempu ĝin en akvo, kaj aspergu la tendon kaj ĉiujn vazojn, kaj la homojn, kiuj tie estis, kaj la tuŝinton de la osto aŭ de la mortigito aŭ de la mortinto aŭ de la tombo.
19 Kaj la purulo aspergu la malpurulon en la tria tago kaj en la sepa tago kaj senpekigu lin en la sepa tago; kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj vespere li estos pura.
20 Kaj se iu estos malpura kaj ne senpekigos sin, tiu ekstermiĝos el inter la komunumo, ĉar li malpurigis la sanktejon de la Eternulo:li ne estas aspergita per puriga akvo, li estas malpura.
21 Kaj tio estu por vi leĝo eterna. Kaj tiu, kiu aspergis per la puriga akvo, lavu siajn vestojn; kaj la ektuŝinto de la puriga akvo estos malpura ĝis la vespero.
22 Kaj ĉio, kion ektuŝos la malpurulo, estos malpura; kaj la homo, kiu ektuŝis, estos malpura ĝis la vespero.
1 耶和华对摩西和亚伦说:
2 "耶和华所定的律法是这样说: 你要吩咐以色列人, 把一头完全、没有残疾、未曾负过轭的红母牛, 牵到你这里来。
3 你们要把牛交给以利亚撒祭司, 他就要把牛牵到营外, 在他面前把牛宰了。
4 以利亚撒祭司要用指头蘸牛血, 向会幕前面洒七次。
5 然后, 在他面前把牛焚烧, 牛的皮、肉、血和粪, 都要焚烧。
6 祭司要把香柏木、牛膝草、朱红色线, 都丢在烧牛的火中。
7 祭司要洗自己的衣服, 并用水洗身, 然后才可以进营; 但祭司必不洁净到晚上。
8 那烧牛的人也要用水洗自己的衣服, 并用水洗身, 也必不洁净到晚上。
9 要由一个洁净的人收起母牛的灰, 安放在营外洁净的地方, 为以色列会众留作除污秽的水, 这是除罪的。
10 那收起牛灰的人, 要洗自己的衣服, 必不洁净到晚上。这要给以色列人和寄居在他们中间的外人, 作永远的定例。
11 "摸了任何死尸的, 必不洁净七天。
12 那人在第三天要用这样除污秽的水洁净自己, 到第七天他就洁净了; 如果他在第三天不洁净自己, 到第七天他就不洁净了。
13 任何人摸了死尸, 而不洁净自己的, 就玷污了耶和华的帐幕, 这人必要从以色列中剪除, 因为这除污秽的水没有洒在他身上, 所以他必不洁净; 他的不洁还留在他身上。
14 "如果人在会幕里死了, 条例是这样的: 进这会幕的和一切在会幕里的, 都必不洁净七天。
15 一切敞口的器皿, 就是没有盖上盖的, 都是不洁净的。
16 在田间摸了被刀杀死的, 或是自己死的尸体, 或是人的骨头, 或是坟墓, 就必不洁净七天。
17 人要为这不洁净的人, 拿些烧成的除罪灰, 放在器皿里, 倒上活水。
18 要由一个洁净的人, 拿牛膝草蘸在这水里, 把水洒在会幕上和一切器皿, 以及在那里的众人身上, 又洒在摸了骨头, 或是摸了被杀死的, 或是摸了坟墓的人身上。
19 第三天和第七天, 那洁净的人要洒水在不洁净的人身上, 这样到第七天就使他洁净; 他要洗自己的衣服, 用水洗身, 到晚上就洁净了。
20 "但那污秽而不洁净自己的, 那人必从会众中被剪除, 因为他玷污了耶和华的圣所; 除污秽的水没有洒在他身上, 他是不洁净的。
21 这要给你们作永远的定例。那洒了除污秽水的人, 要洗自己的衣服; 那摸了除污秽水的, 必不洁净到晚上。
22 不洁净的人摸过的一切, 必不洁净; 摸了这物的人, 也必不洁净到晚上。"