1 Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn.
2 Ĝemegu, ho cipreso, ĉar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. Ĝemegu, ho kverkoj de Baŝan, ĉar falis la fortika arbaro.
3 Oni aŭdas ploradon de paŝtistoj, ĉar ilia belegaĵo estas ruinigita; oni aŭdas kriadon de junaj leonoj, ĉar forigita estas la beleco de Jordan.
4 Tiele diras la Eternulo, mia Dio:Paŝtu la buĉotajn ŝafojn,
5 kiujn iliaj aĉetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras:Dank� al la Eternulo, mi riĉiĝis; kaj iliaj paŝtistoj ne bedaŭras ilin.
6 Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.
7 Kaj mi paŝtis la ŝafojn buĉotajn, la plej malfeliĉajn el la ŝafoj. Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi paŝtis la ŝafojn.
8 Kaj mi forigis tri paŝtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaŭ ilia animo deturnis sin de mi.
9 Kaj mi diris:Mi vin ne paŝtos:la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj manĝu unu la karnon de la alia.
10 Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis ĝin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun ĉiuj popoloj;
11 kaj ĝi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfeliĉaj ŝafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
12 Kaj mi diris al ili:Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn.
13 Kaj la Eternulo diris al mi:Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
14 Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.
15 Kaj la Eternulo diris al mi:Prenu al vi ankoraŭ la ilaron de paŝtisto malsaĝa;
16 ĉar jen Mi starigos sur la tero paŝtiston, kiu ne serĉos la ŝafojn perdiĝintajn, ne zorgos pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed manĝos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn.
17 Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.
1 黎巴嫩哪! 敞开你的门户, 好让火吞灭你的香柏树。
2 松树啊! 哀号吧, 因为香柏树已经倒下, 雄壮的树木都毁坏了; 巴珊的橡树啊! 哀号吧, 因为茂密的树林被砍下来了。
3 听牧人们哀号的声音, 因为他们荣美的草场毁坏了; 听少壮狮子吼叫的声音, 因为约旦河边的丛林毁坏了。
4 耶和华我的 神这样说: "你要牧养这将被宰杀的羊群。
5 那些买了它们的宰杀它们, 也不算为有罪; 那些卖它们的说: ‘耶和华是应当称颂的, 因我成了富足的人。’它们的牧人并不怜恤它们。
6 因此我必不再怜恤这地的居民(这是耶和华的宣告)。看哪! 我把他们各人交在他的邻舍和君王的手中。他们必摧毁这地, 我必不救这地的居民脱离他们的手。"
7 于是, 我牧养这将被宰杀的羊群, 就是羊群中最困苦的; 我取了两根杖, 一根我称为"恩宠", 另一根称为"联合"。这样我就牧养了羊群。
8 在一个月之内我除灭了三个牧人。我的心厌烦他们, 他们的心也讨厌我。
9 我就说: "我不再牧养你们了; 那将要死的, 让他死吧! 那将要被除灭的, 让他被除灭吧; 那些余剩的, 让他们彼此吞食对方的肉吧! "
10 然后, 我拿起我那根称为"恩宠"的杖, 把它折断, 表示要废除我与万民所立的约;
11 那约就在当日废除了。这样, 那些仰望我的困苦羊群, 就知道这是耶和华的话。
12 我对他们说: "你们若看为美, 就给我工资; 不然, 就算了。"于是, 他们称了三十块银子作我的工资。
13 那时, 耶和华对我说: "你要把银子丢给陶匠。"那银子就是他们认为我应得的高价。我就拿了那三十块银子, 在耶和华的殿里丢给陶匠了。
14 我又折断那称为"联合"的另一根杖, 表示要废除犹大和以色列之间的手足之情。
15 耶和华又对我说: "你去取愚昧牧人的装备来。
16 因为我要在这地兴起一个牧人; 那些快要丧亡的他不看顾, 失散的他不寻找, 受伤的他不医治, 强壮的他不喂养, 他却要吃肥羊的肉, 撕掉它们的蹄子。
17 "那丢弃羊群的无用牧人有祸了! 愿刀剑落在他的膀臂和他的右眼上; 愿他的膀臂全然枯槁, 愿他的右眼完全失明! "