1 Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:

2 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri ĝi.

3 Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi ekloĝos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.

4 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, ĉiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la aĝo.

5 Kaj la stratoj de la urbo pleniĝos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur ĝiaj stratoj.

6 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla, ĉu tio estas ne ebla ankaŭ en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.

7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;

8 Mi venigos ilin, kaj ili ekloĝos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.

9 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Fortigu viajn manojn, vi, kiuj aŭdas en ĉi tiuj tagoj ĉi tiujn vortojn el la buŝo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.

10 Ĉar antaŭ ĉi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaŭ la malamiko; kaj Mi permesis al ĉiuj homoj ataki unu la alian.

11 Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antaŭe, diras la Eternulo Cebaot;

12 ĉar estos semo de paco:la vinberbranĉo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktaĵojn, la ĉielo donos sian roson, kaj ĉion ĉi tion Mi posedigos al la restintoj de ĉi tiu popolo.

13 Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi fariĝos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortiĝu.

14 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion,

15 tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda:ne timu.

16 Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari:parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj;

17 ne intencu en via koro malbonon unu kontraŭ la alia, kaj ne amu mensogan ĵuron; ĉar ĉion ĉi tion Mi malamas, diras la Eternulo.

18 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:

19 Tiele diras la Eternulo Cebaot:La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda ĝojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.

20 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Venados ankoraŭ popoloj kaj loĝantoj de multaj urboj;

21 kaj la loĝantoj de unu urbo venos al la loĝantoj de alia urbo, kaj diros:Ni iru rapide, por preĝi antaŭ la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaŭ iros.

22 Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por serĉi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por preĝi antaŭ la Eternulo.

23 Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi.

1 万军之耶和华的话临到我说:

2 "万军之耶和华这样说: ‘我十分热爱锡安; 我为锡安大发烈怒。’

3 耶和华这样说: ‘我要返回锡安, 住在耶路撒冷里面; 耶路撒冷必称为"信实之城", 万军之耶和华的山必称为"圣山"。’

4 "万军之耶和华这样说: ‘年老的男女必再坐在耶路撒冷的街上; 他们因为年纪老迈, 各人都手拿拐杖。

5 城里的街上必满了男孩女孩, 在街上嬉戏。’

6 "万军之耶和华这样说: ‘在那些日子, 这事在这余剩的子民眼中被视为不可能的奇迹, 在我眼中也视为不可能吗?’这是万军之耶和华的宣告。

7 "万军之耶和华这样说: ‘看哪! 我必从日出之地和日落之地拯救我的子民。

8 我要把他们领回来, 让他们住在耶路撒冷; 他们要作我的子民, 我也要凭着信实和公义作他们的 神。’

9 "万军之耶和华这样说: ‘在万军之耶和华的殿奠立了根基, 预备建造的日子, 你们这些在当时听过众先知亲口宣告这些话的人, 现在你们的手务要刚强。

10 因为在那些日子以前, 人作工是没有工价的, 牲畜也是这样, 并且因有敌人的缘故, 人出入就没有平安, 我也使众人互相攻击。

11 但现在我待这些余剩的子民必不像从前的日子那样(这是万军之耶和华的宣告)。

12 因为五谷必生长繁茂, 葡萄树必结果子, 地土必出土产, 天也必降下甘露, 我要使这些余剩的子民承受这一切。

13 犹大家和以色列家啊! 你们从前在万国中成为可咒诅的, 将来, 我要拯救你们, 使你们成为赐福的器皿。你们不要惧怕, 你们的手务要刚强。’

14 "万军之耶和华这样说: ‘你们的列祖惹我发怒的时候, 我曾定意降祸在你们身上, 并没有改变心意(这是万军之耶和华说的);

15 照样, 在这些日子里, 我定意恩待耶路撒冷和犹大家。你们不要惧怕。

16 你们应当行这些事: 你们各人要与邻舍说真话, 在你们的城门口要凭着诚实和公正施行审判。

17 你们各人不要心里图谋恶事, 彼此陷害, 也不可好起假誓, 因为这些都是我所恨恶的。’这是耶和华的宣告。"

18 万军之耶和华的话临到我, 说:

19 "万军之耶和华这样说: ‘四月的禁食、五月的禁食、七月的禁食和十月的禁食都要变为犹大家欢喜快乐的日子和欢乐的节期。所以, 你们要喜爱诚实与和平。’

20 "万军之耶和华这样说: ‘将来还有万族的人和多个城市的居民要来。

21 一城的居民到另一城去, 对他们说: 我们快去恳求耶和华施恩, 求告万军之耶和华; 我们自己也去。

22 必有很多的民族和强大的国家前来, 在耶路撒冷求告万军之耶和华, 恳求他施恩。’

23 "万军之耶和华这样说: ‘在那些日子, 必有十个说不同方言, 来自列国的人, 紧抓住一个犹大人的衣襟, 说: 让我们与你们同去吧, 因为我们听见 神与你们同在。’"