1 En la kvara jaro de la reĝo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, en la kvara tago de la naŭa monato, tio estas de Kislev;

2 kiam Bet-El sendis Ŝareceron kaj Regem-Meleĥon kun iliaj akompanantoj, por preĝi antaŭ la Eternulo,

3 kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:Ĉu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?

4 Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:

5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-ĉu por Mi vi fastis? ĉu por Mi?

6 Kaj kiam vi manĝas kaj trinkas, ĉu ne por vi mem vi manĝas kaj trinkas?

7 Ĉu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antaŭaj profetoj, kiam Jerusalem estis priloĝata kaj bonstata, kaj la urboj ĉirkaŭ ĝi, la suda regiono kaj la malaltaĵo, estis priloĝataj?

8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zeĥarja, dirante:

9 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Faru juĝon justan, ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato;

10 vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malriĉulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraŭ via frato.

11 Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili ŝtopis, por ne aŭdi.

12 Sian koron ili faris kiel diamanta ŝtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antaŭaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.

13 Kaj ĉar Li vokis, kaj ili ne aŭskultis, tial ankaŭ Mi ne aŭskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.

14 Kaj Mi disblovis ilin inter ĉiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertiĝis tiel, ke neniu en ĝi iris tien aŭ reen; tiamaniere la ĉarman landon ili faris dezerto.

1 大利乌王第四年九月, 就是基斯流月初四日, 耶和华的话临到撒迦利亚。

2 那时, 伯特利人差派了沙利色、利坚米勒和他的随从, 去恳求耶和华施恩。

3 他们询问万军之耶和华殿里的众祭司, 以及众先知说: "我们还要在五月哭泣和禁食, 像我们这许多年来所行的吗?"

4 万军之耶和华的话临到我, 说:

5 "你要告诉这地的人民和祭司说: ‘这七十年来, 你们在五月和七月禁食哀哭, 岂是真的为我禁食呢?

6 你们吃, 你们喝, 岂不是为你们自己吃, 为你们自己喝吗?

7 这些话耶和华不是曾借着从前的先知宣告了吗?那时, 耶路撒冷和四围的城镇都有人居住, 很是兴旺, 南地和高地都有人居住。’"

8 耶和华的话又临到撒迦利亚说:

9 "万军之耶和华曾这样告诉你们的列祖说: ‘你们要执法公正, 各人要以慈爱和怜悯待自己的兄弟。

10 寡妇、孤儿、寄居的和贫穷人, 你们都不可欺压, 也不可各自心里图谋恶事, 陷害自己的兄弟。’

11 但他们不肯听从, 反而硬着颈项, 充耳不闻。

12 他们使自己的心刚硬如金钢石, 不肯听从律法和万军之耶和华借着他的灵、透过从前的先知所说的话。因此, 万军之耶和华非常忿怒。

13 我曾呼唤他们, 他们不听; 照样, 将来他们呼求我, 我也不听。这是万军之耶和华说的。

14 我用旋风把他们吹散到他们不认识的列国去, 他们留下的地就荒凉了, 以致无人来往经过, 因为他们使这美好之地变为荒凉了。"