1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min.3 Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al Tarŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo.4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos.5 La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis.6 Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li:Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.7 Kaj oni diris unu al alia:Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.8 Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?9 Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? Ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili.11 Kaj ili diris al li:Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta.12 Li respondis al ili:Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego.13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili.14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris:Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas.15 Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri.16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
1 耶和华的话临到亚米太的儿子约拿, 说: 2 "起来! 到尼尼微大城去, 警告其中的居民, 因为他们的恶行已经达到我面前。" 3 可是约拿却起来, 要逃往他施去, 躲避耶和华; 他下到约帕, 找到了一只要开往他施去的船; 他给了钱, 就上船("上船"原文作"下船"), 要和他们同往他施去, 离开耶和华。 4 但是耶和华在海上忽然刮起大风, 于是海中狂风大作, 船几乎要破裂了。 5 水手都很惧怕, 各人向自己的神大声呼求; 他们为了减轻船的重量, 就把船上的东西拋在海里, 可是约拿却下了船舱, 躺着熟睡了。 6 船长走到他面前, 对他说: "你怎么啦! 睡得那么熟?快起来, 求告你的 神吧! 或者 神会记念我们, 使我们不至于丧命! " 7 水手就彼此说: "来吧! 让我们抽签, 好知道这场灾祸临到我们, 是因谁的缘故。"于是他们抽签, 结果抽中了约拿。 8 他们就对约拿说: "请告诉我们, 这场灾祸临到我们, 是因谁的缘故?你是作什么的?你从哪里来?你是哪一国的人?哪一族的人?" 9 他回答说: "我是希伯来人, 我敬畏耶和华天上的 神, 就是那创造海洋和陆地的。" 10 众人就大大惧怕, 对他说: "你为什么这样作呢?("你为什么这样作呢?"或译: "你作的是什么呢?")"那些人知道他躲避耶和华, 原来约拿告诉了他们。 11 因为海浪越来越汹涌, 他们又对他说: "我们该怎样处置你, 才能叫海浪平静呢?" 12 他回答说: "你们把我抬起来, 投在海里, 海浪就会平静, 因为我知道, 这场大风暴临到你们, 是为了我的缘故。" 13 那些人虽然破浪挣扎, 要把船靠岸, 却是不能, 因为海浪不断汹涌扑来。 14 他们就呼求耶和华, 说: "耶和华啊! 我们恳求你, 不要因这人叫我们丧命; 不要把无辜人的血归在我们身上, 因为你耶和华是照自己所喜悦的行事。" 15 于是他们把约拿抬起来, 投在海里, 怒涛就平息了。 16 那些人就大大敬畏耶和华, 向他献祭和许愿。 17 耶和华却安排了一条大鱼, 把约拿吞下。约拿就在鱼腹中三日三夜。(本节在《马索拉抄本》为2:1)