1 La presbitero al la elektita sinjorino kaj ŝiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj konas la veron;
2 pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam:
3 Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.
4 Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.
5 Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.
6 Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi iradu en ĝi.
7 Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto kaj la antikristo.
8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.
9 Ĉiu, kiu iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la Filon.
10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon, ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton;
11 ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.
12 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena.
13 Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.
1 我这作长老的, 写信给蒙拣选的夫人和她的儿女。你们是我在真理中所爱的; 不单是我, 凡认识真理的,
2 也因为真理的缘故爱你们。这真理在我们里面, 也必与我们同在, 直到永远。
3 愿恩惠、怜悯、平安, 从父 神和他儿子耶稣基督在真理和爱中与我们同在。
4 我看见你的儿女中, 有人照着我们从父领受的命令在真理中行事, 我就非常欣慰。
5 夫人哪, 我现在请求你, 我们要彼此相爱。我写给你的, 不是一条新命令, 而是我们从起初就有的。
6 我们要照着他的命令行事, 这就是爱。你们从起初所听见的那命令, 就是要你们凭着爱心行事。
7 有许多欺骗人的已经在世上出现, 他们否认耶稣基督是成了肉身来的; 这就是那骗人的和敌基督的。
8 你们要小心, 不要拆毁我们已经完成的工作, 却要得着美满的赏赐。
9 凡越过基督的教训又不持守的, 就没有 神; 持守这教训的, 就有父和子了。
10 如果有人到你们那里, 不传这教训, 你们就不要接待他到家里, 也不要问候他;
11 因为问候他的, 就在他的恶事上有分了。
12 我还有许多话要写给你们, 可是我不想借用纸墨, 只是盼望到你们那里当面谈谈, 好让我们的喜乐充足。
13 你那蒙拣选的姊妹的儿女都问候你。