1 La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem.
2 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem.
3 La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
4 Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoaĥaz Neĥo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.
5 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio.
6 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon.
7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel.
8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindaĵoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.
9 La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo.
10 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.
11 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.
12 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. Li ne humiliĝis antaŭ Jeremia, kiu profetis laŭ la vortoj de la Eternulo.
13 Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
14 Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.
15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon.
16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.
17 Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon:ĉio estis transdonita en lian manon.
18 Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon.
19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj;
21 por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia:Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.
22 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon:
23 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo:Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.
1 犹大地的人民选了约西亚的儿子约哈斯, 立他在耶路撒冷接续他父亲作王。
2 约哈斯登基的时候, 是二十三岁; 他在耶路撒冷作王共三个月。
3 埃及王在耶路撒冷把他废了, 又罚犹大地缴纳三千四百公斤银子, 三十四公斤金子。
4 后来埃及王立了约哈斯的兄弟以利雅敬作王, 统治犹大和耶路撒冷, 又给他改名叫约雅敬; 尼哥却把约雅敬的兄弟约哈斯带到埃及去了。
5 约雅敬登基的时候, 是二十五岁; 他在耶路撒冷作王共十一年, 行耶和华他的 神看为恶的事。
6 巴比伦王尼布甲尼撒上来攻打他, 用铜链锁住他, 把他带到巴比伦去。
7 尼布甲尼撒又把耶和华殿里一部分的器皿带回巴比伦, 放在巴比伦他的神庙里。
8 约雅敬其余的事迹, 和他所行可憎的事, 以及他的遭遇, 都记在以色列和犹大列王记上。他的儿子约雅斤接续他作王。
9 约雅斤登基的时候, 是八岁; 他在耶路撒冷作王共三个月零十天, 行耶和华看为恶的事。
10 过了年, 尼布甲尼撒派人去把约雅斤和耶和华殿里的珍贵的器皿, 一起带到巴比伦来。他立了约雅斤的叔叔西底家, 作犹大和耶路撒冷的王。
11 西底家登基的时候, 是二十一岁; 他在耶路撒冷作王共十一年,
12 他行耶和华他的 神看为恶的事; 耶利米先知奉耶和华的命令警戒他, 他仍不在耶利米面前谦卑下来。
13 尼布甲尼撒王曾经使他指着 神起誓, 他还是背叛了尼布甲尼撒; 他顽固执拗, 不肯归向耶和华以色列的 神。
14 此外, 所有的祭司长和人民也都大大地得罪 神, 随从列国所行一切可憎的事; 他们污秽了耶和华在耶路撒冷分别为圣的殿。
15 耶和华他们列祖的 神, 因为爱惜自己的子民和居所, 就常常差派使者警戒他们。
16 他们却戏弄 神的使者, 藐视他的话, 讥诮他的先知, 以致耶和华的忿怒临到他的子民身上, 直到无法挽救。
17 耶和华使迦勒底人的王上来攻打他们, 在他们的圣殿里用刀杀了他们的壮丁, 少男和少女以及年老衰弱的, 他们都不怜惜; 耶和华把所有这些人都交在迦勒底王的手里。
18 迦勒底王把 神殿里所有的器皿, 无论大小, 和耶和华殿里的财宝, 以及王和众领袖的财宝, 都带到巴比伦去。
19 迦勒底人烧了 神的殿, 拆毁了耶路撒冷的城墙, 用火烧了城里所有的宫殿, 又毁坏了城里一切珍贵的器皿。
20 脱离刀剑的人, 迦勒底王都把他们掳到巴比伦去, 作他和他的子孙的奴仆, 直到波斯国兴起的时候。
21 这样, 就应验了耶和华借耶利米所说的话: 直到这地享满了安息, 因为这地在荒凉的日子, 就享安息, 直到满了七十年。
22 波斯王古列元年, 耶和华为要应验他借耶利米所说的话, 就感动波斯王古列的心, 使他通告全国, 并且下诏书说:
23 "波斯王古列这样说: ‘耶和华天上的 神已经把地上万国赐给我。他指派我在犹大的耶路撒冷为他建造殿宇。你们中间凡是他的子民, 都可以上去; 愿耶和华他的 神和他同在! ’"