1 Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj reĝan domon por li.
2 Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.
3 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, reĝo de Tiro, por diri:Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por loĝi en ĝi;
4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna leĝo por Izrael.
5 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj.
6 Kiu havus sufiĉe da fortoj, por konstrui al Li domon? la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaŭ Li?
7 Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn, kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.
8 Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; ĉar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,
9 por pretigi por mi multe da ligno; ĉar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda.
10 Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor�ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor�ojn da hordeo, dudek mil bat�ojn da vino, kaj dudek mil bat�ojn da oleo.
11 Ĥiram, reĝo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono:Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin reĝo super ĝi.
12 Kaj Ĥiram diris plue:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si.
13 Nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram;
14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro, fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa, fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.
15 Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;
16 kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.
17 Kaj Salomono kalkulis ĉiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun aranĝis lia patro David; kaj troviĝis da ili cent kvindek tri mil sescent.
18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.
1 所罗门决意要为耶和华的名建造殿宇, 又为自己建造王宫。(本节在《马索拉抄本》为1:18)
2 于是, 所罗门选派了七万人作挑夫, 八万人在山上凿石, 三千六百人作督工。(本节在《马索拉抄本》为2:1)
3 所罗门派人去见推罗王希兰说: "你怎样待我的父亲大卫, 给他运来香柏木, 为他建造宫殿居住, 请你也这样待我。
4 现在我要为耶和华我 神的名建造殿宇, 分别为圣献给他, 在他面前焚烧芬芳的香, 经常摆上陈设饼, 每日早晚、安息日、初一, 以及耶和华我们的 神所定的节日, 都献上燔祭; 这是以色列人永远的定例。
5 我要建造的殿宇必须宏伟, 因为我们的 神伟大, 超过众神之上。
6 但谁能为他建造殿宇呢?天和天上的天也容不下他; 我是谁, 怎能为他建造殿宇?我不过在他面前烧香罢了。
7 现在请你派一个巧匠到我这里来, 他要精于使用金、银、铜、铁和紫色朱红色蓝色线工作, 并且懂得雕刻, 好与我的父亲大卫在犹大和耶路撒冷预备的巧匠一同工作。
8 又请你从黎巴嫩运送香柏木、松木和檀香木到我这里来, 因为我知道你的臣仆善于砍伐黎巴嫩的树木; 我的臣仆可以和你的臣仆一同工作。
9 给我预备大量的木材, 因为我要建造的那殿宇, 将会十分宏伟。
10 至于你的仆人, 就是砍伐树木的人, 我必给他们食物, 就是小麦二万公吨、大麦二万公吨、酒四十万公升、油四十万公升。"
11 推罗王希兰回信给所罗门说: "耶和华因为爱自己的子民, 所以立你作他们的王。"
12 希兰又说: "创造天地的耶和华以色列的 神, 是应当称颂的! 因为他赐给大卫王一个有智慧的儿子, 有聪明有见识, 可以为耶和华建造殿宇, 为自己建造王宫。
13 现在我派一个技艺精巧、满有聪明的人来, 他是我父亲希兰的匠人。
14 他是但支派一个妇人的儿子, 他的父亲是推罗人。他精于使用金、银、铜、铁、石、木, 以及紫色蓝色朱红色线和细麻作工, 也能作各样雕刻的工作, 又能设计各样交托他们的巧工。这人可以和你的巧匠, 以及我主你父亲大卫的巧匠一同工作。
15 我主所说的小麦、大麦、酒和油, 请派人运来给众仆人。
16 我们必照着你所需要的, 从黎巴嫩砍下树木, 扎成木筏, 从海上运到约帕, 你可以从那里把它们运上耶路撒冷。"
17 所罗门按照他父亲大卫数点的数目, 又数点了住在以色列地所有的外族人, 他们共有十五万三千六百人。
18 他选派七万人作挑夫, 八万人在山上凿石头, 三千六百人作监工, 督促人民工作。