1 Jehoŝafat havis multe da riĉeco kaj honoro; kaj li boparenciĝis kun Aĥab.

2 Post kelke da jaroj li veturis al Aĥab en Samarion. Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead.

3 Kaj Aĥab, reĝo de Izrael, diris al Jehoŝafat, reĝo de Judujo:Ĉu vi iros kun mi kontraŭ Ramoton en Gilead? Kaj ĉi tiu respondis al li:Mi estas kiel vi, kaj mia popolo estas kiel via popolo; ni iros kun vi en la militon.

4 Kaj Jehoŝafat diris al la reĝo de Izrael:Demandu hodiaŭ la vorton de la Eternulo.

5 Tiam la reĝo de Izrael kunvenigis la profetojn, kvarcent homojn, kaj diris al ili:Ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ mi tion ne faru? Kaj ili respondis:Iru, kaj Dio ĝin transdonos en la manon de la reĝo.

6 Sed Jehoŝafat diris:Ĉu ne troviĝas ĉi tie ankoraŭ iu profeto de la Eternulo, kiun ni povus demandi?

7 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:Ekzistas ankoraŭ unu homo, per kiu ni povas demandi la Eternulon, sed mi lin malamas, ĉar neniam li profetas pri mi ion bonan, sed dum sia tuta vivo nur malbonon; tio estas Miĥaja, filo de Jimla. Sed Jehoŝafat diris:La reĝo ne parolu tiel.

8 Tiam la reĝo de Izrael alvokis unu korteganon, kaj diris:Venigu rapide Miĥajan, filon de Jimla.

9 La reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, sidis ĉiu sur sia seĝo, vestitaj per siaj vestoj; ili sidis sur placo antaŭ la pordego de Samario, kaj ĉiuj profetoj profetadis antaŭ ili.

10 Kaj Cidkija, filo de Kenaana, faris al si ferajn kornojn, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Per ĉi tio vi kornobatos la Sirianojn, ĝis vi ilin tute ekstermos.

11 Kaj ĉiuj profetoj profetis tiel same, dirante:Iru kontraŭ Ramoton en Gilead kaj sukcesu, ĉar la Eternulo ĝin transdonos en la manon de la reĝo.

12 La sendito, kiu iris por voki Miĥajan, diris al li:Jen la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo; estu do via vorto simila al la vorto de ĉiu el ili, kaj antaŭdiru bonon.

13 Sed Miĥaja diris:Kiel vivas la Eternulo:kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

14 Kaj kiam li venis al la reĝo, la reĝo diris al li:Miĥaja! ĉu ni iru milite kontraŭ Ramoton en Gilead, aŭ ni tion ne faru? Kaj tiu diris:Iru kaj sukcesu, kaj ili estos transdonitaj en vian manon.

15 Tiam la reĝo diris al li:Multfoje mi vin ĵurligas, ke vi parolu al mi nur la veron en la nomo de la Eternulo.

16 Kaj tiu diris:Mi vidis ĉiujn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton; kaj la Eternulo diris:Ili ne havas estrojn, ili reiru pace ĉiu al sia domo.

17 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:Ĉu mi ne diris al vi, ke li profetos pri mi ne bonon, sed nur malbonon?

18 Sed Miĥaja diris:Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo:mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris dekstre kaj maldekstre de Li.

19 Kaj la Eternulo diris:Kiu allogos Aĥabon, reĝon de Izrael, ke li iru kaj falu en Ramot en Gilead? Kaj unu parolis tiel, alia parolis alie.

20 Tiam eliris spirito kaj stariĝis antaŭ la Eternulo, kaj diris:Mi lin allogos. Kaj la Eternulo diris al li:Per kio?

21 Kaj tiu respondis:Mi eliros kaj faros min spirito mensoga en la buŝo de ĉiuj liaj profetoj. Kaj Li diris:Vi allogos kaj havos sukceson; eliru kaj agu tiel.

22 Kaj nun jen la Eternulo metis mensogan spiriton en la buŝon de tiuj viaj profetoj, kaj la Eternulo decidis por vi malbonon.

23 Tiam aliris Cidkija, filo de Kenaana, kaj frapis Miĥajan sur la vango, kaj diris:Per kiu vojo la spirito de la Eternulo transiris de mi, por paroli per vi?

24 Miĥaja respondis:Jen vi tion vidos en tiu tago, kiam vi eniros en internan ĉambron, por vin kaŝi.

25 Tiam la reĝo de Izrael diris:Prenu Miĥajan, kaj konduku lin al la urbestro Amon kaj al la reĝido Joaŝ,

26 kaj diru:Tiele diras la reĝo:Metu ĉi tiun en malliberejon, kaj nutru lin per mizera pano kaj mizera akvo, ĝis mi revenos en paco.

27 Sed Miĥaja diris:Se vi revenos en paco, en tiu okazo ne parolis per mi la Eternulo. Kaj li diris:Aŭskultu, ĉiuj popoloj.

28 Kaj la reĝo de Izrael, kaj Jehoŝafat, reĝo de Judujo, iris al Ramot en Gilead.

29 Kaj la reĝo de Izrael diris al Jehoŝafat:Mi alivestos min kaj iros en la batalon, sed vi surmetu viajn vestojn. Kaj la reĝo de Izrael alivestis sin, kaj ili iris en la batalon.

30 Kaj la reĝo de Sirio ordonis al siaj ĉarestroj jene:Batalu ne kontraŭ iu malgranda aŭ granda, sed sole nur kontraŭ la reĝo de Izrael.

31 Kiam la ĉarestroj ekvidis Jehoŝafaton, ili pensis, ke tio estas la reĝo de Izrael, kaj ili ĉirkaŭis lin, por batali kontraŭ li; sed Jehoŝafat ekkriis, kaj la Eternulo helpis al li, kaj Dio forigis ilin de li.

32 Kiam la ĉarestroj vidis, ke tio ne estas la reĝo de Izrael, ili forturnis sin de li.

33 Kaj unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj vundis la reĝon de Izrael inter la artikoj de la kiraso. Kaj ĉi tiu diris al sia veturiganto:Turnu vian manon kaj elveturigu min el la militistaro, ĉar mi estas vundita.

34 Sed la batalo plifortiĝis en tiu tago; kaj la reĝo de Izrael staris sur la ĉaro kontraŭ la Sirianoj ĝis la vespero, kaj li mortis en la momento de la malleviĝo de la suno.

1 约沙法的财富很多, 极有尊荣, 他和亚哈也结了亲。

2 过了几年, 他下到撒玛利亚去见亚哈。亚哈为他和跟从他的人宰了很多牛羊, 又怂恿他一同上去攻打基列的拉末。

3 以色列王亚哈问犹大王约沙法: "你愿意和我一同到基列的拉末去吗?"他回答: "你我不分彼此; 我的人民就是你的人民; 我必和你一同作战。"

4 约沙法对以色列王说: "请你先求问耶和华的话。"

5 于是以色列王召集了四百位先知, 问他们: "我们可以到基列的拉末去作战吗?还是不要去呢?"他们回答: "你可以上去, 神必把那城交在王的手里。"

6 约沙法问: "这里不是还有一位耶和华的先知吗?我们也可以向他求问。"

7 以色列王回答约沙法说: "还有一个人, 我们可以向他求问耶和华; 只是我不喜欢他, 因为他对我说的预言, 都是凶话, 不是吉话。这人就是音拉的儿子米该雅。"约沙法说: "王不要这样说。"

8 于是以色列王召了一个太监来, 说: "快去把音拉的儿子米该雅召来。"

9 那时, 以色列王和犹大王约沙法各自坐在王位上, 穿着朝服, 坐在撒玛利亚城门口的广场上; 所有的先知都在他们面前说预言。

10 基拿拿的儿子西底家自己做了些铁角, 说: "耶和华这样说: ‘你要用这些铁角抵触亚兰人, 直到把他们完全消灭。’"

11 所有的先知也都这样预言说: "你可以上基列的拉末去, 必得胜利! 因为耶和华必把那城交在王的手里。"

12 那去召米该雅的使者对米该雅说: "看哪, 这里的众先知都异口同声地对王说吉话, 请你与他们一样说吉话。"

13 米该雅说: "我指着永活的耶和华起誓, 我的 神说什么, 我就说什么。"

14 米该雅来到王那里, 王问他: "米该雅啊, 我们可以到基列的拉末作战吗?还是不要去呢?"他回答: "可以上去, 一定得胜, 他们必交在你们手里。"

15 王对他说: "我要嘱咐你多少次, 你才会奉耶和华的名对我只说真话呢?"

16 米该雅说: "我看见以色列人四散在山上, 好像没有牧人的羊群一样。耶和华说: ‘这些人既然没有主人, 使他们平平安安各自回家去吧! ’"

17 以色列王对约沙法说: "我不是早告诉你, 他对我说的预言, 总没有吉话, 只说凶话吗?"

18 米该雅说: "所以你们要听耶和华的话。我看见耶和华坐在宝座上, 天上的万军侍立在他左右。

19 耶和华说: ‘谁去引诱以色列王亚哈上去, 好使他倒毙在基列的拉末呢?’有人这样说, 也有人那样说。

20 后来有一个灵出来, 站在耶和华面前, 说: ‘我去引诱他。’耶和华问他: ‘你怎样引诱他呢?’

21 他回答: ‘我要出去, 在他众先知的口里成为谎言的灵。’耶和华说: ‘你必能引诱他, 并且可以成功; 你去这样行吧。’

22 所以现在耶和华把谎言的灵放在你这些先知的口里, 并且耶和华已宣告灾祸必临到你。"

23 基拿拿的儿子西底家走前来, 打米该雅的脸, 说: "耶和华的灵是怎样离开了我, 去与你说话呢?"

24 米该雅说: "你进密室躲藏的那一天, 就必看见了。"

25 以色列王说: "把米该雅带回去, 交给市长亚们和王的儿子约阿施,

26 说: ‘王这样吩咐: 把这人囚在监里, 少给他食物和水, 直到我平平安安回来。’"

27 米该雅说: "如果你真的可以平平安安回来, 那么耶和华就没有借着我说话了。"他又说: "众民啊, 你们都要听! "

28 于是, 以色列王和犹大王约沙法上基列的拉末去了。

29 以色列王对约沙法说: "我要改装上阵, 你可以仍穿朝服。"于是以色列王改了装, 他们就上阵去了。

30 原来亚兰王曾经吩咐他的战车队长说: "无论是大小的将兵, 你们都不要和他们交战, 只管攻击以色列王。"

31 众战车队长看见约沙法, 就都心里说: "这必是以色列王。"于是都绕过去攻击他。约沙法呼救, 耶和华就帮助他; 神又使敌人离开他。

32 众战车队长见他不是以色列王, 就转回去, 不再追击他了。

33 有一人随意拉弓, 竟射进了以色列王的铠甲中间的缝隙里。王对驾车的说: "你把车转过来, 载我出阵吧, 因为我受了重伤。"

34 那天战事越来越激烈; 以色列王勉强站在战车上, 对抗亚兰人, 直到黄昏。日落的时候, 王就死了。