1 Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si.

2 Kiam Ĥizkija vidis, ke Sanĥerib venis kaj intencas militi kontraŭ Jerusalem,

3 li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis ŝutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li.

4 Kaj kolektiĝis multe da popolo, kaj ili ŝutkovris ĉiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, ĉar ili diris:Por kio permesi, ke la reĝoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo?

5 Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj.

6 Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaŭ la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante:

7 Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li:

8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.

9 Post tio Sanĥerib, reĝo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis ĉe Laĥiŝ kune kun sia tuta militistaro) al Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Judoj en Jerusalem, por diri:

10 Tiele diras Sanĥerib, reĝo de Asirio:Kion vi fidas, loĝante en la fortikaĵo de Jerusalem?

11 Ĥizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la reĝo de Asirio.

12 Li mem, Ĥizkija, forigis ja Liajn altaĵojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaŭ unu sola altaro adorkliniĝu kaj sur ĝi incensu.

13 Ĉu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al ĉiuj popoloj de la landoj? Ĉu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano?

14 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano?

15 Ĥizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaŭ viaj dioj ne savos vin el mia mano.

16 Kaj ankoraŭ pli liaj servantoj parolis kontraŭ Dio, la Eternulo, kaj kontraŭ Lia servanto Ĥizkija.

17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano.

18 Kaj ili kriis per laŭta voĉo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi ĝin kaj senkuraĝigi ĝin, por ke ili povu venkopreni la urbon.

19 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritaĵo de homaj manoj.

20 Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo.

21 Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.

22 Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe.

23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj.

24 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis. Kaj li preĝis al la Eternulo. Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.

25 Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ Judujo kaj Jerusalem.

26 Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija.

27 Ĥizkija havis tre multe da riĉeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por arĝento kaj oro, por multekostaj ŝtonoj, aromaĵoj, ŝildoj, kaj ĉiaj valoraj objektoj,

28 ankaŭ provizejojn por la produktaĵoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por ĉiaspecaj brutoj, kaj ŝafejojn por la ŝafoj.

29 Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da ŝafoj kaj bovoj li havis multe, ĉar Dio donis al li tre grandan havaĵon.

30 Li, Ĥizkija, ŝtopkovris la supran fonton de Giĥon kaj direktis ĝin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj Ĥizkija havis sukceson en ĉiu sia faro.

31 Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia koro.

32 La cetera historio de Ĥizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.

33 Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.

1 在希西家行了这些忠诚的事以后, 亚述王西拿基立进侵犹大, 围困犹大的设防城, 企图攻陷占领。

2 希西家见西拿基立有意攻打耶路撒冷,

3 就与众领袖和众勇士商议, 要把城外各道水泉堵塞, 他们都赞同。

4 于是有一大班人集合起来, 堵塞了一切泉源和流通那地的溪流, 他们说: "为什么要让亚述王得着充沛的水源呢?"

5 希西家发愤图强, 重建所有拆毁了的城墙, 墙上筑起瞭望楼, 又建造一道外墙, 并且巩固大卫城内的米罗, 又制造了很多兵器和盾牌。

6 他又委派军长统管众民, 集合他们到城门的广场那里去见他; 他鼓励他们说:

7 "你们要坚强勇敢, 不要因亚述王和他统领的大军惧怕惊慌; 因为和我们同在的, 比和他们同在的更多。

8 和他们同在的, 不过是人血肉的手臂; 和我们同在的, 却是耶和华我们的 神, 他必帮助我们, 为我们作战。"众民因犹大王希西家的话都得着鼓励了。

9 随后, 亚述王西拿基立和他统领的全军攻打拉吉的时候, 就差派他的臣仆到耶路撒冷来见犹大王希西家和所有在耶路撒冷的犹大人, 说:

10 "亚述王西拿基立这样说: ‘你们现在还在耶路撒冷受困, 你们可倚靠什么呢?

11 希西家曾对你们说: 耶和华我们的 神必拯救我们脱离亚述王的手。他不是迷惑你们, 使你们因饥渴而死吗?

12 这希西家不是曾经把耶和华的邱坛和祭坛除去, 吩咐犹大和耶路撒冷的人说: 你们要在一个坛前敬拜, 要在它上面烧香吗?

13 我和我列祖向各地的民族所行的, 你不知道吗?各地列国的神能拯救他们的国脱离我的手吗?

14 我列祖消灭的那些国的众神, 有哪一位能拯救自己的子民脱离我的手呢?难道你们的 神能拯救你们脱离我的手吗?

15 所以, 你们现在不要让希西家欺骗、迷惑你们; 你们也不要信他; 因为无论哪一邦哪一国的神, 都不能拯救自己的子民脱离我的手和我列祖的手, 你们的神不是更不能拯救你们脱离我的手吗?’"

16 西拿基立的臣仆还说了别的话毁谤耶和华 神和他的仆人希西家。

17 西拿基立又写信来辱骂耶和华以色列的 神, 讥诮他说: "各地列国的神没有拯救它们的子民脱离我的手, 希西家的神也照样不能拯救他的子民脱离我的手。"

18 亚述王的臣仆用犹大语, 向耶路撒冷城墙上的人民大声呼叫, 要惊吓他们, 使他们慌乱, 好攻取那城。

19 他们论到耶路撒冷的 神, 就好像世上万民的神一样, 把他当作是人手所做的。

20 希西家王和亚摩斯的儿子以赛亚先知为了这事祷告, 向天呼求。

21 耶和华就差派一位使者, 进入亚述王的军营中, 把所有英勇的战士、官长和将帅, 尽都消灭了。亚述王满面羞愧返回本国去了。他进入自己的神庙的时候, 他亲生的儿子在那里用刀把他杀了。

22 这样, 耶和华拯救了希西家和耶路撒冷的居民, 脱离了亚述王西拿基立的手, 和其他仇敌的手, 又使他们四境平安。

23 有很多人把供物带到耶路撒冷献给耶和华, 又把很多宝物送给犹大王希西家; 从此, 希西家受到各国的尊重。

24 那时, 希西家患病垂危, 就祷告耶和华; 耶和华应允了他, 又赐他一个征兆。

25 希西家却没有照着他蒙受的恩惠报答耶和华; 因为他心高气傲, 所以耶和华的忿怒临到他, 以及犹大和耶路撒冷的人身上。

26 但希西家因为自己心高气傲而谦卑下来, 他和耶路撒冷的居民都谦卑下来, 因此耶和华的忿怒, 在希西家在世的日子, 没有临到他们身上。

27 希西家的财富甚多, 尊荣极大; 他为自己建造库房, 收藏金银、宝石、香料、盾牌和各样的珍宝;

28 又建造仓库, 收藏五谷、新酒和油; 又为各类牲畜盖棚栏、羊圈。

29 他又为自己建造城镇, 并且拥有大批牛羊牲口, 因为 神赐给他极多的财物。

30 这希西家堵塞了基训泉上游的水, 引水直下, 流到大卫城的西边。希西家所行的一切事, 尽都亨通。

31 唯有巴比伦王的使者奉派来见希西家, 询问犹大地发生的奇事的时候, 神就离开了他, 为要试验他, 好知道他心中的一切。

32 希西家其余的事迹和他的善行, 都记在亚摩斯的儿子以赛亚先知的异象书上, 以及犹大和以色列诸王记上。

33 希西家和他的列祖同睡, 埋葬在大卫子孙墓地的高层; 他死的时候, 犹大众人和耶路撒冷的居民都向他致敬。他的儿子玛拿西接续他作王。