1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.
2 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
3 Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi.
4 Ĝi staris sur dek du bovoj:tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
5 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat�ojn.
6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi.
7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.
8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn.
9 Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.
11 Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio:
12 du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,
13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
14 Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj;
15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi.
16 Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.
17 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.
18 Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
19 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio:la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;
20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo-el pura oro;
21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;
22 kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.
1 他又做了一座铜坛, 长九公尺, 宽九公尺, 高四公尺半。
2 又铸造了一个铜海, 直径有四公尺半, 是圆形的, 高两公尺两公寸, 圆周有十三公尺两公寸。
3 铜海底下四周有形状像牛的装饰物; 每四十五公分十个, 共分二行, 是和铜海一体铸成的。
4 有十二头铜牛驮着铜海: 三头向北, 三头向西, 三头向南, 三头向东。铜海在牛背上面, 牛尾部向内。
5 铜海厚七公分半, 边缘像杯边的做法, 形状似百合花, 容量有六万公升。
6 他又做了十个洗濯盆: 五个放在铜海的右边, 五个放在左边, 用来清洗东西; 献燔祭所用的东西要在盆内清洗, 但铜海是给祭司洗濯的。
7 又照着规定的样式做了十个金灯台, 放在殿内; 五个在右边, 五个在左边。
8 又做了十张桌子, 安放在殿内; 五张在右边, 五张在左边。又做了一百个金碗。
9 又建造祭司院、大院和大院的门; 门都包上铜。
10 又把铜海放在殿的右边, 就是东南方。
11 户兰又做了锅、铲和碗。这样, 户兰为所罗门王完成了 神殿的工程,
12 就是两根柱子和在柱子上面两个碗形柱顶, 以及两个网子, 遮盖柱子上面两个碗形的柱顶,
13 又有四百个石榴, 安放在两个网子上, 每个网子有两行石榴, 遮盖柱子上头两个碗形的柱顶。
14 又做了十个盆座和盆座上的十个洗濯盆,
15 还有一个铜海和铜海底下的十二头铜牛。
16 锅、铲、肉叉和一切相关的器皿, 都是户兰用磨光的铜给所罗门王, 为耶和华的殿所做的。
17 是王在约旦平原, 在疏割和撒利但之间, 用胶泥模铸成的。
18 所罗门所做的这一切器皿, 数量很多; 铜的重量无法估计。
19 所罗门又做了 神殿里的一切器具, 就是金坛和放陈设饼的桌子,
20 用纯金做的灯台和灯盏, 按定例在内殿门前燃点,
21 还有灯花、灯盏和烛剪, 都是精金做的。
22 又有剪刀、盘子、调羹和火鼎, 都是用精金做的。殿门, 就是进入至圣所里面的门和正殿的门, 都是金的。