1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.
3 Kiam lia reĝado fortikiĝis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
4 Sed iliajn filojn li ne mortigis, ĉar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante:Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed ĉiu devas morti pro sia peko.
5 Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.
6 Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da arĝento.
7 Sed homo de Dio venis al li, kaj diris:Ho reĝo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, ĉar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun ĉiuj idoj de Efraim;
8 sed iru vi sola, agu kuraĝe en la milito; alie Dio faligos vin antaŭ la malamiko, ĉar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.
9 Kaj Amacja diris al la homo de Dio:Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.
10 Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.
11 Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis.
13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakiraĵo.
14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis.
15 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano?
16 Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li:Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon.
17 Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn.
18 Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
19 Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
20 Sed Amacja ne obeis; ĉar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.
21 Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
22 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
23 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
24 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
25 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
26 La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.
27 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
28 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.
1 亚玛谢登基的时候是二十五岁, 他在耶路撒冷作王二十九年。他的母亲名叫约耶但, 是耶路撒冷人。
2 亚玛谢行耶和华看为正的事, 只是心不专一。
3 他巩固了王位以后, 就把击杀他父王的臣仆杀了。
4 他却没有处死他们的儿子, 因为照着摩西律法书上所记, 耶和华曾吩咐: "不可因儿子的罪处死父亲, 也不可因父亲的罪处死儿子; 各人要因自己的罪被处死。"
5 亚玛谢召集了犹大人, 按着他们的家族为全犹大和便雅悯人, 设立千夫长和百夫长, 又数点他们的数目, 从二十岁以上, 能出去打仗, 能拿枪持盾的精兵, 共有三十万。
6 又用了三千四百公斤银子, 从以色列中雇了十万英勇的战士。
7 有一位神人来见亚玛谢, 说: "王啊, 请不要领以色列的军队和你同去, 因为耶和华不和以色列人, 不和任何以法莲的子孙同在。
8 即使你一定要去, 奋勇争战, 神也会使你在敌人面前覆灭, 因为 神有能力帮助人, 也有能力使人覆灭。"
9 亚玛谢问神人: "我给以色列雇佣兵的那三千四百公斤银子怎么办呢?"神人回答: "耶和华能把比这更多赐给你。"
10 于是亚玛谢把那从以法莲来的雇佣兵解散了, 遣送他们回家; 因此他们非常恼怒犹大人, 就气冲冲地回家去了。
11 亚玛谢鼓起勇气, 率领他的人民到盐谷去, 击杀了一万西珥人。
12 犹大人又生擒了一万人, 带到一处崖顶, 从崖顶把他们拋下去, 使他们都摔得肢离破碎。
13 但亚玛谢打发回去、不许和他一同作战的雇佣兵, 竟侵入犹大各城, 从撒玛利亚直到伯.和仑, 击杀了三千人, 又掠去了很多财物。
14 亚玛谢击败了以东人回来的时候, 把西珥人的神像也带回来, 立为自己的神, 在它们面前叩拜, 又向它们烧香。
15 因此, 耶和华向亚玛谢发怒, 于是差派一位先知去见他, 对他说: "这民族的神不能拯救自己的人民脱离你的手, 你为什么还寻求它们呢?"
16 先知向王讲话的时候, 王对他说: "我们立了你作王的谋士吗?住口吧! 你要挨打吗?"先知就住口, 可是又说: "我知道 神已定意消灭你, 因为你作了这事, 又不听从我的劝戒。"
17 犹大王亚玛谢和群臣商议以后, 就派人去见耶户的孙子、约哈斯的儿子、以色列王约阿施, 说: "来吧, 我们在战场上相见吧! "
18 以色列王约阿施派人去见犹大王亚玛谢, 说: "黎巴嫩的蒺藜派人去见黎巴嫩的香柏树, 说: ‘把你的女儿给我的儿子作妻子吧! ’后来有一只黎巴嫩的野兽从那里经过, 把蒺藜践踏了。
19 你心里说你击败了以东人, 你就心里骄傲, 以这事夸口。现在你留在家里吧, 为什么要惹祸, 使犹大和你一同覆亡呢?"
20 亚玛谢却不听从; 这原是出于 神, 好把他们交在约阿施手里, 因为他们寻求以东的神。
21 于是以色列王约阿施上来, 在犹大的伯.示麦, 和犹大王亚玛谢相会于战场上。
22 犹大人在以色列人面前被击败, 各自逃回家去了。
23 以色列王约阿施在伯.示麦捉住了约哈斯的孙子、约阿施的儿子、犹大王亚玛谢, 把他带到耶路撒冷, 又拆毁耶路撒冷的城墙, 从以法莲门直到角门, 共两百公尺。
24 又把俄别.以东负责看守 神殿里的一切金银和一切器皿, 以及王宫里的宝物都掠去, 又掳走人质, 然后回撒玛利亚去了。
25 以色列王约哈斯的儿子约阿施死后, 犹大王约阿施的儿子亚玛谢还活了十五年。
26 亚玛谢其余的事迹, 一生的始末, 不是都记在犹大和以色列诸王记上吗?
27 自从亚玛谢离弃耶和华以后, 在耶路撒冷有人要谋害他; 他就逃到拉吉去。谋害他的人派人追到拉吉, 在那里把他杀死。
28 然后用马把他的尸体运回来, 埋葬在大卫城里, 和他的列祖一起。