1 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.
2 Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio.
3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
4 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.
5 Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.
6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo donis al li ripozon.
7 Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
8 Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj ili estis bravaj militistoj.
9 Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj li venis ĝis Mareŝa.
10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa.
11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta.
12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.
13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakiraĵo.
14 Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo.
15 Ankaŭ ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.
1 亚比雅和他的列祖同睡, 埋葬在大卫城里, 他的儿子亚撒接续他作王。亚撒在世的日子, 国中太平了十年。(本节在《马索拉抄本》为13:23)
2 亚撒行耶和华他的 神看为善为正的事。(本节在《马索拉抄本》为14:1)
3 他除掉外族人的祭坛和邱坛, 打断神柱, 砍下亚舍拉,
4 吩咐犹大人寻求耶和华他们列祖的 神, 遵行他的律法和诫命。
5 他又在犹大各城中, 除掉邱坛和香坛。那时全国在他的统治下享受太平。
6 他又在犹大建造了几座设防城, 因为国中太平, 多年没有战争, 耶和华使他享受安宁。
7 他对犹大人说: "我们要建造这些城, 在四周筑墙, 建造城楼, 安设城门, 制作门闩。这地还属于我们, 是因为我们寻求耶和华我们的 神; 我们既然寻求他, 他就使我们四境平安。"于是他们兴工建造, 事事顺利。
8 亚撒的军队, 拿大盾牌和矛枪的犹大人, 共有三十万; 拿小盾牌和拉弓的便雅悯人, 共有二十八万; 他们都是英勇的战士。
9 那时有古实人谢拉率领一百万军队, 战车三百辆, 前来攻打犹大人; 他来到了玛利沙。
10 于是亚撒出去迎战; 他们就在玛利沙的洗法谷列阵相对。
11 亚撒呼求耶和华他的 神说: "耶和华啊, 强弱悬殊, 除你以外没有别的帮助。耶和华我们的 神啊, 求你帮助我们。因为我们倚靠你, 奉你的名去对抗这大军。耶和华啊, 你是我们的 神, 不要让人胜过你。"
12 于是耶和华在亚撒和犹大人面前, 使古实人大败, 古实人就逃跑。
13 亚撒和跟随他的人民追赶他们, 直到基拉耳; 古实人被杀的很多, 不能恢复强盛; 因为他们在耶和华和他的军队面前被击溃了; 犹大人夺取了极多战利品。
14 他们又攻击基拉耳周围的一切城市, 因为各城的人都惧怕耶和华。犹大人又把各城洗掠一空, 因为城中的财物甚多。
15 他们又毁坏了牲畜的棚, 牵走了很多的羊和骆驼, 然后回耶路撒冷去了。