1 Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.

2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo.

3 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, reĝo de Izrael; vi ne bezonas porti ĝin sur la ŝultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael.

4 Aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la preskribo de lia filo Salomono.

5 Kaj staru en la sanktejo laŭ klasoj, laŭ la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laŭ la patrodomaj grupoj de la Levidoj.

6 Kaj buĉu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laŭ la vorto de la Eternulo per Moseo.

7 Kaj Joŝija donis donace al la filoj de la popolo ŝafojn, ŝafidojn, kapridojn, ĉion por la Paskoj, por ĉiuj, kiuj tie troviĝis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil bovojn. Tio estis el la havaĵo de la reĝo.

8 Kaj liaj eminentuloj donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn kaj tricent bovojn;

9 Konanja, Ŝemaja, kaj Netanel, liaj fratoj, kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn kaj kvincent bovojn.

10 Tiamaniere la servado estis aranĝita. Kaj la pastroj stariĝis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laŭ iliaj grupoj, laŭ la ordono de la reĝo.

11 Kaj ili buĉis la Paskon. Kaj la pastroj aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhaŭtigis.

12 Kaj ili apartigis la bruloferojn, por doni ilin laŭklase, laŭ la patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili agis kun la bovoj.

13 Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laŭ la preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta popolo.

14 Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; ĉar la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la bruloferoj kaj seboj ĝis la nokto; tial la Levidoj pretigis por si kaj por la pastroj, la Aaronidoj.

15 La kantistoj, idoj de Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David, Asaf, Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la reĝo, kaj la pordegistoj estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili.

16 Tiamaniere estis aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo, laŭ la ordono de la reĝo Joŝija.

17 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum sep tagoj.

18 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la loĝantoj de Jerusalem.

19 En la dek-oka jaro de la reĝado de Joŝija estis farita tiu Pasko.

20 Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris kontraŭ lin Joŝija.

21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin ne pereigu.

22 Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali.

23 La pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj servantoj:Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita.

24 Liaj servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija.

25 Ankaŭ Jeremia plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la plorkantoj.

26 La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj, konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo,

27 kaj liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

1 约西亚在耶路撒冷守逾越节记念耶和华; 正月十四日他们宰了逾越节的羊羔。

2 王指派各祭司的职务, 又鼓励他们去作耶和华殿的事务。

3 他又对那些教导以色列众人, 分别为圣归耶和华的利未人说: "你们要把圣约柜安放在以色列王大卫的儿子所罗门建造的殿里; 不必再用肩膀扛抬。现在你们要服事耶和华你们的 神, 服事他的子民以色列。

4 你们要按着家族和照着班次, 根据以色列王大卫所写的和他儿子所罗门所写的, 自己好好预备。

5 你们要按着你们的亲族这平民的家族的班次, 侍立在圣所; 每个班次中要有几个利未家族的人。

6 你们要宰逾越节的羊羔, 洁净自己, 为你们的亲族预备一切, 遵守耶和华借摩西吩咐的话。"

7 于是约西亚送出绵羊羔和山羊羔共三万只, 还有公牛三千头, 给所有在场的人民作逾越节的祭牲; 这些都是取自王的财产。

8 约西亚手下的众领袖也自愿把祭牲送给人民、祭司和利未人; 又有 神殿的总管希勒家、撒迦利亚和耶歇, 也把羔羊二千六百只和公牛三百头, 送给祭司作逾越节的祭牲。

9 利未人的领袖歌楠雅和他的两个兄弟示玛雅和拿坦业, 以及哈沙比雅、耶利和约撒拔, 也把羊羔五千只和公牛五百头, 送给利未人作逾越节的祭牲。

10 这样, 事奉的职务安排好了以后, 他们照着王的吩咐, 祭司站在自己的岗位, 利未人也按着自己的班次侍立。

11 利未人宰了逾越节的羊羔, 祭司从他们的手里把血接过来, 洒在坛上, 利未人剥了祭牲的皮,

12 把作燔祭的部分拿去, 按着各家族的系别分给众民, 使他们可以照着摩西的书上所写的, 奉献给耶和华。奉献公牛也是这样。

13 他们按照规矩用火烤逾越节的羊羔, 其他的圣物用锅、用釜, 或用煎盘煮熟, 迅速地送给众民;

14 然后他们才为自己和祭司预备祭物, 因为作祭司的亚伦的子孙忙于献上燔祭和脂肪, 直到晚上, 利未人才为自己和祭司亚伦的子孙预备祭物。

15 歌唱的亚萨的子孙, 照着大卫、亚萨、希幔和王的先见耶杜顿的吩咐, 站在自己的岗位上; 守门的看守各门, 不用离开自己的职务, 因为他们的利未亲族为他们预备了祭物。

16 这样, 当日一切事奉耶和华的职务都安排好了, 就照着约西亚王的吩咐守逾越节, 和在耶和华的祭坛上献上燔祭。

17 当时在场的以色列人守逾越节, 又守除酵节七天。

18 自从撒母耳先知的日子以来, 在以色列中没有守过像这样的逾越节; 以色列诸王也都没有守过这样的逾越节, 像约西亚、祭司、利未人、犹大众人和在场的以色列人, 以及耶路撒冷的居民守的。

19 这逾越节是约西亚在位第十八年守的。

20 约西亚整理好圣殿的一切事以后, 埃及王尼哥上来, 帮助靠近幼发拉底河的迦基米施; 约西亚就出去阻挡他。

21 尼哥差派使者来见约西亚说: "犹大王啊, 我和你有什么不对呢?我现在不是来攻击你, 而是要攻击和我交战的那国家; 并且 神吩咐我要赶快, 你不可干预 神的事, 免得他毁灭你, 因为 神和我同在。"

22 约西亚却不肯离开他, 反而改了装要和他作战, 不听从 神借尼哥所说的话; 于是他去到米吉多平原和尼哥交战。

23 弓箭手射中了约西亚王; 王对他的臣仆说: "你们把我带走吧, 因为我受了重伤。"

24 他的臣仆把他从战车上扶下来, 放在他的第二辆战车上, 把他送回耶路撒冷去, 他跟着就死了, 埋葬在他列祖的坟墓里。犹大和耶路撒冷的众人都为约西亚哀悼。

25 耶利米为约西亚作了哀歌; 所有歌唱的男女都唱哀歌, 哀悼约西亚, 直到今日; 甚至在以色列中成了定例。这歌记在哀歌书上。

26 约西亚其余的事迹, 和他按着耶和华律法上所记而行的善事,

27 以及他一生的始末, 都记在以色列和犹大列王记上。