1 Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.
2 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
3 kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo:la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris ĝis Jerusalem.
5 Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili:Tiele diras la Eternulo:Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak.
6 Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris:Justa estas la Eternulo.
7 Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante:Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak;
8 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
9 Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
10 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo.
11 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj.
12 Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona.
13 La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
14 Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo.
15 La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
16 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.
1 罗波安的王位稳定, 他也强盛起来, 就离弃了耶和华的律法, 全体以色列人也都跟随他。
2 罗波安王第五年, 埃及王示撒上来攻打耶路撒冷, 因为他们得罪了耶和华。
3 示撒率领战车一千二百辆, 马兵六万, 和他一同从埃及出来的路比人、苏基人和古实人, 多得无法数算。
4 他攻取了犹大境内的设防城, 然后来到耶路撒冷。
5 那时, 犹大的众领袖, 因为示撒的缘故, 就聚集在耶路撒冷; 示玛雅先知就来见罗波安和众领袖, 对他们说: "耶和华这样说: ‘你们既然离弃了我, 所以我也离弃你们, 把你们交在示撒的手里。’"
6 于是以色列的众领袖和君王, 都谦卑下来, 说: "耶和华是公义的。"
7 耶和华看见他们谦卑下来, 耶和华的话就临到示玛雅, 说: "他们既然谦卑下来, 我就不灭绝他们; 我必使他们暂时得救, 我必不借着示撒把我的烈怒倾倒在耶路撒冷。
8 虽然这样, 他们仍必作示撒的仆人, 好使他们知道, 服事我和服事世上的列国有什么分别。"
9 于是埃及王示撒上来攻打耶路撒冷, 夺取了耶和华殿和王宫里的宝物, 把它们全部带走, 又夺去了所罗门所做的金盾牌。
10 罗波安王做了一些铜盾牌代替那些金盾牌, 交给那些看守宫门的守卫长看管。
11 每逢王进耶和华殿的时候, 守卫就来拿这些盾牌, 事后又把盾牌送回守卫房那里。
12 王既然谦卑下来, 耶和华的烈怒就止息, 没有把他完全消灭。何况在犹大中还有善事。
13 罗波安王在耶路撒冷渐渐强盛, 继续作王。罗波安登基的时候是四十一岁; 他在耶和华从以色列众支派中选出来, 立下他名的耶路撒冷城中, 作王十七年。罗波安的母亲名叫拿玛, 是亚扪人。
14 罗波安行恶, 因为他没有定意寻求耶和华。
15 罗波安的事迹, 一生的始末, 不是都记在示玛雅先知, 和先见易多的记录上吗?罗波安和耶罗波安二人常有争战。
16 罗波安和他的列祖同睡, 埋葬在大卫城里。他的儿子亚比雅接续他作王。