1 En la tridek-sesa jaro de la reĝado de Asa iris Baaŝa, reĝo de Izrael, kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo.

2 Tiam Asa elprenis arĝenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kiu loĝis en Damasko, kaj dirigis al li:

3 Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi arĝenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi.

4 Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj ĉiujn provizejojn en la urboj de Naftali.

5 Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.

6 Tiam la reĝo Asa prenis ĉiujn Judojn; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.

7 En tiu tempo venis la antaŭvidisto Ĥanani al Asa, reĝo de Judujo, kaj diris al li:Ĉar vi apogis vin sur la reĝo de Sirio, kaj ne apogis vin sur la Eternulo, via Dio, tial saviĝis el via mano la militistaro de la reĝo de Sirio.

8 Ĉu la Etiopoj kaj Luboj ne estis kun granda forto, kun ĉaroj kaj rajdistoj en tre granda nombro? tamen, ĉar vi apogis vin sur la Eternulo, Li transdonis ilin en vian manon;

9 ĉar la okuloj de la Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro tio de nun vi havos militojn.

10 Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon, ĉar li indignis kontraŭ li pro tio; ankaŭ kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo.

11 La historio de Asa, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.

12 En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj; tre forta fariĝis lia malsano; sed eĉ en sia malsano li turnis sin ne al la Eternulo, sed al kuracistoj.

13 Kaj Asa ekdormis kun siaj patroj, kaj mortis en la kvardek-unua jaro de sia reĝado.

14 Kaj oni enterigis lin en lia tombo, kiun li pretigis al si en la urbo de David; kaj oni kuŝigis lin sur lito plenigita de aromaĵoj kaj diversaj lerte preparitaj ŝmiraĵoj, kaj oni faris por li tre grandan brulon.

1 亚撒在位第三十六年, 以色列王巴沙上来攻打犹大, 修筑拉玛, 不许人离开或进入犹大王亚撒的国境。

2 于是亚撒从耶和华的殿和王宫的库房里取出金银来, 送给住在大马士革的亚兰王便.哈达, 说:

3 "你父亲和我父亲曾经立约, 你和我也要立约。现在我把金银送给你, 请你去废除你和以色列王巴沙订立的约, 好使他离开我而去。"

4 便.哈达听从了亚撒王的话, 就派遣他属下的众军长去攻击以色列的城市, 他们攻陷了以云、但、亚伯.玛音和拿弗他利一切贮藏货物的城市。

5 巴沙听见了, 就停止修筑拉玛, 把工程都停止了。

6 于是亚撒王带领犹大众人, 把巴沙修筑拉玛所用的石头和木材都搬走, 用来修筑迦巴和米斯巴。

7 那时, 先见哈拿尼来见犹大王亚撒, 对他说: "因你倚靠亚兰王, 没有倚靠耶和华你的 神, 所以亚兰王的军队才可以脱离你的手。

8 古实人和路比人不是有强大的军队吗?战车和马兵不是极多吗?只因你倚靠耶和华, 耶和华就把他们交在你手里。

9 耶和华的眼目遍察全地, 一心归向他的, 他必以大能扶助他们; 你作这事太愚昧了。从今以后, 你必常有战争。"

10 于是亚撒对先见发怒, 把他囚在监里。同时亚撒也压迫人民。

11 亚撒所行的事迹, 一生的始末, 都记在犹大和以色列诸王记上。

12 亚撒在位第三十九年, 患了脚病, 病情严重; 可是, 连他患病的时候, 也没有寻求耶和华, 只管寻求医生。

13 亚撒作王四十一年以后死了, 和他的列祖同睡。

14 人把他埋葬在大卫城里他为自己所凿的坟墓中。他们把他放在堆满按着作香的方法调和的各样香料的床上, 又为他烧了很多香料。