1 Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo.
2 Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili.
3 Li ektimis, kaj leviĝis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
4 Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Sufiĉas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.
5 Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li:Leviĝu, manĝu.
6 Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi.
7 Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris:Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo.
8 Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio.
9 Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras ĉi tie, Elija?
10 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
11 Kaj Li diris:Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
13 Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj stariĝis ĉe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo, kaj diris:Kion vi faras ĉi tie, Elija?
14 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
15 Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu Ĥazaelon kiel reĝon super Sirio;
16 kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu kiel profeton anstataŭ vi.
17 Kaj estos, ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa.
18 Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin.
19 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian mantelon.
20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, ĉar kion mi faris al vi?
21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
1 亚哈把以利亚所行的一切, 和他用刀杀死众先知的一切事, 都告诉了耶洗别。
2 耶洗别就差派一个使者去见以利亚说: "明天这个时候, 如果我不使你的性命, 像那些人一样, 愿神明惩罚我, 并且加倍惩罚我。"
3 以利亚害怕, 就起来, 逃命去了。他到了犹大的别是巴, 就把自己的仆人留在那里。
4 他自己却在旷野走了一天的路, 来到一棵罗腾树下, 就坐在那里求死, 说: "耶和华啊, 现在已经够了, 求你取我的性命吧, 因为我并不比我的列祖好。"
5 他躺在那棵罗腾树下, 睡着了。忽然有一位天使拍他, 说: "起来, 吃吧! "
6 他张眼一看, 只见头旁有用炭火烤的饼和一瓶水。他就起来吃喝, 然后又躺下去。
7 耶和华的使者第二次回来拍他, 说: "起来吃吧! 因为你要走的路程太远了。"
8 于是他起来吃喝, 靠着那食物的力量, 他走了四十昼夜, 直走到 神的山, 就是何烈山。
9 他在那里进了一个洞, 就在洞里过夜。耶和华的话临到他, 说: "以利亚啊, 你在这里干什么?"
10 他说: "我为耶和华万军的 神大发热心, 因为以色列人背弃了你的约, 拆毁了你的祭坛, 用刀杀死了你的众先知, 只剩下我一个人, 他们还在寻索, 要取去我的性命。"
11 耶和华说: "你出来站在山上, 在我耶和华面前。"那时, 耶和华从那里经过。在耶和华面前有强烈的大风, 山崩石碎, 但耶和华不在风中; 风过以后有地震, 但耶和华也不在地震中;
12 地震过后有火, 耶和华也不在火中; 火后有低微柔和的声音。
13 以利亚听见了, 就用自己的外衣蒙着脸, 走出来, 站在洞口。忽然有声音向他说: "以利亚啊, 你在这里干什么?"
14 以利亚说: "我为耶和华万军的 神大发热心, 因为以色列人背弃了你的约, 拆毁了你的祭坛, 用刀杀了你的众先知, 只剩下我一个人, 他们还在寻索, 要取去我的性命。"
15 耶和华对他说: "你离去吧, 从你来的路回到大马士革的旷野去。你到了那里, 就要膏哈薛作亚兰王。
16 又要膏宁示的孙子耶户作以色列王, 还要膏亚伯.米何拉人沙法的儿子以利沙接续你作先知。
17 将来逃得过哈薛的刀的, 必被耶户杀死; 逃得过耶户的刀的, 必被以利沙杀死。
18 但我在以色列人中留下七千人, 他们全是未曾向巴力屈过膝的, 也未曾与巴力亲过嘴的。"
19 于是以利亚离开那里去了。他遇见沙法的儿子以利沙正在耕田。在他面前有十二对牛, 他自己正在赶着第十二对牛。以利亚走过他那里去, 把自己的外衣披在以利沙身上。
20 以利沙就撇下那些牛, 跑在以利亚的后面, 说: "请你允许我与父母亲吻别, 然后我就跟随你。"以利亚对他说: "你回去吧! 我向你作了什么呢?"
21 以利沙就离开他回去了。他牵了一对牛来宰了, 用套牛的器具把牛煮熟, 就分给众人, 他们都吃了。然后以利沙就起来, 跟随以利亚, 服事他。