1 Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono kaj pri la domo de la Eternulo, ŝi venis, por elprovi lin per enigmoj.
2 Kaj ŝi venis Jerusalemon kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, tre multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis en sia koro.
3 Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion la reĝo ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi.
4 Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la tutan saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
5 kaj la manĝaĵon ĉe lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn kaj liajn vinverŝistojn, kaj liajn bruloferojn, kiujn li oferadis en la domo de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita.
6 Kaj ŝi diris al la reĝo:Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco;
7 mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon; vi havas pli da saĝo kaj bono, ol diras la famo, kiun mi aŭdis.
8 Feliĉaj estas viaj homoj, feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon.
9 Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur la tronon de Izrael. Pro Sia eterna amo al Izrael Li faris vin reĝo, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco.
10 Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam plu venis tiom multe da aromaĵoj, kiom la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
11 Kaj la ŝiparo de Ĥiram, kiu venigis oron el Ofir, alvenigis el Ofir tre multe da santala ligno kaj multekostajn ŝtonojn.
12 Kaj el la santala ligno la reĝo faris pilastrojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam venis tiom da santala ligno, nek estis vidata, ĝis la nuna tago.
13 Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion li donis al ŝi el la mano de la reĝo Salomono mem. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.
14 La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
15 krom tio, kio venis de la butikistoj kaj de la komerco de negocistoj kaj de ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj de la regionestroj.
16 Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo)
17 kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tri min�oj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj); kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
18 Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro.
19 Ses ŝtupojn havis la trono, rondan supron havis la trono malantaŭe, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
20 Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; ne ekzistis io simila en iu ajn regno.
21 Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; nenio estis el arĝento; en la tempo de Salomono ĝi estis rigardata kiel senvalora.
22 Ĉar Tarŝiŝan ŝiparon la reĝo havis sur la maro kun la ŝiparo de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la Tarŝiŝa ŝiparo, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
23 Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj per saĝeco.
24 Kaj ĉiuj sur la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝon, kiun Dio enmetis en lian koron.
25 Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon:vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare.
26 Kaj Salomono kolektis al si ĉarojn kaj rajdistojn; kaj li havis mil kvarcent ĉarojn kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
27 Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento estis en Jerusalem kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
28 La ĉevalojn al Salomono oni venigadis el Egiptujo; kaj societo de komercistoj de la reĝo aĉetadis ilin amase laŭ difinita prezo.
29 Ĉiu ĉaro estis liverata el Egiptujo pro sescent sikloj da arĝento, kaj ĉiu ĉevalo pro cent kvindek; tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj reĝoj de la Ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio.
1 示巴女王听到所罗门因耶和华的名所得的名声, 就来要用难题试试他。
2 她带着大批随员到耶路撒冷来, 又有骆驼驮着香料、许多金子和宝石。她来到所罗门那里, 就把她心里所有的难题都对他说出来。
3 所罗门把她所有的问题都给她解说明白, 没有一件事难倒王, 使王不能回答她的。
4 示巴女王看见所罗门的一切智慧和他建造的宫殿、
5 桌上的食物、臣仆的座位、仆人的侍候、他们的服饰、王的酒政和王在耶和华的殿献上的燔祭, 就惊奇得不知所措。
6 于是她对王说: "我在本国听见有关你的事和你的智慧, 原来都是真的;
7 以前我并不相信那些话, 等到我来了, 亲眼看见, 才知道人告诉我的还不到一半; 你的智慧和财富, 超过我所听闻的。
8 属你的人是有福的, 你的这些臣仆是有福的, 他们常常侍立在你面前, 聆听你的智慧。
9 耶和华你的 神是应当称颂的! 他喜悦你, 使你坐在以色列的王位上; 因为耶和华永远喜爱以色列, 所以立你作王, 要你秉行公义。"
10 于是示巴女王把约四千公斤金子、大批香料和宝石送给王; 以后奉来的香料再也没有像示巴女王送给所罗门的那么多。
11 此外, 从俄斐运金子来的希兰船队, 又从俄斐运了大批檀香木和宝石来。
12 王用檀香木为耶和华的殿和王宫做栏杆, 又为歌唱的做琴瑟。以后再也没有这样的檀香木运来, 也没有人看见过, 直到今日。
13 所罗门王照着示巴女王所愿所求的一切赐给她, 另外又厚厚地馈赠她。于是女王和她的臣仆都返回本国去了。
14 所罗门每年收入的金子重两万三千公斤。
15 另外, 还有从商人和行商的课税, 阿拉伯诸王和国内省长的收入。
16 所罗门王用锤炼好的金子做了二百面大盾牌, 每一面大盾牌用金子七公斤;
17 又用锤炼好的金子做了三百面小盾牌, 每一面小盾牌用金子两公斤。王把这些盾牌都放在黎巴嫩林宫。
18 王又做了一个象牙大宝座, 贴上了精金。
19 那宝座有六级台阶, 宝座的后背有一个圆顶, 座处的两旁有一个扶手。扶手的旁边各有一只狮子站立着。
20 在六级台阶上共有十二只狮子站着, 左边一只, 右边一只。在列国中都没有这样做过。
21 所罗门的一切杯爵都是金子做的; 黎巴嫩林宫里的一切器皿也都是精金做的, 没有用银子做的; 原来在所罗门王的时代, 银子算不得什么。
22 因为王有他施船队与希兰船队一同在海上航行。他施船队三年一次运来金银、象牙、猿猴和孔雀。
23 所罗门王的财富和智慧, 超过了世界上所有的君王。
24 世上所有的君王都要求晋见所罗门, 聆听 神赋予他心中的智慧。
25 他们各人都带着自己的贡物而来, 就是银器、金器、衣裳、军械、香料、马和骡等, 年年都是这样。
26 所罗门聚集战车和骑兵, 他有战车一千四百辆, 骑兵一万二千人, 安置在屯车城和耶路撒冷, 就是与王在一起。
27 王在耶路撒冷使银子好像石头一样, 使香柏木好像平原的桑树那么多。
28 所罗门的马是从埃及和古厄运出来的, 是王的商人从古厄按着定价买来的。
29 从埃及运上来的车, 每辆银子六千八百四十克, 马每匹一千七百一十克。赫人众王和亚兰("亚兰"即今天"叙利亚"一带的地方)诸王也都是这样经他们的手买来的。