1 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laŭ la diro de du atestantoj aŭ tri ĉiu vorto estu konfirmita.

2 Mi antaŭdiris, kaj mi nun antaŭdiras, kiel ĉeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al ĉiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;

3 ĉar vi serĉas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;

4 ĉar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

5 Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.

6 Sed mi esperas, ke vi sciiĝos, ke ni ne estas malaprobindaj.

7 Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, eĉ kvankam ni estus malaprobindaj.

8 Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero.

9 Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo.

10 Pro tio mi skribas ĉi tion, forestante, por ke, ĉeestante, mi ne agu severe laŭ la aŭtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por deĵetado.

11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi.

12 Salutu unu la alian per sankta kiso.

13 Ĉiuj sanktuloj vin salutas.

14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.

1 这是我第三次到你们那里去, 各样事情必须凭两三个证人的口, 才能确定。

2 我第二次到你们那里去的时候说过, 现今不在你们那里, 再预先对那些从前犯了罪的和其余的人说: 我若再来, 必不宽容,

3 因为你们在找基督借着我说话的凭据。基督对你们不是软弱的, 相反地, 在你们身上是有能力的。

4 他因着软弱被钉死了, 却靠着 神的大能活着。我们在他里面也是软弱的, 但靠着 神向你们所显的大能, 也必与他一同活着。

5 你们应当察验自己是不是持守着信仰, 也应当考验自己。难道不晓得基督耶稣是在你们里面吗?(除非你们是经不起考验的人。)

6 我盼望你们晓得, 我们不是经不起考验的人。

7 我们祈求 神, 使你们不作什么恶事。这并不是要显明我们是经得起考验的, 而是要你们行善; 我们呢, 就让我们作经不起考验的人好了!

8 我们不能作什么事违背真理, 只能维护真理。

9 当我们软弱、你们刚强的时候, 我们就欢喜; 我们所求的, 就是要你们完全。

10 因此, 我趁着不在你们那里的时候, 把这些话写给你们, 到我来了, 就不必凭着主所给我的权柄严厉地对待你们。这权柄不是要拆毁你们, 而是要建立你们。

11 最后, 弟兄们, 你们要喜乐, 要完全, 要受安慰, 要同心, 要和睦。这样, 施慈爱赐平安的 神必与你们同在。

12 你们要用圣洁的亲嘴彼此问安。

13 众圣徒都问候你们。

14 愿主耶稣基督的恩惠, 神的慈爱, 圣灵的契通, 常与你们众人同在。